En ekonomiko, borso estas organizaĵo, kies membroj estas akciaj makleristoj. Borso disponigas rimedojn por komerci akciojn kaj aliaj financajn instrumentojn. Kutime rimedoj proviziĝas ankaŭ por la eldonado kaj amortizado de valorpaperoj, plie aliaj kapitalaj eventoj inkluzive de la pagado de enspezo kaj dividendoj.

La "Huis ter Beurze" (centre) en Bruĝo, Belgio.

Laŭ Francisko Azorín borso estas Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado k. aĉetado de akcioj, obligacioj, k.c., k. notata ilia kurso.[1] Kaj li indikas precizan etimologion el Vander Bourse, propra nomo de la mastro de la Brugesa domo (Belgio), kie kunsidis dum la 16 jc. famaj komercistoj k. negociistoj..[2]

Priskribo redakti

La valorpaperoj kutime komercataj ĉe borso inkluzivas akciojn eldonatajn de kompanioj, unitajn fidojn kaj aliajn kunigitajn investadojn, plie korporaciajn obligaciojn.

Kutime borso estas centra loko minimume por dosierkonservado, sed komerco estas malpli kaj malpli ligita al tia fizika ejo. Modernaj merkatoj estas elektronikaj retoj, kiuj havas avantaĝojn je rapideco kaj kosto de transakcioj.

Borso estas ofte la plej grava elemento de akcia merkato. Estas kutime ne devigo eldoni akciojn tra la borso mem, nek devus akcioj post eldono komerciĝi ĉe la borso. Tia komerco estas nomata "eksterborsa".

La komenca ofertado de akcioj al investantoj estas difinita kiel la unua merkato kaj post-eldona komercado estas la dua merkato.

Pli kaj pli ĉiuj borsoj partoprenas en tutmonda (globa) valorpapera merkato.

Oferto kaj postulo en borsoj peliĝas de diversaj faktoroj, kiuj, kiel en ĉiuj liberaj merkatoj, efektivigas la prezon de akciuloj (akcia valorigo).

Famaj borsoj estas la Amsterdama Borso, Borso de Italio, Borso de Madrido, Borso de Bonaero, Borso de Londono, Novjorka Borso, NASDAQ. Aliaj estas la Borso de Bruselo, Borso de Dako, Borso de Laoso, Borso de Bakuo

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke, paĝo 38.

Bibliografio redakti

  • Hans Wiersch, Borsa terminaro kvinlingva, IKEF/FEL/Esperanto, 3000, 2004.