Vivero (Viverra) estas ĝenro de karnomanĝa rabobesta mamulo de la familio viverridae, kiu similas al kato kiu produktas cibeton per siaj glandoj por allogi kunulon de pariĝo. Ĝi vivas en Sud-Orienta Azio. Ĝia korpo estas svelta kun malgranda pinta kapo, kruroj mallongaj, felo brunflava, griza ĝis grizflava kun malhelaj makuloj. Carl Linnaeus kreis la sciencan nomon de la genro en 1758[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vivero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Viveredoj Viverridae
Subfamilio: Viverenoj Viverrinae
Genro: Vivero Viverra
specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Raso Vivero zibeta
Vivero zibeta

Ĉar en iuj lokoj homoj ankaŭ manĝas viverojn, la vivero estas ankaŭ ligita al la disvastiĝo / kaŭzo de danĝeraj virusaj infektoj, kiel SARS kaj la kronviruso.

Trajtoj redakti

Kvankam vivero plejparte aspektas kiel kato, ĝia muzelo estas pli longa kaj pli pinta, pli simila al tiu de lutrenomungotedo. Civeto (mezurita sen vosto) povas fariĝi 40 ĝis 70 centimetroj longa kaj pezi de 1 ĝis 5 kg.

Vivmedio redakti

La preferataj lokoj de vivero estas arbaro, savano, montaj regionoj sed precipe la tropika pluvarbaro. Iuj speciojde viveroj estas minacataj pro la perdo de sia natura habitato. Aziaj viveraj katoj estas indiĝenaj en Suda kaj Sudorienta Azio, kaj ilia distribua areo iras de Barato tra suda kaj sud-orienta Ĉinio ĝis la sudaj Filipinoj kaj Borneo. Ili ofte troviĝas proksime al urboj kaj vilaĝoj.

Manĝaĵo redakti

Vivero estas ĉiomanĝanta besto, kiu kompletigas sian viandan manĝon kun fruktoj, ovoj, fiŝoj kaj insektoj.

Specioj redakti

Viverra leakeyi

Viverra tainguensis

LuwakAzia palm-civeto (Viverra paradokso)

La familio konsistas el 4 subspecioj[2]:

SARS kaj la kronviruso COVIM-19 redakti

La vivero estas konsiderata bongustaĵo en Suda Ĉinio kaj estis la fonto de la homa SARS en 2003, laŭ la MOS[3]. En januaro 2004, la ĉina provinco Guangdong tial provizore malpermesis la vendon de viveroj kaj ordonis buĉadon de ĉiuj bestoj en kaptiteco.   

Manĝi kaj komerci (vivajn) viverojn ankaŭ estas asociata al la eksplodo en Ĉinio en 2019/2020 de la kronviruso COVID-19, alia gripo-simila malsano rilata al SARS [4]. En 2019, la ĉina registaro pli rapide respondis, malpermesante la komercon, posedon kaj uzon de viveroj.

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Linnaeus, C. (1758). Systema naturae ed. 10: 43
  2. (angla) D.E. Wilson e D.M. Reeder, Viverra, en: Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference, 3ª eld., Johns Hopkins University Press, 2005, ISBN 0-8018-8221-4.
  3. nederlande WHO: civetkat is bron van sars, NRC Handelsblad, la 16-an de januaro 2004.
  4. (en) Q&A on coronaviruses, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).