Kontakto (revuo)

revuo de TEJO por junaj esperantistoj

Kontakto estas dumonata, ĉefe porjunulara revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de TEJO (sed posedata kaj eldonata de UEA), legata en ĉirkaŭ 90 landoj. Kontakto estis fondita en 1963, kaj ĝia unua redaktoro estis Humphrey R. Tonkin. Ekde 2010 la redaktoro de Kontakto estas Rogener Pavinski.

Kontakto
Kovrilpaĝo de la 2015-01a numero
Kovrilpaĝo de la 2015-01a numero
periodaĵo
Speco socikultura revuo
Periodeco dumonata

Lando Nederlando
Urbo Rotterdam
Redaktisto Karina Oliveira
Establodato 1963
Prezo 2 EUR ĝis 4,17 EUR laŭ lando
Eldonkvanto 710 abonantoj (2015)[1]
ISSN 0023-3692

Retejo https://www.tejo.org/agadoj/revuo-kontakto/
vdr

Kontakto estas aparte celata por instruistoj kaj komencantoj: parto de la artikoloj aperas en la lingvaĵoj "facila" kaj "tre facila" – kun limigita kvanto de radikoj. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni. Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage. Post la eldono de papera numero, pere de la reta Jarlibro de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj: [1] (bv. enmeti vian salutvorton kaj pasvorton, kaj tiam ĉe la dekstra flanko elektu TEKO-n).

Temaro de la revuo

redakti

Ĝenerale la revuo traktas plej diversajn temojn, rilatajn al la socia vivo en la plej larĝa senco de tiuj vortoj: politiko, historio, hobioj, vojaĝoj, ktp. Kutime ĉiu numero de Kontakto havas sian apartan temon aŭ emfazon, sed en ĉiu numero aperas ankaŭ alitemaj materialoj. Regule aperas recenzoj pri la libroj kaj diskoj. Oni notu tamen, ke Kontakto ne estas primovada revuo, tial la raportoj pri diversaj E-aranĝoj kaj similaj aferoj kutime ne estas publikigataj (nur se tiaj kontribuoj havas interesan aliteman enhav-parton). Tamen oni ofte publikigas diversajn materialojn, rilatajn al E-kulturo (ekz., E-literaturo, denaskismo ktp).

Post la decido de la TEJO-estraro nuligi la revuon TEJO Tutmonde oni decidis (kadre de reformo de Kontakto) ekde la jaro 2011 aperigi en Kontakto movadan rubrikon "Kontakto-Movade"[2].

Kunlaborado

redakti

Aŭtoroj kaj kunlaborantoj de Kontakto venas el la tuta mondo, kaj oni ĉiam estas bonvenaj kontribui sian (prefere originalan) artikolon al la revuo. La aŭtoroj ricevas senpagan ekzempleron de la revuo.

Kontakto por blinduloj

redakti

Blinduloj kaj malfortvidantoj povas ricevi voĉlegitan eldonon senpage. Necesas sendi du 60-minutajn kasedojn al Elise Lauwen, Fort Alexanderstraat 16, NL-5241 XG Rosmalen, Nederlando.

Historio

redakti
 
Torto omaĝe al la 50-jariĝo de Kontakto dum la 69-a IJK.

La unua Kontakto aperis en 1963, sed la ideo krei “liberan forumon” kaj “aŭtentikan revuon pri interesaj temoj por junaj esperantistoj” naskiĝis en 1962. Sociologio kaj humuro estis la preferataj kampoj de Humphrey R. Tonkin, la unua Kontakto-redaktoro. Stefan Maul (Germanio) transprenis Kontakto en 1966 (post 14 jaroj, en 1980, li kreis la revuon Monato).

En 1968 la redaktorecon transprenis Roman Dobrzyński (Pollando). Roman preferis kulturajn temojn (literaturo, fotografio, historio, arto).

De 1970 ĝis 1974 Kontakto estis redaktata de Ulrich Lins (Germanio), Simo Milojević (Jugoslavio/ Nederlando) kaj Hans Zeilinger (Germanio). Ĉi-lastan en 1973 anstataŭis Wim Jansen (Nederlando).

En 1976 Kontakto translokiĝis al Finnlando. La redaktadon transprenis italo Giorgio Silfer (tiutempe li redaktis ankaŭ la revuon Literatura Foiro) kaj finno Jouko Lindstedt.

De 1978 la redaktoran torĉon prenis nov-zelandano Stefan MacGill, kaj la redakcio translokiĝis al la Centra Oficejo de UEA. Stefan ne restis sola: Giulio Cappa (Italio) akompanis lin ĝis la fino de 1979, ekde kiam alia italo, Dario Besseghini, kunredaktis Kontakto. Stefan ĉesis esti ĉef-redaktoro en 1980, sed li restis malantaŭ la kulisoj kiel teknika redaktoro ĝis 1986. Tiam al Dario aliĝis Karl Pov (aŭ Charles Power).

Ekde januaro 1983 Kontakto aperas sesfoje jare anstataŭ kvar.

Komence de la 1980aj jaroj Kontakto perdis sian socipolitikan engaĝiĝon. Apero de Monato kiel politika magazino kaj malgranda abonantaro devigis Kontakto redifini sian rolon kaj ekkonsideri komencantojn. Ankaŭ movadaj artikoloj estis ekster Kontakto – ili trovis sian lokon en la naskiĝinta en 1983 TEJO Tutmonde. Ekde tiam granda parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo. Facilan parton ekredaktis Anna Brennan. Anna kreis la "facilan liston" de la plej oftaj radikoj, uzataj por la artikoloj en "facila" kaj "tre facila" lingvaĵo. Ekde 1983 Anna estis akompanata de Leif Nordenstorm (Svedio), kiu ekde 1986 fariĝis la sola redaktoro. Leif foriris en 1989.

La jaron 1990 inaŭguris la numero redaktita en la CO de Francisco Javier Moleón. La dua numero 1990 estis jam redaktita de István Ertl (Hungario). En 1992 li estis elektita kiel redaktoro de revuo Esperanto. Ekde tiam Kontakto eniras la novan eraon, kun nova redaktoro – Francisco Veuthey, nova stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis en la lasta jaro de Veuthey historian rekordon de 2050. Sabira Ståhlberg akurate kaj diligente laboris por Kontakto kvar jarojn – de 1998 ĝis 2001.

Ekde 2002 Kontakto estis redaktata de Ĵenja Amis (ĝis 2005 - Zvereva) kun helpo de Joel Amis. La ĉef-korektisto ekde la numero 197 (2003:4) estis Paŭlo Moĵajev. Estis li, kiu transprenis la redaktoradon ekde somero 2007. Ekde aŭtuno 2010 la ĉefredaktoro estas Rogener Pavinski.

En 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski kiel la novan redaktoron de Kontakto.

Kontakto organizas Muzikan Konkurson. Unuafoje en 2014, duafoje en 2015.[3]

Enhavo je Markanumero

redakti

En 2020, la 300-a numero estis eldonita. Jen kion la redaktoro skribis en sia enkonduto al la 300-a numero:

”Alveninte al tiu ronda kaj bela kaj esprimpova cifero ’300’, mi petas permeson starigi paralelan komparon kun la historio de la 300 spartanaj soldatoj kiuj brave batalis kontraŭ la invado fare de la persa imperio en la jaro 480 a.K.. Imagu ĉiujn numerojn de nia revuo kvazaŭ simbolajn soldatojn de batalantaro, kiuj defendas - ne sian patrujon, kiel la spartanoj - sed la Esperantan idealon, kiu ekde sia naskiĝo kaj ĝis nun estas mortminacata.“

La strukturo kaj enhavo de la revuo je ĝia 300-a numero estas jene:

Ĝi komenciĝas per artikolo ”Enkonduko al Kulturo“, de la usonano Hanso Becklin. Sekvas (de Cyril Vergnaud) ”La telefono de la vento“, pri japano kiu starigis en ĝardeno telefonbudon, kie homoj povas imagi interparolon kun kara mortinto. Poste, oni legas de Xavi Alcaide viglan recenzon pri la filmo ”La nekredebla historio de la Insulo de la Rozoj“. Kompletigas la tuton la brazilano Raoni Sousa (pri Esperanto-instruado), Hori Jasuo (“Pandemio kaj virinoj en Japanio”) kaj Michael Vrazitulis (pri Esperantismo). Kompletiĝas la afero la ĉiam bonhumorajn konstantajn rubrikojn “La Blaga Blogo”, de Viktoro Solé kaj “Tiel la mondo... ŝrumpas” de István Ertl.

Listo de redaktoroj

redakti

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • "Kelkaj demandoj al Rogener Pavinski", Esperanto, n-ro 1356 (4) aprilo 2021, pp. 75-76.

Eksteraj ligiloj

redakti