Antonio Marco Botella

hispana esperantisto


Antonio MARCO BOTELLA (elp. '[Antonjo Marko Botelja]') estis hispana esperantisto. Li naskiĝis la 23an de marto 1921 en Callosa de Segura (Alikanto) kaj mortis la 4an de novembro 2020 estante 99-jaraĝa en Zaragozo, urbo en kiu li loĝis ekde 1949.

Antonio Marco Botella
Antonio Marco kun edzino Pilar
Antonio Marco kun edzino Pilar
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1921 (1921-03-24)
en Callosa de Segura
Morto 4-an de novembro 2020
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li dediĉis grandan parton el sia vivo al kulturaj kaj literaturaj taskoj, speciale al internacia lingvo Esperanto, lingvo en kiu (aŭ pri kiu) li verkis kaj publikigis multe da libroj kaj artikoloj. Li interesiĝis ĉefe pri Esperanto, Beletro, Historio kaj Kulturo.

Li esperantistiĝis en 1937, dum la hispana enlanda milito, kaj gvidis siajn unuajn kursojn en ekzilo en Alĝerio. Reveninte al Hispanio, li gvidis novajn kursojn kaj helpis revivigi la zaragozan movadon ekde 1949. Li organizis diversajn hispanajn kongresojn en Zaragozo (en 1954 en 1983 kaj en 2013), kaj ankaŭ kunhelpis en la organizado de tiu de SAT en 1986 (Antaŭkongreso ĉe valo de Ordesa). Li estis redaktoro de Boletín, la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio de 1989 al 1997 kaj de Kajeroj el la Sudo, la bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj de 1989 ĝis 1997. Li viglis kiel Sekretario de la zaragoza E-societo "Frateco". Ekde 2008, li estis la Prezidanto de "Fundación Esperanto".

Li ricevis diversajn premiojn:

  • Unua premio al la plej bona E-traduko en la beletra konkurso de Gijón en 1955: "La militestro de la ruĝaj manoj", de G. A. Bécquer.
  • Unua premio en la konkurso pri Poezio en Alquerías (Murcio) en 1994.
  • Unua premio en la beletra E-konkurso internacia "Francisko Máñez" en Cheste en 1997.
  • Premio Ada Fighiera-Sikorska en 2007 (4-a eldono).

Li estis ofta preleganto (ekzemple en la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo) kaj kunlaboranto de artikoloj (en "Sennaciulo" kaj aliaj E-gazetoj). Li gvidis dum tri sinsekvaj jaroj ciklojn de seminarioj pri beletraj kaj sociaj temoj en la centro "Frateco" de Zaragozo.

Verkado

redakti

Marco verkis diversajn librojn, beletrajn kaj historiajn. Inter la beletraj, la plej elstara estas "Lirikaj perloj de Al-Andalus" (1995, du eldonoj), kolekto de poeziaĵoj de la periodo de la araba konkero de la Ibera Duoninsulo, kun aldonaj notoj pri la tiama historio.

Li estas pli konata pro liaj historiaj verkoj, precipe pro "Analoj de la esperanta movado en Hispanujo" (1987, reeld. 1989), duvoluma. Li eldonis ankaŭ librojn pri la historio de la movadoj en Aragono ("Kroniko el la historio de Frateco", 1983; kaj en la hispana "Un siglo de esperanto en Aragón", "Unu jarcento de Esperanto en Aragono", 2000), Valencio ("60 jaroj de Esperanto en Callosa", 1992; kaj "Esperanto en la Valencia Komunumo", 2001) kaj en Katalunio ("Esperanto en Katalunio", 2005). Li ankaŭ verkis pri la laborista hispana movado ("Laboristaj kronikoj", 1996, SAT-Broŝurservo).

En 2007 li publikigis en la hispana "La Odisea del Stanbrook - Memorias de un exiliado político" ("La Odiseado de la Stanbook – Memoroj de politika ekzilito”), en kiu li parolas pri personaj travivaĵoj post la hispana enlanda milito. Fine de 2009 aperis hispanlingva traduko de lia verko "Laboristaj kronikoj", eldonita de SAT-en-Hispanio [1].

En 2014 aperis publikigata lia 14a libro: "Hispana Lirika Antologio", flor-kolekto de pli ol 38 hispanaj verkistoj tradukitaj al esperanto.

Recenzoj

redakti

Pri Lirikaj perloj de Al-Andalus

 
 La plurkolora kovrilo prezentas simbolojn de la tri plej gravaj homaj kolektivoj tiam loĝantaj en Al-Andalus (Iberio): hispanoj, araboj kaj judoj. La

libro enhavas dudek ĉapitrojn: de la ekregado de la emiro Abd al Rahman la la [tiel] en la jaro 756 (unua elstara poeto de Al-Andalus) gis la regnofino de Granado en 1492. Ĉiu el tiuj ĉapitroj pritraktas specifan temon, kiuj neniel interrompas la rigoran kronologian ordon de la rakontado, aŭ la ekspono malvolvon de la lirika antologio, tute kontraŭe, la priskribo de biografioj kaj ties poemoj, flue aperas en la sceno de la vivo sur la fono de sia respektiva tempo, paralele kun la komentoj pri ĉiu evento politika aŭ socia okazanta en tiu konstante ranĝiganta socio, en kiu la penso de filozofoj kaj la rolo de sciencistoj kaj poetoj tiom influis en la ĉiutaga vivo. Emanas el la libro certa etoso legenda kaj romantika, pli proksima al fabela orientstila romano ol al rigora priskribado de lirika antologio: Ĉarmas, la rakontoj pri tiuj renkontigoj en la palac-korto de la bela poetino Wallada, kie oni konversaciis pri amo kaj poezio, kaj ne malofte, la princino recitis siajn poemojn dum steloj scintilis sur la Kordova firmamento... aŭ la recitaloj de poemoj kaj muziko de Ziryad "la nigra birdo", kiuj revoluciis la lirikajn mediojn de la unika Kordovo. Sorĉas, la priskribo de tiuj dumnoktaj festoj de kanto kaj poezio, sur ripetoj navigantaj sur akvoj de riveroj Ebro aŭ Gvaldalkiviro, verrajne en tiu epoko tre oftaj...En alia aspekto impresas la duraj scenoj de al-Mutamid, granda poeto kaj rego, kantanta per versoj neforgeseblaj la rigoron de la ĉenoj, kiam en la prizono de Agmat li elvokas siajn gefilojn kaj la amatan Sevilon. Epikaj scenoj, filozofio kaj mistiko en viveroj de Ibn Arabi, Ibn Hazm aŭ Avempaco, pasiaj idilioj, amo kaj poezio en ĉiu angulo de la libro, kvazaŭ temus pri romano kaj ne de reala vivo, kiun oni nun eltiras el antikvaj manuskriptoj, el kiuj multaj restas ankoraŭ ne tradukitaj... Plaĉas legi en unu el tiuj ĉapitroj, kiel naskigas kaj floras la popola poezio en Al-Andalus, kiel profunda estis en tiu popolo amo al sciencoj kaj precipe al poezio, kio firmigas la ĝeneralan konvinkon kaj tiaman diron: "simpla kamparano perfekte scipovas verki poemon". Cetere, enorme surprizas la leganton, la rolo de la tiuepoka virino en socio muzulmana: la aŭtoro de la verko prezentas longan ĉapitron menciantan multajn poetinojn kun iliaj respektivaj poemoj, kiel pruvo nekontestebla, ke ili ekzistis, kaj tiu nekredebla realigo estas konstatebla ne nur en tiu ĉi libro, sed ankaŭ en manuskriptoj ekzistantaj jam tradukitaj; tio do ne fruktis kiel romaneska fantazio en la menso de la verkinto. Allogas la pagoj spegulantaj viverojn en la tajforegnoj de Sevilo, Almerio, Valencio, Saragusto, Badajozo, Granado... La ĉapitro pri la hebrea profana poezio, naskiginta en Al-Andalus kaj prezentita de la verkinto per kvar eksterordinaraj poetoj, apenaŭ skizas la aŭtentan dimension kaj poeziajn valorojn de tiu giganta kvaropo, Ibn Nagrella, Ibn Gabîrdl, Moŝe ibn Ezra kaj Yĉhuda ha-Levi. Tiu ĉapitro, simile al tiu apartenanta al la zenita periodo de la kalifejo de Kordovo kun ties grandaj poetoj: Ibn Suhayd, Ibn Zaydun kaj Ibn Hazm, kaj aliaj el la libro, postulas nepran verkadon ĉiukaze de monografioj en Esperanto, kun pli ampleksaj eksplikoj pri viveroj, kompletaj poemoj, analizo kaj kritiko de ĉiu verko, ktp. Kiu estas la plej granda merito de la nova libro? Miaopinie la plej granda merito de la verko kupas en la originala ekspono de la temaro. Pri ĝi, mi abunde legis verkojn en la hispana, franca, germana, angla kaj araba lingvoj, sed normale temas pri monografioj, kaj kiam la verko ampleksas antologian kategorion, en tiuj kazoj mi ne trovis la saĝan kombinon de elementoj historiaj, biografiaj, politiko-sociaj kaj precipe la rakontado de anekdotoj, kiujn s-ro Marco prudente kaj sage miksis kaj uzis en la ekspono kiuj faras ĝin eksterordinare alloga. Tiu sistemo ebligas tuj percepti, ne nur viverojn de reala ekzisto ĉiutaga, sed ankaŭ en kiaj etoso kaj cirkonstancoj vivis la biografiitoj kaj tial kiel la medio influis en iliaj poemoj. Ankaŭ diskuteblaj interpretoj kaj prilingvaj eraroj ekzistas en la verko: debatinda la decido versigi la araban lingvan poezion kaj enkorsetigi gin per la fremda vesto de la hispana oksilaba antikva versoformo, la romanco, kaj en poemoj kun longaj versoperiodoj, per la pli primitiva deksessilaba romanco. Pro tio gajnas speciale dankinda la opiniganĝo de la verkinto, kiam li prezentas moagahojn kaj zegelojn laŭ la originalaj propraj reguloj. Unu sola poemo aperas per la versoformo rompita piedo, post ekspliko de la tradukinto, kies decidon mi komprenas kaj respektas. Diskutinda ankaŭ la esperantigo de certaj arabaj terminoj, plejofte en funkcio de la fonetiko, sed ĉiukaze atendante opiniojn kaj konfirmojn definitivajn de plej kompetentaj erudiciuloj pri la temo, speciale de arabaj esperantistaj profesoroj. Niaj legantoj perfekte komprenas, ke la verko postulis esploradon, pripensadon kaj decidojn neniam facilajn, ja oni ne povas forgesi, ke ni pritraktas historiajn eventojn, lirikajn regulojn, vivokonceptojn de la mezepoko, kiuj eldevigas ĉiukaze grandan imagokapablon por interpreto kaj kompreno... Resume, honeste pensante, mi rekomendas atentan legadon de la libro. Malgraŭ ĝiaj mankoj kaj eventualaj eraroj, (neeviteblaj en tiel malfacila tasko) mia konkludo estas pozitiva: ĉar la verko meritas, miaoponie, iom pli ol aprobon, kaj certe ĝi riĉigas la Esperantan literaturon. Nun la enigmo estas, ĉu la eventuala sukceso de la verko sufiĉos por malfermi la pordojn al estonta serio de novaj verkoj en Esperanto pri tiu studinda alloga epoko, kun neimagebla repertuaro de temoj filozofiaj, mistikaj, iirikaj, amaj, ktp. de la tiuepokaj intelektaj gigantoj Avempaco, Averroeso, Majmonido, Ibn Arabi, Ibn Hazm, Gabîrol kaj longega listo de tiaj figuroj de grandaj pensantoj, nun preskaŭ tute forgesitaj... La potenciala disvastiginda intelekta materialo estas neimageble impona!

Estas malfacile kompreni, ke oni dum pluraj jarcentoj ne verkis la historion aŭ komentis la plej belan poezion, la plej elektindan filozofion, la plej gravan kulturon de Okcidento de tuta epoko... Kun optimismo ni esperas la plej bonan) 
— Nicolás López Escartín. Boletín n322 (sep 1995)

Eksteraj ligiloj

redakti