Filipinoj

lando, konsistanta el insuloj en Pacifiko

Filipinoj (filipine: Pilipinas [ˌpɪlɪˈpinɐs]), oficiale Respubliko Filipinoj (filipine: Republika ng Pilipinas, angle: Philippines kaj Republic of the Philippines, hispane: Filipinas kaj República de Filipinas, iloke: Filipinas kaj Republika ti Filipinas, cebue: Pilipinas kaj Republika sa Pilipinas) estas suverena lando en sud-orienta Azio, konsistanta el malaja arkipelago da 7 641 insuloj en okcidenta Pacifiko. La landnomo devenas de la hispana reĝo Filipo la 2-a. La sudĉina maro disigas la insularon de Vjetnamio en okcidento, Celebes-maro de Indonezio en sudo. Respubliko Filipinoj estas la kvine plej granda insula ŝtato de la mondo.

Respubliko Filipinoj
Republika ng Pilipinas

Flago de Filipinoj

Blazono de Filipinoj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Lupang Hinirang
Nacia devizo: Dia, Humana, Naturema, kaj Naciisma
Situo
suverena ŝtato • insulara lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Manilo
Oficiala(j) lingvo(j) filipina lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) filipina
angla
Plej ofta(j) religio(j) katolikanoj (95%)
islamanoj (5%)
Areo 300 000 km²
- % de akvo 0,61 %
Loĝantaro 102 238 000 (2015)
Loĝdenso 336,60 loĝ./km²
Loĝantoj filipinanoj
Horzono Norma Horzono de Filipinoj
Interreta domajno .ph
Landokodo PH (ISO 3166)
RP (aŭtoj)
Telefona kodo +63
Plej alta punkto Monto Apo
Plej malalta punkto Filipina Maro
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Bongbong Marcos
Ĉefministro Bongbong Marcos
Nacia tago 12-a de junio
Sendependiĝo disde Usono 12-a de junio 1898
Ekonomio
Valuto filipina peso
MEP laŭ 2016
– suma $17 443 duilionoj
– pokapa $7612
Esperanto-movado
Landa E-asocio Filipina Esperanto-Junularo

AkvejoPacifika oceano

Koordinatoj12° 0′ 0″ N, 123° 0′ 0″ O (mapo)12123
Plej alta punktoMonto Apo [+]
Plej malalta punktoFilipina Maro [+]
Areo343 448 km² (34 344 800 ha) [+]
Loĝantaro109 035 343 [+] (1-a de majo 2020)
HorzonoNorma Horzono de Filipinoj, Azio/Manilo [+]

Filipinoj (Filipinoj)
Filipinoj (Filipinoj)
DEC
Map
Filipinoj

Vikimedia Komunejo:  Philippines [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Laŭ la Instituto por Medio kaj Homa Sekureco de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj, la Filipinoj viciĝas en la tria loko (en 2011) laŭ la riska skalo pro probableco de naturaj katastrofoj tutmonde. La lando situas en la deka loko, denove tutmonde, por la probableco de minacoj al biodiverseco kaj la loĝantaro pro la klimata ŝanĝo, kaj situas kvina inter la landoj plej tuŝotaj de la marnivela altiĝo[1][2].

Geografio redakti


Filipinoj estas insula lando formata de arkipelago de pli ol 7 600 insuloj situaj sudoriente de Azio. La distanco ĝis la okcidenta marbordo de la Pacifiko estas de ĉirkaŭ 1 210 km.

Limas oriente kun la Filipina Maro, okcidente kun la Sudĉina Maro, kaj sude kun la Sulavesa Maro. Sude troviĝas la insuloj de Molukoj kaj Sulaveso en Indonezio, sudoriente la malajzia parto de Borneo kaj rekte norde estas Tajvano. Filipinoj estas inter 116° 40' kaj 126° kaj 34' Or longitudo, kaj 4° 40' kaj 21° 10' N latitudo.

La plej gravaj insuloj:

Aliaj ne tiom etendaj insuloj, sed gravaj pro diversaj tialoj (historiaj, kulturaj, ekonomiaj ktp.) estas Corregidor, Mindoro, Cebuo ktp.

Biogeografie Filipinoj apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La Filipinaj humidaj arbaroj estas diferantaj de tiuj de Sunda Lando.

La Filipina plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas parton de la Pacifika Oceano oriente de la insulara ŝtato Filipinoj kaj sudoriente de Japanio. En la oriento la multe pli granda pacifika plato ŝoviĝas sub la filipinan, tie en la oceano troviĝas la profunda Mariana Fosego. La Filipina Fosego (ankaŭ Filipina Profundo, Mindanaa Fosego, kaj Mindanaa Profundo) estas submara fosego oriente de la Filipinoj. Je ĝia plej profunda punkto, la fosego atingas 10,540 m.

Biodiverseco redakti

 
La Filipina aglo estas endemia de arbaroj de la lando.

Filipinoj estas megadiversa lando.[3][4] Ok ĉefaj tipoj de arbaroj estas distribuitaj tra Filipinoj; nome de dipterokarpoj, de betuloj, de pinoj, de molave (Vitex parviflora), malaltaj montarbaroj, altaj montarbaroj aŭ muskarbaroj, mangrovoj, kaj ultrabazaj arbaroj.[5] Je 2021, Filipinoj havas nur 7 milionojn da hektaroj de arbaroj, laŭ oficialaj ĉirkaŭkalkuloj (ĉirkaŭ 23% de la totala terareo de la lando), kvankam fakuloj plendas, ke la reala cifero estas tre verŝajne multe pli malalta.[6] Senarbarigo, ofte rezulto de eksterleĝa lignoproduktado, estas akra problemo en Filipinoj. Arbarkovro malpliiĝis el 70% de la totala terareo de la lando en 1900 al ĉirkaŭ nur 18.3% en 1999.[7]

Ĉirkaŭ 1 100 surteraj vertebrulaj specioj povas esti trovataj en Filipinoj kiel ĉirkaŭ 100 mamulaj specioj kaj 243 birdospecioj supozeble ne ekzistantaj aliloke.[8][9] Filipinoj havas unu el la plej altaja proporcioj de malkovroj en la mondo kun dek ses novaj specioj de mamuloj malkovritaj en la lastaj dek jaroj. Pro tio, la proporcio de endemieco de Filipinoj pliiĝis kaj plej verŝajne plu pliiĝos.[10] Partoj de la filipinaj marakvoj enhavas la plej altan diversecon de marbordaj fiŝoj en la mondo.[11]

Grandaj reptilioj estas la Filipina krokodilo[12] kaj la Mara krokodilo.[13] La plej granda krokodilo en kaptiveco, konata surloke kiel Lolong, estis kaptita en la suda insulo Mindanao,[14] kaj mortis la 10an de Februaro, 2013, pro pneŭmonio kaj korspira halto.[15] La nacia birdo, konata kiel Filipina aglo, havas la plej longan korpon inter ĉiuj agloj; ĝi ĝenerale estas 86 ĝis 102 cm longa kaj pezas 4.7 ĝis 8.0 kg.[16][17] La Filipina aglo apartenas al la familio Akcipitredoj kaj estas endemia de la pluvarbaroj de Luzono, Samar, Leyte, kaj Mindanao.[18] Filipinoj havas la trian plej altan nombron de endemiaj birdoj en la mondo (malantaŭ Indonezio kaj Aŭstralio) kun 243 endemioj. Elstaraj birdoj estas la ĉiela monarko (Hypothymis coelestis), la dasikrotafo (Dasycrotapha speciosa), la ruĝpuga kakatuo (Cacatua haematuropygia), la koĉia eritropito (Erythropitta kochi), la Sulua antrakocero (Anthracoceros montani), la ruĝa kalao (Buceros hydrocorax), la Luzona korkolombo (Gallicolumba luzonica) kaj la Fajrbrusta fruktokolombo (Ptilinopus marchei).[9]

Filipinaj marakvoj enhavas ĝis 2 200 000 km², kiuj produktas unikan kaj diversan marvivon,[19] kaj gravan parton de Korala Triangulo, teritorio kunhavata kun aliaj landoj.[20][21] La totala nombro de koralaj kaj marfiŝaj specioj estis ĉirkaŭkalkulita je 500 kaj 2 400 respektive.[8] Novaj registroj[22][23] kaj specimalkovroj pluas.[24][25][26] La Rifo Tubbataha en la Sulua Maro estis deklarita Loko de Monda Heredo en 1993.[27] Filipinaj akvoj eltenas ankaŭ la kultivadon de fiŝoj, krustuloj, ostroj kaj algoj.[28] Unu specio de ostro, nome Pinctada maxima, produktas perlojn kiuj estas nature orkoloraj.[29] Tiaj perloj estis deklaritaj "Nacia Gemo".[30]

Kun ĉirkaŭ 13 500 plantospecioj en la lando, el kiuj 3 200 estas unikaj de la insuloj,[8] Filipinaj pluvarbaroj enhavas amplekson de flaŭro,[31] inklude multajn rarajn tipojn de orkidoj[32] kaj raflezio.[33] Multaj specioj estas endanĝerigitaj kaj sciencistoj diras, ke Sudorienta Azio, al kiu apartenas Filipinoj, frontas katastrofan formortan proporcion de 20% fine de la 21a jarcento parte pro habitatoperdo rezultinta el senarbarigo.[34]

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la Filipinoj.

La historio de Filipinoj komenciĝis per la alveno de homaj estuloj pere de teraj pontoj en la supra Paleolitiko antaŭ pli ol 30 000 jaroj. La valo de Kagajan, en la nordo de insulo Luzono entenas ŝtonajn ilojn, kiuj atestas la ĉeeston de homedoj, ĉasistoj de grandaj bestoj, kiel la stegodontoj (prahistoriaj elefantoj), rinoceroj, krokodiloj, testudoj, aproj kaj damaoj.

Tiuj insuloj fariĝis ĝenerale memstaraj indiĝenaj reĝlandoj. Ili havis komercajn rilatojn kun suda Ĉinio kaj kulturajn rilatojn kun Hindio pere de la nunaj malajaj kaj indoneziaj teritorioj. En 1380 estis enkondukita Islamo en la sudaj insuloj.

 
Fernão de Magalhães

La historio je eŭropeca vidpunkto komenciĝis kun malkovro de la insularo fare de portugala ŝipisto Fernão de Magalhães (servanta la hispanojn) en 1521. Ekde 1565 Filipo la 2-a (Hispanio) faris hispanaj kolonioj laŭvice la insulojn, kies nomo estis "Nova Hispanio". Tiuj insuloj pli frue estis memstaraj indiĝenaj regnoj. En 1571 jam fondiĝis Manilo, kiel administrejo kaj kolonia ĉefurbo. La lando estis grava komerca centro de la hispanoj.

La hispana dominado unuafoje unuigis la insulojn, kvankam la reala povo neniam estis tre granda ekster la ĉefurbo kaj kelkaj teritorioj. La insularo estis administrita nerekte el la kolonio Nova Hispanio, t.e. la nuna Meksiko, de 1565 ĝis 1821, kiam ĝi komencis esti administrata rekte el Hispanio, post la sendependiĝo de la plejmulto de la amerikaj kolonioj. Dum tiu periodo eniris la insulojn la bazaj trajtoj de la eŭropa civilizo, floris la komerco kaj kreiĝis la ĉefaj urboj. Ankaŭ estis enkondukita la katolikismo, ankoraŭ nun la ĉefa religio de la lando. La oficiala lingvo estis la hispana, kvankam plejmulto de la loĝantaro plu parolis la lokajn lingvojn.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Filipina Revolucio kaj Filipin–usona milito.
 
Foto de la fino de la 19a jarcento de filipinaj Katipuneros.

Fine de la 19-a jarcento komenciĝas sendependista movado. Unu el la ĉefaj figuroj estis la okulkuracisto José Rizal, aŭtoro de literaturo en la hispana kaj prestiĝa intelektulo. Lia ekzekuto fare de la koloniaj aŭtoritatoj en 1896 faris lin nacia heroo, kaj plifortigis la sendependisman movadon. Tiu ĉi movado kongruis kun la samtempaj movadoj en Kubo kaj Portoriko, kaj ebligis la enmiksiĝon de Usono en la movado.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Revolucio en Filipinoj en 1986.

La Filipina Revolucio (en angla: Philippine Revolution; en filipina: Himagsikang Pilipino; en hispana: Revolución FilipinaGuerra de Filipinas)[35] estis revolucio kaj posta armita konflikto luktata inter la popolo kaj la insurekciantoj de Filipinoj kaj la hispanaj koloniaj aŭtoritatoj de la Hispana Azi-Oceanio, de la Hispana Imperio. La Filipina Revolucio startis en aŭgusto 1896, kiam la hispanaj aŭtoritatoj malkovris Katipunan, nome kontraŭ-kolonia sekreta organizo. Dum amaskunveno en Kalookano, la estroj de Katipunan organizis sin en revolucia registaro, nomis la ĵus establitan registaron "Haring Bayang Katagalugan" (Tagaloga Respubliko), kaj malferme deklaris tutlandan armitan revolucion.[36] Bonifacio alvokis al atako al la ĉefurbo Manilo. Tiu atako malsukcesis; tamen, la ĉirkaŭaj provincoj ekribelis. Partikulare, ribeluloj en Kavito estritaj de Mariano Álvarez kaj Emilio Aguinaldo (kiuj estis el du diferencaj frakcioj de Katipunan) sukcesis atingi gravajn venkojn. En 1897 la estreco venis al Aguinaldo, kiu regis la la ĵus formitan revolucian registaron. Tiun jaron, la revoluciuloj kaj la hispanoj subskribis la Pakton de Biak-na-Bato, kiu provizore malpliigis la konfliktojn. Aguinaldo kaj aliaj filipinaj oficiroj ekziliĝis en la kolonio Brita Hongkongo en suda Ĉinio.

Dum la uson-hispana milito en 1898 la usona ŝiparo venkis la hispanojn. Oni deklaris sendependan respublikon, sed Usono aneksis la landon. Disvolviĝis nova sendependa milito. La Filipin–usona milito (en angla Philippine–American War,[37] ankaŭ Filipino–American War, Philippine War, Philippine InsurrectionTagalog Insurgency,[38][39] en Filipina lingvo: Digmaang Pilipino–Amerikano; en hispana lingvo: Guerra filipino–estadounidense), estis armita konflikto inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono kiu daŭris el 4a de februaro, 1899, ĝis la 2a de julio, 1902. La luktado startis inter fortoj de Usono kaj tiuj de la Filipina Respubliko la 4an de februaro, 1899, en tio kio iĝos konata kiel la Batalo de Manilo de 1899. La 2an de junio, 1899, la Unua Filipina Respubliko oficiale deklaris militon kontraŭ Usono.[40][41] La milito oficiale finis la 2an de julio, 1902, per venko de Usono. Tamen, kelkaj filipinaj grupoj — estritaj de veteranoj de Katipunan, nom filipina revolucia societo — plue batalis kontraŭ la usonaj fortoj dum kelkaj pliaj jaroj.

Nur en 1913 finiĝis la bataloj kaj la insularo oficiale apartenis al Usono. En 1935 Filipinoj ricevis aŭtonomion, sed konstituis kun Usono la novan enton Filipina Komunumo. Inter 1941-1945 Japanio okupis la landon dum la Dua Mondmilito. Post la usona reokupo en 1946 Usono akceptis plenan sendependecon de Filipinoj. Ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio.

Post la reala sendependiĝo estis formita Respubliko. La ekonomio kreskis dum la jardekoj de la 50-aj kaj 60-aj, renversante la fortan damaĝon faritan de la Mondmilito. kaj ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio. La Sudorientazia Traktatorganizo (en angla Southeast Asia Treaty Organization, do SEATO, komparu kun NATO) estis internacia organizaĵo por kolektiva kontraŭkomunisma defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, aŭ Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo.

De 1965 ĝis 1986 la historion de Filipinoj dominis la figuro de Ferdinand Marcos, kiu diktatoris la landon. Li enkondukis militjuron en 1972 por kontraŭbatali protestojn. La korupto estis ege videbla. En 1981 li forigis tiun tipon de regado, sed plu regis nedemokratie. En 1983 estis murdita la gvidanto de la opozicio Benigno Aquino, kaj la protestoj intensiĝis. Respublikana elekto en 1986 estis gajnita de la vidvino de Aquino, Corazón Aquino, malgraŭ la ĝenerala fraŭdo, kaj Marcos devis fuĝi el la lando kun sia familio. De tiu jaro sinsekvas regulaj elektoj, malgraŭ kutimaj balotaj problemoj kaj relativa politika malstabileco.

Administrado redakti

 


Ili havas prezidenton oficiale. La lando administracie dividiĝas en 79 provincoj. Prie detala artikolo estas Provincoj de la Filipinoj.

La plej grandaj urboj redakti

La plej grandaj urboj
Nomo Loĝantoj en 2005
Regiono
Kezonurbo 2 455 943 Manila Metropolo
Manilo 1 568 926 Manila Metropolo
Kalukano 1 438 852 Manila Metropolo
Davao 1 328 231 Davaa Regiono
Cebuurbo 758 597 Centraj Bisajoj
Zamboangurbo 703 381 Zamboanga Duoninsulo
Tagigo 605 875 Manila Metropolo
Las-Pinjaso 584 813 Manila Metropolo
Valenzuela 571 271 Manila Metropolo
Pasigo 563 493 Manila Metropolo
Antipolo 549 541 Calabarzon
Paranjako 535 833 Manila Metropolo
Cagayan de Oro 527 646 Norda Mindanao

La barokaj preĝejoj de la Filipinoj kaj la historia urbo Vigan estas ankaŭ historiaj lokoj listigitaj kiel Mondaj Heredaĵoj.

 
Banaue kun terasoj por rizokultivado en Filipinoj estas konata kiel loko de Monda heredaĵo de Unesko.
 
Monto Apo, 2954 m-jn alta en insulo Mindanao.

Edukado redakti

La Universitato de Filipinoj (UF) enhavas 7 konsistajn universitatojn (KU-jn), 1 aŭtonoman altlernejon kaj 4 bazajn edukado-lernejojn situantajn en 15 kampusoj tra la lando. La unua KU malfermigis la Universitaton de Filipinoj Manilo en Manilo dum 1909 kun la Kolegiojn de Belartoj, kaj la Kolegio pri Medicino. La KU en Los Baños estis ankaŭ komencita kiel la Universitato de Filipinoj Los Baños kun la Kolegio pri Agrikulturo dum la sama jaro. 5 aliaj KU poste estis establitaj; la lasta ekde 2002 estas la Universitato de la Filipinoj Baguio en Baguio, malgraŭ ke ĝi formiĝis 41 jarojn pli frue (en 1961); la Universitato de la Filipinoj Diliman en Kezonurbo, la kvara KU kiu estis establita en 1949, estas la pli granda KU kaj la sidloko de administrado de la UF. En 2008, la Universitato de Filipinoj iĝis Nacia Universitato laŭ Akto 9500[42].

Religio redakti

Nacie majoritata estas la katolikismo (pli ol 80%), sed en la suda insulo estas majoritata Islamo. La Filipina prareligio estis esence politeisma.

Politiko redakti

Reĝimo redakti

 
Rodrigo Duterte estas polemika prezidento.

Filipinoj estas reprezenta respubliko. Nuna prezidento estas Rodrigo Duterte ekde 2016.

La Kongreso de Filipinoj (antaŭe nomita Batasang Pambansa, hispana Congreso de Filipinas) estas la nacia parlamento de la insula nacio, kun leĝdona povo. Ĝi estas dukamera parlamento konsistanta el la unua ĉambro (Senato) kun 24 sidlokoj kaj dua ĉambro (la Reprezentantĉambro) kun 300 sidlokoj.

Homaj rajtoj redakti

La homrajtaj organizoj plurfoje akuzis la registaron de prezidentino Arroyo pri persekutado de la opozicio. Laŭ polica informo, de 2001 al junio 2008 estis mortiĝitaj agitantoj. Karapatan, filipina homrajta organizo, atestas pri dekoj malaperintaj kaj 902 mortigitaj sindikatgvidantoj, ĵurnalistoj, sacerdotoj kaj farmistgvidantoj.[43] Siaflanke la filipina registaro akuzis opozicion, inkluzive de la Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj, pri militkrimoj.[44]

Akuzoj fare de la Permanenta Popola Tribulano redakti

En 1980 en Antverpeno (Belgio) okazis unua sesio por Filipinoj fare de tiu tribunalo. Rezulte la reĝimo de Ferdinand Marcos estis kondamnita pro «krimoj kontraŭ la Filipina- kaj Bangsa Moro popoloj».[45]

La 21-25-an de marto 2007 en Hago (Nederlando) okazis dua sesio por Filipinoj, dum kiu sep ĵurantoj ekzamenis la akuzojn registritaj de homoj kaj homrajtoj organizoj. Rezulte de ĉi tiu asizo la registaro de filipina prezidantino Arroyo kaj tiu de usona prezidanto George W. Bush estis kondamnitaj pro la «malobservoj de la rajtoj de la filipinaj homoj», ke egalas «krimojn kontraŭ humaneco». Estis asertite, ke pli ol 8 milionoj da filipinanoj estis forpelitaj el la lando pro politikaj kaj ekonomiaj krizoj.

Ankaŭ ĵurantoj kondamnis kiel «senhonta» politikon de nederlanda registaro, kiu, laŭ ili, neglektas homajn rajtojn, por akiri profitojn por samlandaj koncernoj.[45] Ekzemple, la registaro konfiskis ĉiujn materialojn rilate al la tiu sesio tribunalo kaj ĵurantoj antaŭtimis, ke ili povus esti uzataj de la filipina reĝimo.[46]

La islama separatismo redakti

Dum jardekoj islamaj separatistoj sude de la lando batalis kontraŭ la registaro, postulante memregadon surbaze de la Ŝario. En 2008 la Moro Islama Liberiga Fronto (MILF) havis ĉirkaŭ 11 000 batalantojn.[47] Armeo ne povas plene kontraustari al ribeluloj, do lokaj respondeculoj armas civilulojn. Ĉiuj flankoj respondas pro malobservoj de la internacia juro. Intertraktoj pri paco ne sukcecis. En 2008 la filipina prezidentino Maria Gloria Macapagal-Arroyo forigis la interkonsenton post kiam kristanoj kaj politikistoj en Mindanao kontraŭis al tio, kion ili opiniis malkonstitucia moviĝo al kreo de sendependa Islama ŝtato. La nacia Supera Kortumo antaŭe juĝis kontraŭ la interkonsento.[48]

En julio 2008 post sekretaj intertraktoj en Malajzio inter ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de MILF estis decidite vastigi islaman memstaran regionon en Maguindanao provinco, sude de la lando, kie troviĝas pli ol 700 plejparte islamaj vilaĝoj. Post ses monatojn devis okazigita voĉdono pri tio. La interkonsento ankaŭ antaŭvidis islaman regadon de arbaro kaj mineraloj ĝis 15 km de la marbordo kaj 75 % aliaj naturaj rezervoj.[47]

Tamen en aŭgusto 2008 denove eksplodis la bataloj kun MILF, precipe apud la urboj Datu Saudi Ampatuan kaj Datu Piang en Maguindanao-provinco.[48]

Turismo redakti

 
Kalkaj klifoj de El Nido, Palavano.

Pro siaj geografiaj kondiĉoj kaj biodiverseco, Filipinoj havas plurajn naturparkojn, kiuj estas la ĉefaj turismejoj. La turisma industrio komencis evolui en la jardeko de 1970. Tamen, pro la tiamaj enlandaj konfliktoj, ĝi ne fariĝis grava parto de la landa ekonomia evoluo ĝis la sekva jardeko.[49] De tiam, turismo konstante kreskas. En 2019, la lasta jaro antaŭ la kovima pandemio, ĝi kontribuis 12,7% de la malneta enlanda produkto[50] kaj 5,7 milionojn da laborpostenoj.[51]

8 260 913 eksterlandaj turistoj vizitis Filipinojn en 2019.[52] El tiuj, 58.62% (4,842,774) venis de orienta Azio, 15.84% (1 308 444) de Norda Ameriko, kaj 6.38% (526 832) de aliaj ASOAN-landoj.[53] Inter la precipaj turismejoj troviĝas: Manilo, aparte la plej malnova parto de la urbo;[49] Boracay, deklarita la plej bona insulo de la mondo de la revuo Travel + Leisure;[54] Insulo Corón, fama pro subakvado kaj pro ruinaj japanaj ŝipoj de la Dua Mondmilito;[55] la subtera rivero de Puerto Princesa, deklarita unu el la sep mirindaĵoj de la naturo;[56] la rizoterasoj de la Filipinaj Montaroj, deklaritaj Monda Heredaĵo de Unesko;[57] Vigan, alia Monda Heredaĵo konata pro kolonia arkitekturo;[58] la festivaloj de Cebuurbo kaj Dabo, kaj multaj aliaj.[59]

Transporto redakti

La plej grava estas la pramo, sed por la ŝipoj 15 havenoj funkcias. 82 flughavenoj interligas la insulojn kaj la aliajn landojn. Longo de la fervojaj linioj estas 897 km, de la vojoj 201 994 km.

Lingvoj redakti

Informoj pri rimedoj en kaj pri la filipinaj lingvoj estas konsulteblaj en OLAC[60].

Esperanto-komunumo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Filipinoj.

Estis Esperanto-Asocio por Filipinoj kiu estis fondita en 2006 sed disiĝis antaŭ kelkaj jaroj.

Estas Filipina Esperanto-Junularo, originale Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA), kiun fondis 3 gejunuloj en la urbo Valenzuela la 19-an de septembro 2013.

Filipinaj esperantistoj redakti

Albert Stalin Tancinco Garrido, 18-jara fondinto kaj Ĝenerala Sekretario de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ).

Vidu ankaŭ: Albert Garrido ĉe Esperantujo -> La Esperantista Mondomapo.

Kulturo redakti

 
Partoprenanto en la Festivalo Ati-Atihan.

Filipinoj havas diversajn kulturojn en siaj insuloj, parte pro geografia diseco.[61] La kulturoj de Mindanao kaj la Sulua Insularo evoluis plej aparte, ĉar influo de hispanoj estis tre limigita kaj influo de apudaj islamaj regionoj estis pli granda.[62] Tamen, aperis en la 19-a jarcento tutlanda identeco, kies evoluon reprezentas komunaj naciaj simboloj kaj aliaj simbolaj kulturaĵoj kaj historiaj okazoj.[61]

Unu el la plej rimarkeblaj hispanaj heredaĵoj estas la ofto de hispanaj nomoj personaj kaj familiaj inter filipinanoj; tamen, hispana nomo ne spegulas hispanan familian devenon. Tiu apartaĵo rezultas de edikto de la koloniestro Narciso Clavería y Zaldúa, kiu postulis sisteman disdonon de familiaj nomoj al la loĝantoj laŭ la hispana nomsistemo.[63] Ankaŭ multaj loknomoj estas hispanaj aŭ venas de hispanlingva praformo.[64]

Nuntempa filipina kulturo ankaŭ havas gravan influon de Usono.[65] La angla lingvo estas vaste uzata kaj alportas influon de usonaj popularkulturaj tendencoj.[66] Tiu rilato vidiĝas en konsumado de rapidaj manĝoj kaj de usona filmarto kaj muziko.[67] Malgraŭ la usona deveno de la kuirstilo kaj malgraŭ la ĉeesto de tutmondaj rapidmanĝejaj kompanioj originintaj en Usono, filipinaj rapidmanĝejaj kompanioj aperis kaj sukcese konkurencas kun la eksterlandaj, ekzemple Goldilocks[68] kaj la ĉefa rapidmanĝeja kompanio de la lando, Jollibee.[69]

Inter la landnivelaj festivaloj estas Ati-Atihan, Dinagyang, Moriones kaj Sinulog.[70][71][72]

Referencoj redakti

  1. (angla) WorldRiskReport 2011 United Nations University Institute for Environment and Human Security (Originalo de la 8-a de julio 2012 en Internet Archive).
  2. (germana) Verena Kern, Land unter. En: Klimareporter, la 2-an de novembro 2019,
  3. Chanco, Boo. "The Philippines Environment: A Warning", 7a de Decembro, 1998. Arkivigite je 2001-07-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-07-11. Alirita 2022-06-18. Alirita la 15an de Februaro, 2010 el gbgm-umc.org.
  4. Williams, Jann. (2001) Biodiversity Theme Report: The Meaning, Significance and Implications of Biodiversity (continued). CSIRO on behalf of the Australian Government Department of the Environment and Heritage. ISBN 978-0-643-06749-3.
  5. Wikramanayake, Eric D.. (2002) Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: A Conservation Assessment. Island Press. ISBN 978-1-55963-923-1.
  6. . 7M hectares of Philippine land are forested — and that's bad news (angle) (2021-05-12). Alirita 2021-07-18.
  7. Peralta, Eleno O. (2005). "21. Forests for poverty alleviation: the response of academic institutions in the Philippines". En Sim, Appanah, and Hooda (Eld.). Proceedings of the workshop on forests for poverty reduction: changing role for research, development and training institutions (RAP Publication). Food and Agriculture Organization (FAO). Alirita la 5an de Julio, 2020.
  8. 8,0 8,1 8,2 (2006) Philippines, 9‑a eldono, Lonely Planet. ISBN 978-1-74104-289-4.
  9. 9,0 9,1 Allen, Desmond. (2020) Birds of the Philippines. Lynx and Birdlife International Fieldguides.
  10. Biological diversity in the Philippines. Eoearth.org. Alirita 4a de Majo 2013.
  11. (April 2005) “The center of the center of marine shore fish biodiversity: the Philippine Islands”, Environmental Biology of Fishes 74 (2), p. 467–480. doi:10.1007/s10641-004-3154-4. 
  12. "Recovery plan for Philippine crocodiles", International Union for Conservation of Nature, 10a de Aŭgusto, 2009. Arkivigite je 2020-07-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-23. Alirita 2022-06-18.
  13. (2000) “Crocodile farming: a multi-million dollar industry”, SEAFDEC Asian Aquaculture XXII, p. ww. Alirita 23a de Julio, 2020.. “Two known crocodile species in the Philippines exists, the Crocodylus mindorensis (freshwater crocodile), also known as the Philippine crocodile, and Crocodylus porosus (saltwater crocodile).”. 
  14. "Lolong" holds world record as largest croc in the world (17a de Novembro, 2011). Arkivita el la originalo je 26a de Januaro, 2012. Alirita 23a de Junio, 2012. Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-26. Alirita 2022-06-18.
  15. Ortiz, Erik, "Tears for a croc: Lolong, the world's largest crocodile in captivity, dies in the Philippines", 10a de Februaro, 2013.
  16. (2001) Raptors of the World. Londono: Christopher Helm, p. 717–19. ISBN 978-0-7136-8026-3.
  17. (2018) “Pithecophaga jefferyi”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22696012A129595746. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22696012A129595746.en. Alirita 25a de Septembro 2021.. 
  18. (1992) Statistics on Philippine Protected Areas and Wildlife Resources, Volume 1992. Department of Environment and Natural Resources, Protected Areas and Wildlife Bureau, p. 56.
  19. INTRODUCTION. Arkivita el la originalo je 15a de Marto, 2019. Alirita 24a de Julio, 2020.
  20. "What Is the Coral Triangle?", LiveScience, 11a de Februaro, 2019.
  21. "PH seeks more climate action for Coral Triangle", Philippine News Agency, 14a de Decembro, 2018.
  22. (2013) “First Record of the dottyback Manonichthys alleni (Teleostei: Perciformes: Pseudochromidae) from the Philippines”, Marine Biodiversity Records 6 (e61). doi:10.1017/s1755267213000365. 
  23. (2013) “Seven new records of fishes (Teleostei: Perciformes) from coral reefs and pelagic habitats in Southern Mindanao, the Philippines”, Marine Biodiversity Records 6 (e95), p. 1–6. doi:10.1017/s1755267213000614. 
  24. Bos, A.R. (2008). “A newly discovered predator of the crown-of-thorns starfish”, Coral Reefs 27 (3), p. 581. doi:10.1007/s00338-008-0364-9. 
  25. Ocaña (2010). “On Pseudocorynactis species and another related genus from the Indo-Pacific (Anthozoa: Corallimorphidae)”, Revista de la Academia Canaria de Ciencias XXI (3–4), p. 9–34. 
  26. Bos, A.R. (2014). “Upeneus nigromarginatus, a new species of goatfish (Perciformes: Mullidae) from the Philippines”, Raffles Bulletin of Zoology 62, p. 745–753. 
  27. Tubbataha Reefs Natural Park. UNESCO. Alirita 17a de Aŭgusto 2020.
  28. National Aquaculture Sector Overview Philippines. FAO. Alirita 17a de Aŭgusto 2020.
  29. (2001) “Spectral Reflectance and Fluorescence Characteristics of Natural-Color and Heat-Treated "Golden" South Sea Cultured Pearls”, Gems & Gemology 37 (2), p. 114–123. doi:10.5741/gems.37.2.114. Alirita 17a de Aŭgusto, 2020.. 
  30. Philippine Fast Facts, National Gem: Philippine Pearl. National Commission for Culture and the Arts. Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto, 2010. Alirita 4a de Julio, 2020.
  31. Hub of Life: Species Diversity in the Philippines. Foundation for the Philippine Environment (18a de Februaro, 2014). Arkivita el la originalo je 16a de Septembro, 2015. Alirita 5a de Julio, 2020.
  32. (June 2007) “Status of Orchid Taxonomy Research in the Philippines”, Philippine Journal of Systematic Biology 1. Alirita 23a de Julio, 2020.. “There are over 137 genera and about 998 species of orchids so far recorded for the archipelago. This represents about 10% of the total flora of the Philippines. The Philippines ranks second to New Guinea in occurrence of endemic species in the Malesian region.”. 
  33. Taguinod, Fioro. (20a de Novembro, 2008). "Rare flower species found only in northern Philippines". GMA News. Alirita la 5an de Julio, 2020.
  34. Kirby, Alex. (23a de Julio, 2003). "SE Asia faces 'catastrophic' extinction rate". BBC News. Alirita la 5an de Julio, 2020.
  35. Alexander M. Bielakowski (2013). Ethnic and Racial Minorities in the U.S. Military: A-L. ABC-CLIO. p. 204. ISBN 978-1-59884-427-6.
  36. Guererro, Milagros; Encarnacion, Emmanuel; Villegas, Ramon (1996), "Andres Bonifacio and the 1896 Revolution", Sulyap Kultura, National Commission for Culture and the Arts, 1 (2): 3–12, arkivita el la originalo la 2010-11-15, alirita la 21an de junio 2020.
  37. "Philippines Background Note". U.S. Bilateral Relations Fact Sheets: Background Notes. Washington, D.C.: United States Department of State. 2004. Alirita la 21an de junio, 2020.
  38. Battjes 2011, p. 74.
  39. Silbey 2008, p. 15.
  40. Kalaw 1927, pp. 199–200.
  41. Paterno, Pedro Alejandro (2a de junio, 1899). "Pedro Paterno's Proclamation of War". The Philippine-American War Documents. San Pablo City, Philippines: MSC Institute of Technology, Inc. Alirita la 21an de junio, 2020.
  42. Republic Act 9500 - An Act to Strengthen the University of the Philippines as the National University Akto fortigas la Universitaton de Filipinoj kiel Nacian Universitaton. Alirdato 20-an de majo 2008, angle.
  43. La Filipinaj Malaperitaj Disidentoj (arkivigite en julio 2011) esperante
  44. Plua esploro de la kazo de Sison estas atako sur la pacprocezo (arkivigite en julio 2011) esperante
  45. 45,0 45,1 Daŭrigu la batalon por justeco kaj paco en la Filipinoj! (arkivigite en julio 2011) esperante
  46. “Kiel ĉi tio povis okazi en Nederlando?!” (arkivigite en julio 2011) esperante
  47. 47,0 47,1 Filipinoj pligrandigas islaman memstaran regionon (arkivigite en januaro 2012) esperante
  48. 48,0 48,1 Bataloj intensiĝas en Filipinoj (arkivigite en januaro 2012) esperante
  49. 49,0 49,1 Ronald E. Dolan (1991). Tourism (angle). Country Studies.us. Alirita 28 de marzo de 2013.
  50. "Inbound int'l tourism may pick up starting late 2021", BusinessWorld, 21-an de oktobro 2020.
  51. "Philippine tourism industry seen to reach pre-pandemic levels by 2024", BusinessWorld, 21-an de junio 2022.
  52. Visitor Arrivals; January – December 2019. Arkivita el la originalo je 2-an de majo 2020. Alirita 13-an de aŭgusto 2020.
  53. National QuickStat – June 2020 (Phase 2) (XLSX). Arkivita el la originalo je 13-an de aŭgusto 2020. Alirita 13-an de aŭgusto 2020.
  54. Jojo Malig (7-an de julio 2012). Boracay named 2012 world's best island (angle). CBN News.com. Alirita 28-an de marto 2013.
  55. La guía de Coron. The Philippines Guide.com. Alirita 28-an de marto 2013.
  56. Río Subterráneo de Puerto Princesa. New 7 Wonders.com. Alirita 26-an de januaro 2014.
  57. Unesko. Rice Terraces of the Philippine Cordilleras.
  58. Gobierno de Vigan (2013). Vigan City (angle). Vigan City.gov.ph. Arkivita el la originalo je 29-an de marto 2013. Alirita 28-an de marto 2013.
  59. Departamento de Turismo. Top Philippine Destinations (angle). Tourism.gov.ph. Alirita 28-an de marto 2013.[rompita ligilo]
  60. (en) OLAC - rimedoj en kaj pri filipinaj lingvoj Tradukistoj Sen Landlimoj.
  61. 61,0 61,1 Bankoff, Greg. (22-an de novembro 2017) Post-Colonial National Identity in the Philippines: Celebrating the Centennial of Independence. Routledge. ISBN 9781351742092.
  62. Wernstedt, Frederick L.. (Januaro 1967) The Philippine Island World: A Physical, Cultural, and Regional Geography. University of California Press. ISBN 9780520035133.
  63. Dumont, Jean-Paul. (1992) Visayan Vignettes: Ethnographic Traces of a Philippine Island. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 160–162. ISBN 978-0-226-16954-5.
  64. Meliton B. Juanico. The Role of Place Names in the Preservation of Philippine Cultural Heritage. UNGEGN. Alirita 22-an de julio 2020.
  65. Banlaoi, Rommel. (13-an de oktobro 2009) Philippine Security in the Age of Terror: National, Regional, and Global Challenges in the Post-9/11 World. CRC Press, p. 31–32. ISBN 9781439815519.
  66. Nadal, Kevin L.. (23-an de marto 2011) Filipino American Psychology: A Handbook of Theory, Research, and Clinical Practice. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-01977-1.
  67. Edelstein, Sari. (2011) Food, Cuisine, and Cultural Competency for Culinary, Hospitality, and Nutrition Professionals. Jones & Bartlett Learning. ISBN 978-0-7637-5965-0.
  68. Aspiras, Reggie, "The Goldilocks story–from childhood bakery to baking institution", 6-an de marto 2014.
  69. Conde, Carlos H.. "Jollibee stings McDonald's in Philippines", 31-an de majo 2005.
  70. "Legend of the Ati-atihan Fest in Aklan", BusinessMirror, 4-an de marto 2018.
  71. "Moriones: solemn tradition, not festive occasion", 26-an de marto 2018.
  72. "Sinulog named as Asia's most popular festival", SunStar, 27-an de februaro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti