IBM
Pri la aliaj signifoj de IBM rigardu en IBM (apartigilo).
IBM | ||
---|---|---|
International Business Machines Corporation | ||
![]() | ||
Fondodato | 16-a de junio 1911 | |
Sidejo | Armonk | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
IBM (mallongigo por angle International Business Machines Corporation esperantigita Internacia Korporacio de Komercaj Maŝinoj; kromnomata Big Blue signifante Granda Bluo) estas grava usona firmao, kiu delonge okupiĝas pri konstruado de potencaj komputiloj. IBM siatempe multe influis aperon de modernaj personaj komputiloj (t. n. IBM-kongruaj).
Produktoj de IBMRedakti
- BlueGene/L - komputilego
- Cell - multkerna procesoro; kun Sony kaj Toshiba
- Power4 - procesoro por komputilegoj
- PowerPC 970 - unua 64-bita procesoro por persona komputilo
HistorioRedakti
IBM aperis jardekojn antaŭ la disvolvigo de elektronikaj komputiloj. En 1911, kvar firmaoj kunfandiĝis por krei Computing Tabulating Recording Corporation (CTR) La aktivaĵoj de la entrepreno estis tre diversaj: peziloj, aŭtomataj viando-tranĉiloj kaj tru-kartoj En 1924 la nomo fariĝis International Business Machines Corporation (IBM) En la sekvaj 25 jaroj la negoco kreskis. La firmao vendis ankaŭ al la reĝimo de Hitlero. Laŭ kelkaj historiistoj, la produktoj de IBM povintus helpi la germanajn aŭtoritatojn en la persekuto de la judoj. Tamen, la ebla respondeco ne estas tute klara.
Post la dua mondmilito okazas teknologia revolucio kaj la konstruo de pioniraj komputiloj. En la 50aj jaroj ili estis kontraktitaj por la komputiloj de la usona armeo. En la 60aj, ĉefa produkto estis la serio de komputiloj System/360 kaj en la 70aj, la serio System/370. IBM fariĝis la plej grava firmao en la sektoro de la grandaj komputiloj kaj estis konsiderata kiel preskaŭa monopolo
IBM lanĉis sian personan komputilon konatan kiel IBM-PC, kun la operaciumo de Microsoft (MS-DOS). Kvankam aliaj personaj komputiloj estis en la merkato, tiu maŝino multe sukcesis. Tamen, post kelkaj jaroj la firmao perdis kvaton en tiu merkato pro la apero de multaj 'klonitaj' komputiloj kun la sama arkitekturo. En 1987 aperis la 'generacio' 'Personal System/2 kun la celo regajni la merkaton. Kvankam la vendoj estis akcepteblaj, tiu celo ne estis atingita. En tiu sama jaro aperis la unua versio de la operaciumo OS/2.
En 1993 la entrepreno havis grandan malprofiton kaj tio devigis ĝin fari ŝanĝojn. Ekde tiam servoj iom post iom fariĝas la centra parto de la negoco. En tiu politiko ni povas konsideri la vendon de la sekcio pri personaj komputiloj al la ĉina firmao Lenovo
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de IBM
- IBM Technology
- IBM NET Arkivigite je 2005-12-03 per la retarkivo Wayback Machine