Tekokomputilo

portebla malgranda komputilo

Tekokomputilo[1]sinokomputilo[2] (angle laptop) estas portebla persona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.

Tekokomputilo
komputila formofaktoro • klaso de komputiloj • invento vd
Dum 1970-aj jaroj - nekonata/nuntempe
Partoprenanta datena konservado • komputila klavarokomputila ekranopiloĉeftabuloĉefmemororetkarto • tekkomputila ĉarniro vd
vdr
IBM ThinkPad R51
Chromebook

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de tekokomputiloj.

Antaŭ ol porteblaj komputiloj estis teĥnike fareblaj, similaj ideoj estis proponitaj. Plej konate estas la Dynabook-koncepto de Alan Kay, evoluigita ĉe Xerox PARC en 1968.

Verŝajne la unua realigita portebla komputilo estis Xerox NoteTaker. Ankaŭ ĝi estis evoluigita ĉe Xerox PARC en 1976, sed ĝi estis neniam amase produktita kaj nur proksimume dek prototipoj estis konstruitaj. Tamen ĝi havis grandan influon al la evoluo de porteblaj komputiloj.

La unua komerce ricevebla portebla komputilo estis Osborne 1 en 1981, uzante la operaciumon CP/M. Ĝi havis similan grandecon kiel portebla kudromaŝino kaj ĝi estis tre peza kompare kun modernaj tekokomputiloj, havante katodradian ekranon. Sed profesiuloj povis kunporti sian komputilon kaj datumojn, ankaŭ dum vojaĝoj per aviadilo. Ne eblis uzi bateriojn por provizi Osborne 1 je elektro; ĝi devis esti konektita per kablo al ŝtopilingo.

Partoj redakti

 
Diskaparato de Dell Latitude

La partoj de tekokomputilo estas optimumigitaj por la movebla uzado.

Procesoro La uzado de speciala tekokomputila procesoro reduktas la povosorbadon kaj tiel plilongigas la uztempon de la baterio kompare kun la pli malmultekostaj procesoroj por surtablaj komputiloj.
Ekrano Kutime oni uzas hodiaŭ platajn ekranojn kun grandecoj inter 10,4 kaj 19 coloj kaj kun distingivoj inter XGA (1024 x 768 rastrumeroj) kaj WUXGA (1920 x 1200 rastrumeroj). La plimulto de la tekokomputilaj ekranoj havas pli malgrandan maksimuman heldenson, multe pli malgrandan legangulon kaj pli malbonan kolorstabilecon ol eksteraj ekranoj por personaj komputiloj.


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti