Boletín (hispanlingve Bulteno) estas la organo de Hispana Esperanto-Federacio.[1] Malgraŭ ĝia nomo hispanlingva, la tekstoj estas preskaŭ nur en Esperanto.

Boletín
revuo
Speco movada revuo
Formato A5
Periodeco trimonata

Lando  Hispanio
Urbo Madrid
Posedanto Hispana Esperanto-Federacio
Publikigisto Gráficas Notivol, Zaragoza
Ĉefredaktisto Ángel Arquillos López
Kunredaktisto José Antonio del Barrio
Establodato 1949
Prezo senpaga por membroj de HEF,
aŭ 30 EUR jare
ISSN 2444-8397

Retejo Ene de Esperanto.es
vdr

Enhavo

redakti

La revuo havas 32 paĝojn en malgranda formato nigre-blanka kaj estas eldonata 4-foje jare. La enhavo rilatas ĉefe al la hispana Esperanto-movado (lokaj grupoj, kongresoj ktp), sed ankaŭ informas pri la tutmonda ĝenerale (ZEOj, Esperanto en amaskomunikiloj). Alia ofta temo estas historia esploro pri la hispana movado kaj ĝiaj pioniroj.

Historio

redakti

La unua numero de Boletín aperis en januaro 1949,[2] kaj ĝia unua plurjara redaktoro estis Luis Hernández Lahuerta. De 1989 ĝis 1997 ĝin redaktis Antonio Marco Botella kaj post tiu jaro Liven Dek ĝis 2005. De 2005 ĝis 2006 redaktis ĝin Manuel Pancorbo, de 2006 ĝis 2008 Jorge Pavón, de 2008 ĝis 2010 Ángel Arquillos; de 2010 ĝis 2012 Juanjo Vera. De 2012 ĝis nuntempe (2022) la redaktoro estas plu Ángel Arquillos.[3]

Estas kolektoj de "Boletín" en diversaj bibliotekoj.[3]

Eksteraj ligiloj

redakti