Publika kompanio, aŭ publika akcia kompanio (angle public company) estas akcia kompanio, kies akcioj estas komercataj en la valorpapera merkato libere, sen limigoj[1].

Precipe, naciaj leĝoj, rilataj al reguligo de la valorpapera merkato, prezentas certajn postulojn pri malkovro de informoj disde kompanioj, kies akcioj povas esti ofertataj al nelimigita rondo da personoj kaj/aŭ esti komercataj en la valorpapera merkato. Kompanioj, plenumantaj tiujn postulojn, estas nomataj publikaj kompanioj.

Vidpunkte de investanto, akcioj de publika kompanio povas esti konsiderataj kiel pli likvidaj aktivoj ol akcioj de kompanioj nepublikaj, pro jenaj kialoj:

  • akcioj povas esti ofertitaj por vendo al nelimigita rondo da personoj;
  • eventuala aĉetonto povas taksi la kompanion surbaze de malfermaj (en tiu nombro sendependaj) informfontoj;
  • akcioj de publika kompanio estas komercataj en borso, kie por vendanto estas pli facile trovi aĉetonton ol en neorganizita merkato;
  • informoj pri faritaj en organizita merkato traktoj (kosto kaj amplekso de la trakto) estas disponeblaj en malfermaj informfontoj por aĉetanto kaj por vendanto, kaj povas esti uzataj kiel bazo por antaŭvenda takso.

Publika kompanio, veninta al valorpapera borso, sed pro iuj kialoj ĉesiginta sian agadon, estas nomata ŝelkompanio.

Referencoj redakti

  1. Райзберг Б. А., Лозовский Л. Ш., Стародубцева Е. Б. Публичная акционерная компания // Современный экономический словарь. — 2-е изд., испр.. — М.: «ИНФРА-М», 1999. — 479 с. (ruse)