Esperanto-gazeto

Listartikolo en Vikipedio

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero de la revuo Esperanto

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.

La Esperantisto, 1889

De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

Klasifikoj redakti

Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:

  • temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu
  • eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu
  • nombro da redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
  • profesieco: amatora, profesia
  • ankoraŭ aperanta aŭ malaperinta
  • aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, dumonata, trimonata aŭ sesmonata
  • aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj, kaj tiel plu
  • eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu
  • eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu kun aŭ sen ilustraĵoj
  • prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu

Ŝanĝo de la gazetara merkato redakti

 
Geologio internacia, 1968

La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardeke longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol dum la 1930-aj1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.

Konservado de Esperanto-gazetoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.
 
La biblioteko “Hector Hodler”, ene de la Centra Oficejo de UEA

La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.

Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo. Nuntempe la plej aktivaj projektoj por arkivado estas BitArkivo kaj Bitoteko

Baza literaturo redakti

La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:

La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas la datumbazo "Trovanto" Arkivigite je 2011-08-21 per la retarkivo Wayback Machine de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo

Listo de Esperanto-periodaĵoj redakti

Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la. Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigi la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.

Beletraj redakti

 
Beletra Almanako, Februaro 2016
  • Beletra Almanako [1]
  • Fenestro, reta ĉiumonata internacia literatura revuo.
  • Komencanto, dumonata internacia papera revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete: [2]
  • La Gazeto [3], mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
  • La Karavelo, dumonata kultura revuo en Esperanto, ĉefe beletra.
  • Literatura Foiro, dumonata kultura revuo en Esperanto
  • Penseo, CN, beletra
  • Scienco kaj Kulturo, internacia dumonata esperantlingva revuo pri literaturo, kulturo kaj aktualaj problemoj de scienco

Fakaj redakti

 
Titolpaĝo de Scienco kaj Kulturo, 2012

Sciencoj

Religio

Aliaj

Tutmondaj redakti

 
Kovrilo de la 2015-01a numero de Kontakto

Organo-revuoj

En Esperanto pri aliaj aferoj

Pri la Esperanto-movado

  • Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
  • Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
  • TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara, nun movada rubriko ene de la revuo Kontakto

Listo laŭ kontinentoj redakti

Afriko redakti

Ameriko redakti

  Brazilo

 
Kovrilo de la 12-a eldono de Momenton!, 2008

  Kanado

  Kolombio

  • Andaj Ondoj [14][rompita ligilo] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo.

  Meksiko

  Usono

Azio kaj Oceanio redakti

  Aŭstralio kaj   Nov-Zelando

  Ĉinio

Post malapero de la papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2001, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanta Movado en Ĉinio escepte la dulingva Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo. En januaro 2017 la nova revuo Tra la mondo estis eldonita en Ĉinio. Ĝi estas fondita de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, helpe de kelkaj aktivuloj. Ĝi estas sendependa revuo pri Esperanto en Ĉinio. La sezona revuo estas eldonita kolore papera kaj reta en formato A4(202mm×268mm). 

Dosiero:Tra-la-mondo(reta).pdf

En la revuo Trezoro, ĉefredaktoro, diris: "Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj venis al mi ideo krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado estas pragmata ol resti en pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio." Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonadon de la revuo.

En la 1-a numero la revuo aperigis 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzamenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco kpt. El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn, eĉ historiajn materialojn, pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turismo. La ĵus elektita nova estrarano de ISAE kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por plifortigi kaj bonkvalitigi la revueton, la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj. Kontaktu: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com. (Teksto de Wei Shan) el El Popola Ĉinio

La 1-a numero de 2017 de Tra la mondo estas senpage elŝultebla ĉe http://www.elerno.cn/elibro/Tra-la-mondo(reta).pdf

La reta versio de la 1-a numero 2017 en formato PDF.

  Irano

  Israelo

  Japanio

 
Kovrilo de la 89-a numero de La Junuloj, 2011

  Sud-Koreio

  Tajvano

Eŭropo redakti

 
Monato, aŭgusto 2015

  Belgio

  Britio

  Bulgario

  Ĉeĥio

  Danio

  Finnlando

  Francio

  Germanio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-gazetoj en Germanio.

  Hispanio

  Irlando

  Italio

  Kroatio

  Litovio

  Nederlando

 
Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando

  Norvegio

  Pollando

  Rumanio

  Rusio

 
La Ondo de Esperanto, 6-a numero de 2015

  Slovakio

  Svedio

   Svislando

Songazetoj redakti

Retgazetoj redakti

Novaĵagentejoj redakti

Paperaj redakti

Enretaj redakti

Nacilingvaj/informaj redakti

Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj redakti

 
PACO, 1967

Historiaj Esperanto-gazetoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frua Esperanto-gazetaro.

Naciaj kaj aliregionaj redakti

 
Germana Esperantisto, januaro 1905

Internaciaj, fakaj, politikaj:

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti