Historio de tekokomputiloj

IBM 5100 redakti

 
Unua movebla komputilo IBM 5100

La unua "portebla" komputilo (PK) estis prezentita en 1975 modelo 5100, produktita fare de IBM. Ĝi estis plenfunkcia PK muntita en la sama korpo kun klavaro kaj 5-cola monokromata katodradia ekrano. Ĝi havis ĉefprocesoron, ĉefmemoron kaj bandan datumportilon. Kiam aperis IBM 5100 oni ĝin titolis “mikrokomputilo”, ja kompare kun tiutempaj komputilegoj (mainframe), okupantaj grandajn halojn, la PK aspektis tre mikra. Tamen hodiaŭ IBM 5100 ŝajnas ne portebla, sed transportebla, ĉar ĝi pezis pli ol 20 kg.

Osborne 1 redakti

 
Unua vere portebla komputilo Osborne 1

Unua vere portebla PK estis prezentita en 1981 kaj estis titolita Osborne 1. Ĝi estis projektita kaj konstruita fare de firmao Osborne Computer Corporation, fondita de Adam Osborne (fama inĝeniero verkinta dokumentaron al mikroprocesoro Intel 4004).

Osborne 1 havis programaron konsistanta el propra mastruma sistemo Osborne Sistem One, tekstilo, elektronika tabelo kaj du versioj de BASIC.

La PK havis 4 Mhz-procesoron Zilog Z80, 64 kB RAM, serian kaj paralelan konektilojn. Monokromata 5-cola katodradia ekrano funkciis nur en teksta formo kaj prezentis 24 liniojn po 53 simboloj. La diska sistemo de Osborne 1 konsistis el du 5-colaj diskiloj, permesantaj labori kun 91 kB-disketoj. Post muntado en la PK de speciala tabulo, uzanto povis uzi duoblespacajn diskojn – 182 kB. Sub ĉiu el la datumdiskiloj estis ujo por munti aldonajn aparatojn, ekz. modemon.

 
Zilog Z80

La komputilo havis kompaktan korpon kun dekroĉebla klavaro kaj en kunmetita formo aspektis kiel valizeto. La pezo de Osborne 1 estis iomete pli ol 9 kg. Aparte estis aĉetebla bateria bloko por labori sen elektroreto.

Osborne 1 estis komerce tre sukcesa. Kvankam ĝi kostis pli ol 1800 USD, dank al unikaj teknikaj kaj poruzantaj ecoj la PK estis vendita en 10 000 ekzempleroj dum monato.

Bedaŭrinde, la historio de sukceso de la firmao de Osborne Computer Corporation estis tre mallonga: en 1982, tro frue antaŭ lanĉo, estis anoncitaj novaj modeloj Executive (kun granda ekrano kaj malvarmiga ventumilo) kaj Vixen (MS-DOS-kongrua). Antaŭtempa anoncado puŝis aĉetantojn atendi novajn komputilojn de Osborne, kaj Osborne 1 ĉesis vendiĝi.

Commodore SX-64 kaj Compaq Portable redakti

 
Commodore SX-64

Danke al ideoj prezentitaj en Osborne 1 aperis novaj specimenoj de porteblaj komputiloj. Plej famaj estis IBM-kongrua Compaq Portable (aperinta en marto de 1983) kaj Commodore SX-64 (prezentita en januaro de 1984).

 
Compaq Portable

Commodore SX-64 fare de Commodore Computers aspektis tre brile por sia tempo: unue ĝi estis la unua portebla komputilo kun kolora grafika ekrano (5-cola, 320·200 punktoj, 25 linioj da teksto po 40 signoj), krom tio ĝi havis ŝtopilojn S-Video kaj RCA, trikanalan sonan kontrolilon kaj du konektilojn por aldoni ludostirilojn. Unuvorte Commodore SX-64 estas multimedia tekokomputilo de 1984. Ĝia pezo estis “nur” 8,6 kg, la korpo aspektis kiel valizo. Kvankam la prezo de Commodore SX-64 estis nealta — ĉ. 1 000 USD — ĝi ne havis komercan sukceson, ŝajne pro malgranda ekrano, manko de baterio aŭ pro nekongrueco kun la arkitekturo IBM, rapide kreskanta tiutempe.

Compaq Portable estis iom pli peza (10,5 kg), sed havis pli fortan ĉefprocesoron (5 Mhz Intel 8088), du diskilojn kontraŭ unu ĉe Commodore SX-64, 9-colan ekranon (monokromata teksta). Plej grava estis ĝia kongrueco kun MS-DOS, kio permesis uzi programojn funkciantaj ĉe la operaciumo.

La korpo ankaŭ de Compaq Portable estis valizforma, klavaro rolis kovrilon de antaŭa panelo (la ideo estis prenita de Osborne 1), bateria bloko ne estis proektita. Kvankam prezo de Compaq Portable estis pli ol 3 500 USD, ĝi estis grande sukcesa: dum unua jaro estis venditaj 53 mil ekzempleroj. Jaron poste estis anoncita komputilo IBM Portable, tamen ĝi teknike simila estis pli peza kaj pli multekosta ol Compaq Portable.

Antaŭuloj de nunaj tekokomputiloj redakti

Unua paŝo direkte al nunaj tekokomputiloj estis prezentita en 1982 komputilo Epson HX-20. La aparato estis pli malpeza kaj plimalgranda ol Osborne 1 kaj ĝiaj posteuloj - Epson HX-20 pezis nur 1,6 kg. Plej interesaj trajtoj de la PK estis ene muntita akumulila baterio kaj likvokristala ekrano. Estas interese, ke la komputilo estis duprocesora: en ĝi funkciis du 0,6 Mhz procesoroj Hitachi 6301. Kapabloj de Epson HX-20 estis ne mirigaj, ĉar la procesoroj ne estis tro fortaj, dimensio de RAM – nur 16 kB, monokromata ekrano prezentanta nur 4 liniojn po 20 signoj. Tamen ĝi estis vera PK – en ĝia ROM estis enskribita Microsoft BASIC, ĝi havis ŝtopilon de seria buso kaj enan bendan datumportilon.

Ankoraŭ unu interesa aparato estis Gavilan Computer, produktita fare de samnoma firmao ek de 1983. Ĝi estis MS-DOS-kongrua tekokomputilo. Laŭ aspekto tre simila al modernaj tekokomputiloj: ĝi havis ĉarniran LK-ekranon kaj pezis nur 4 kg. Gavilan havis procesoron Intel 8088, 64 kB da RAM kaj aldone enan printilon, kiu pli pezigis ĝin ĝis 6,4 kg. La komputilojn oni aktive uzis en NASA, tamen vastan sukceson ne ricevis. Malgraŭ kongrueco kun MS-DOS, Gavilan havis propran operaciumon kaj pro tio la firmao fiaskis. Tamen, same kiel Osborne 1, Gavilan Computer lanĉis ideojn, kiuj plukreskis en pli sukcesaj aparatoj.

Jam en 1984 estis prezentitaj tekokomputiloj Hewlett-Packard HP 110 kaj Radio Shack TRS-80 model 200. Ili havis akumulilaj bateriojn kaj ĉarniran ekranon, kiu en fermita formo kovras klavaron. HP 110 kaj TRS-80 havis grafikajn monokromatajn LK-ekranojn kaj enmuntitajn 300 bit/s modemojn, kaj ilia pezo estis 3,4 kg kaj 1,6 kg. Modelo 200 TRS-80 estis nekongrua kun MS-DOS kaj pro tio ne havis vastan uzon. HP 110 funkciis kun operaciumo MS-DOS 2.11, havis sufiĉe grandan ekranon (480·120) kaj danke al tio estis sufiĉe populara, malgraŭ la prezo 3 000 USD.

En 1986 sian unuan tekokomputilon lanĉis IBM – tio estis Convertible PC. Ĝia pezo estis 5,5 kg, ĝi havis la 5 Mhz-procesoron Intel 8088 kaj grandan RAM – 256 kB, pligrandeblan ĝis 512 kB. Diska sistemo konsistis el du 3,5-colaj 720-kB diskiloj. Ĝin regis operaciumo PC-DOS 3.2, ĝi havis sendependan elektronutron, kaj LK-ekranon (640·200). Neniaj busoj por enigi-eligi aŭ enaj aparatoj estis muntitaj – ĉiuj ili estis konektitaj al speciala adaptilo, kiu, siavice, kuniĝis al ŝtopilo de sistema buso sur malantaŭa mureto de korpo. La ekrano estis malmuntebla, se estis bezono uzi flankan ekranon.

En 1989 jam kelkaj firmaoj prezentis novajn modelojn de tekokomputiloj: NEC UltraLite, Zenith MinisPort kaj Compaq LTE. La PK praktike ne havis diferencon de modernaj tekokomputiloj.