Java lingvo

Aŭstronezia lingvo parolata en Javo
(Alidirektita el Java)
Ĉi tiu artikolo temas pri (homa) lingvo. Por programlingvo rigardu la paĝon Java (programlingvo). Por musikgrupo legu la artikolon Java (muzikgrupo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo).

La java lingvo estas aŭstronezia lingvo parolata en la meza kaj orienta partoj de la insulo Javo en Indonezio. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la java alfabeto, sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la latina alfabeto.

Java lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malajopolinezia lingvaro
Parolantoj 68 300 000
Skribo latina alfabeto, Pegon alphabet, malnova java skribo, Java alfabeto, Java latina alfabeto
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 jv
  ISO 639-3 jav
  Glottolog java1253
Angla nomo Javanese
Franca nomo javanais
vdr

La lingvo java (cara Jawa) apartenas al la lingvo-familio de aŭstroneziaj lingvoj, al la grupo de la malajopolinezia lingvaro respektive al ties okcidenta branĉo.

Uzado redakti

Proksimume 80 milionoj da homoj parolas ĝin; tamen, ili uzas plejparte la indonezian (bahasa indonesia) kiel skriba lingvo. Tiu situacio kun du lingvoj ebligas cetere foresto de lingvaj kvereloj kiel ili ekzistas en landoj kie pluraj lingvoj samtempe estas uzataj.

Ĝi estas parolata - kiel la nomo tion indikas - sur la insulo Javo, en la orienta kaj en la meza parto. Ankaŭ ekzistas javlingva komunumo en Surinamo (pli frue Holanda Gujano (?)) kaj multnombraj javparolantoj, kies geavoj se ne ili mem elmigris el Javo por vivi en Orienta Timoro, en Malajzio, en Singapuro, en Tajvano, en Aŭstralio, en Nov-Kaledonio, en Nederlando.

Trajtoj redakti

  • Krom prefiksoj kaj sufiksoj kiuj funkcias kiel en la aliaj lingvoj indoneziaj, la java lingvo uzas ankaŭ enfiksojn (do ene de la verbaj radikoj).
  • Koncerne la vortaro, sur proksimume 10 000 vortoj, milo da vortoj havas du formojn, depende de la persono al kiu oni parolas :
    • la krama-n oni uzas por persono de pli alta rango,
    • la ngoko-n oni uzas por persono de sama rango.
    • ankaŭ ekzistas la madya (meza nivelo) kaj ki kaj ke

(subgrupoj de la krama por humile paroli pri si mem aŭ por alparoli individuon de malpli alta rango).

En Esperanto redakti

Arya Bhaskara Ferduzi en dupaĝa artikolo priskribas apartajn trajtojn de la java lingvo, nome, ke ĝi estas la plej parolata en Indonezio, dum la skriba kaj oficiala lingvo estas la indonezia. Kiel malfacilaj trajtoj ŝi komentas la neceson uzi tre diferencajn formojn se temas pri formala kaj neformala situacioj, tio estas, oni dependas de la aĝoj de la parolanto kaj de la parolato, simile al tio kio okazas en la japana lingvo, sed kun tre granda diferenco, kun tute apartaj vortoj. Ankaŭ la nombrosistemo estas komplika kaj tre diferenca depende de la formaleco.[1]

 
Lingvoj parolataj en Javo: la java lingvo montrata blanke

Referencoj redakti

  1. Arya Bhaskara Ferduzi, "Malgranda enkonduko al la java lingvo", Kontakto 2022:3, paĝoj 18-19.

Vidu ankaŭ redakti