La mangrovo[1] estas biomo kiu ampleksas halofitajn arbarojn ĉe la tropikaj kaj subtropikaj marbordoj. Kiam la superreganta arbospecio estas manglo [2], oni ankaŭ povas paroli pri manglejorizoforejo [3]. En la mondo ekzistas ĉirkaŭ 150 000 km² da mangrovoj [4].

Situo de la mangrovoj
Mangrovo
biomoplanta komunumo • WWF biome [+]

Vikimedia Komunejo:  Mangroves [+]
vdr
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Priskribo redakti

Mangrovoj entenas arbojn kaj arbedojn el pluraj plantofamilioj, entute kun preskaŭ 70 specioj, kiuj adaptiĝis al vivcirkonstancoj de la marbordoj kaj de la saletaj riverelfluejoj. La saleta kaj mara akvo, kiu la arbojn tage ĉirkauas ĝis la eko de la arbokrono, havas tre malaltan akvopotencialon (−20 ĝis −50 bar). Tial necesas adaptiĝoj al tiuj cirkonstancoj : ili akumulas salon en siaj ĉeloj kaj sekve ekvilibrigas la potencialajn niveldiferencojn.

Iuj specioj povas, kiel la kaktacoj , ensorbi akvon [5], por malkoncentri la salan enhavon. Per salglandoj ili povas ekskrecii superfluan salon. La kun salo ŝarĝitajn foliojn ili faligas. Tamen ekzistas ankoraŭ aliaj morfologiaj adaptiĝoj. Pro tio ke la radikoj de la plantoj bezonas oksigenon, kiu ne estas disponebla en la ŝlimogrundo, por la ĉelospirado, la arboj de la mangrovoj posedas specialan aerumadsistemon ( aerenkimo ). Al tiu ankaŭ apartenas la lenticeloj. Tiuj ĉi estas la korkotegitaj kaj tial akvorezistaj poroj en la radikoŝelo. La radikoj estas tiaj ke ili, ankaŭ dum fluso, elstaras super la akvo. Pro tio la natura arbarrejunigado estas adaptita al eksterordinaraj karakterizaĵoj de la starejo. La cigaroformaj flosadokapablaj propageroj kreskas vivonaske sur la patrinplantoj. Ili atingas altecon kiu estas sufiĉa por postvivi, ĝis pro la amplekso kaj la meĥanike efikantaj fortoj ili defalas kaj fiksiĝas en la ŝlimo [6].

Situo redakti

Oni distingas inter Orientaj kaj Okcidentaj mangrovoj. Tiuj ĉi vegetas je la marbordoj de Ameriko kaj okcidenta Afriko, dum la Orientaj mangrovoj okupas la marbordojn de orienta Afriko, Madagaskaro, Hindujo kaj Sud-Orienta Azio [6]. Unuflanke la Okcidentaj mangrovoj kun nur ses arbospecioj estas relative speciomalriĉaj, aliflanke en la Orientaj mangrovoj troviĝas pli ol 50 diferencaj arbospecioj, inter kiuj la specialigitaj mangrovofilikoj ( genro Acrostichum ), kaj Nypa fruticans ( arekacoj ) [6].

Ekologio redakti

 
Subakva kaj superakva rando de mangrovo en Bangladeŝo

Surbaze de la ekstremaj cirkonstancoj en la tajda zono, en la mangrovoj disvolviĝis proporcie produktemaj komunumoj de altspecialigitaj organismoj. Tie ĉi maraj kaj tersupraĵaj organismoj partoprenas en la sama vivmedio. Dum tersupraĵaj organismoj vivas en la supraj partoj de la arboj kaj arbedoj, inter la radikoj loĝas veraj marloĝantoj. La radiksistemoj de la mangrovarboj kaj la inter la radikoj kolektiĝanta sedimentoj estas vivspaco kaj naskolito por multe da organismoj. Mangrovoj estas gravaj frajejoj kaj elkreskadejoj por fiŝoj, kraboj, kaj salikokoj, de kiuj iuj poste loĝas en koralrifoj aŭ aliaj ekosistemoj de la marbordaj akvoj. Mangrovoj situas en regionoj de la mondo, kie ne estas kreskostagno aŭ foliofaligado pro malvarmaj sezonoj [6]. Kaŭze de la adaptiĝoj de la mangrovoplantoj al la starejo, tiuj arbaroj ĝenerale nur atingas altecojn de 5 ĝis 8 metroj, en favoraj cirkonstancoj ĝis 20 metroj [6]. Laŭlonge de marbordoj en arida klimato, sur koralinsuloj kaj apud la nordaj kaj sudaj disvastiĝlimoj en la Subtropikoj disvolviĝas malalta, arbustareca mangrovo. Siajn plej grandajn ampleksojn atingas mangrovoj apud la estuaroj de la grandaj riveroj en humidaj kaj varmaj regionoj.

Mangrovoj povas disfali en torfejojn per fungaj kaj bakteriaj procezoj kaj la agado de termitoj[7] en favoraj geokemiaj, sedimentaj, kaj tektonaj kondiĉoj.[7] La ecoj de la rezultaj torfejoj dependas de la medio kaj ecoj de la mangrovoj. Termitoj produktas torfon el falintaj plantrestaĵoj, radikaroj, kaj ligno por konstrui siajn nestojn.[7] Ili stabiligas la kemion de la torfo kaj konstistigas 2% de la supergrunda rezervado de karbono en mangrovoj.[7] Kiam la nestoj subteriĝas, la karbono restas en la sedimento, kaj la karbona ciklo daŭras.[7]

Mangrovoj estas grava situejo de blua karbono. En la tuta mondo mangrovoj rezervis 4.19 Gt da karbono en 2012.[8] 2% de la tutmonda mangrova karbono perdiĝis inter 2000 kaj 2012, ekvivalenta maksimume al 0.316996250 Gt da enaerigita CO2.[8]

Kraboj redakti

Mangrovoj estas inter la pli produktaj kaj diversaj ekosistemoj de la planedo, malgraŭ limigata disponeblo de nitrogeno . En tiaj kondiĉoj, best-mikrobaj tutaĵoj (holobiontoj) ofte estas kernaj en la funkciado de ekosistemoj. Ekzemplo estas la rolo de violonkraboj kaj iliaj karapac-kreskaj mikrobaj tavoletoj kiel aktivejoj de mikroba transformado de nitrogeno kaj kiel nitrogenfontoj en la mangrova ekosistemo.[9]

Inter marbordaj ekosistemoj, mangrovoj estas gravegaj, ĉar ili konsistigas tri kvaronojn de la tropika marbordo kaj havigas diversajn ekosistemajn servojn.[10][11] Mangrovoj ĝenerale rolas kiel neta malfonto de karbono, kvankam ili ellasas organikaĵojn en la maron en la formo de solvitaj refraktaraj (biologie nemalkomponeblaj) molekulegoj, folioj, branĉoj, kaj aliaj defalaĵoj.[12][13] En senmodifaj medioj, mangrovoj estas inter la plej produktaj ekosistemoj de la planedo, kvankam ili kreskas en akvoj tropikaj kaj ofte elĉerpitaj je nutrosubstancoj.[14] La refraktareco de la organikaĵoj produktitaj kaj tenataj en mangrovoj povas malrapidigi la cikladon de nutrosubstancoj, precipe nitrogeno.[12][15] Nitrogena limigo en tiaj sistemoj povas esti venkita de mikroba nitrogena fiksado kune kun bioturbado de makrobestoj, ekzemple kraboj kaj omaroj.[16][17][9]

Bioturbado de makrobestoj efikas al la disponeblo de nitrogeno kaj pluraj nitrogen-rilataj mikrobaj procezoj pere de restrukturado de sedimento, konstruado de loĝotruoj, biologia irigacio, manĝado, kaj ekskrecio.[18] Makrobestoj miksadas freŝajn kaj malfreŝajn organikaĵojn, plivastigas sedimentajn surfacojn inter senoksigeneco kaj oksigenhavo, plidisponebligas energifontajn elektronakceptantojn, kaj plirapidigas nitrogenan trafluadon per rekta ekskrecio.[19][20] Tiel, makrobestoj povas malgravigi nitrogenan limigon per ebligado de la remineraligo de refraktara nitrogeno, malpliigante konkuron inter plantoj kaj mikroboj.[21][22] Tia agado favoras cikladon de nitrogeno, ensorbado fare de plantoj, kaj altan retenadon de nitrogeno, kaj ankaŭ favoras ĝian forperdon per stimulo al kuplitaj nitratigo kaj malnitratigo.[23][9]

 
Nitrogena ciklado en holobionto de mangrova violonkrabo[9]
Seka pezo de kraba mikroba tavoleto kaj averaĝa seka pezo de kovita krabo esprimitaj en µmol da nitrogeno en krabo en tago
 
La skorpia ŝlim-omaro loĝas en iuj mangrovaj marĉoj. Ĝi loĝas en nestotruoj profundaj ĝis 2 m kaj aktivas dum la nokto. Ĝia konstruado de truoj gravas al la ciklado de nutrosubstancoj, deportante organikaĵojn el profundaj sedimentoj.[24][25]


Mangrovaj sedimentoj estas intense bioturbataj de dekpieduloj kiel kraboj.[26] Krabaj populacioj daŭre restrukturas sedimenton per konstruado de loĝotruoj, kreante novajn niĉojn kaj transportante aŭ selekte manĝante sedimentokreskajn mikrobajn komunumojn.[26][27][28][29] Krome, kraboj povas efiki al trafluado de organikaĵoj per enkorpigo de folioj kaj elmetado de diserigitaj fekaĵoj, aŭ portante ilin en siajn truojn.[30][31] Tial oni konsideras krabojn kiel gravajn ekosisteminĝenierojn, kiuj regas la formon de biogeokemiaj procezoj en intertajdaj ŝlimaj bordaj deklivoj de mangrovoj.[32][33] Kontraste al truloĝaj poliketoj kaj amfipodoj, la abundaj ocipodedaj kraboj, precipe konsistantaj el la violonkraboj, ne konstante ventolas siajn truojn. Ĉi tiuj povas dumtempe forlasi siajn truojn por surgrundaj agadoj,[29] aŭ aliokaze ŝtopi la enirejon de sia truo dum tajda inundo por enteni aeron.[34] Lastatempa esploro konstatis, ke ili povas kunhavi diversan mikroban komunumon aŭ sur la karapaco aŭ en la intesto.[28][9]

La ektoskeleto de vivanta besto, ekzemple konko aŭ karapaco, havigas habitaton por mikrobaj tavoletoj aktivantaj en diversaj N-ciklaj vojoj, interalie nitratigo, malnitratigo, kaj malsimiliga redukto de nitrato en amonion (MSRNA).[35][36][37][38][39][40] Koloniigi la karapacon de kraboj povas avantaĝi por iuj bakterioj pro agadoj de la gastiganto kiel spirado, ekskrecio, manĝado, kaj horizontalaj kaj vertikalaj migroj.[41] Tamen la ekologiaj interagoj de violonkraboj kaj bakterioj, ilia regulado kaj signifo, kaj ankaŭ iliaj efikaroj je skaloj gamantaj de unuopula ĝis ekosistema ne estas bone komprenataj.[28][42][9]

Faŭno redakti

Fiŝoj redakti

La interplektita radikaro de mangrovo plaĉas al plenkreskaj fiŝoj, kiuj serĉas nutraĵon, kaj al junaj, kiuj serĉas ŝirmejon.[43]


Kraboj redakti


Utilo redakti

 
Mangrovoj en Porto-Riko.

La mangrovoj, kune kun la tropikaj pluvarbaroj kaj la koralrifoj, estas inter la plej produktivaj ekosistemoj en la mondo. En la arbokronoj de la mangrovoj vivas reptilioj kaj mamuloj. Multaj akvobirdoj utiligas la riĉan nutraĵ-ofertojn kaj nestas en la branĉaro. La densa radiksistemo de la mangrovoj prezentas por multe da organismoj je malgranda spaco grandmulton da biotopoj. La radikoj prezentas certan vivspacon al multe da fiŝoj, moluskoj kaj kraboj, kaj optimumajn vivcirkonstancojn al larvoj kaj junaj bestoj de multaj specioj. Sur la lignecaj radikoj de la arboj vivas gastropodoj, algoj, Ostreoida, Balanidae kaj sponguloj. En la pli profunda akvo hejmas Alpheidae kaj fiŝoj ( ekzemple Sciaenidae ).

Tial multe da mangrovoj estas uzataj de la homo por kolekti nutraĵon ( ekzemple kraboj, moluskoj ); krom tio la mangrovoj gravas por la populacioj de fiŝoj kaj salikokoj kiel jam menciite ĉi supre. Mangrovoj protektas la marbordon kontraŭ erozio. La perturba efiko de tajdaj ondegoj kaj cunamoj [45] por la homaj konstruaĵoj ĉe la marbordo estas reduktata de sendifektaj mangrovoj [46].

Minacoj redakti

Antaŭ ĉio, en multaj partoj de la mondo mangrovoj estas minacataj de la intensa akvokulturo de salikokoj [47]. La salikokodigoj post nur tri ĝis dek jaroj estas trempitaj de kemiaĵoj kaj forlasitaj. Rearbarigo per mangrovarboj poste estas preskaŭ ĉiam neebla. Aliaj endanĝerigoj estas malpurigo per nafto ( Panamo, Persa Golfo ), sed ankaŭ senakvigo de mangrovoj en la daŭro de urbanizadaj disvolviĝoj laŭlonge de la marbordoj. La indiĝena loĝantaro utiligadas la lignon de la mangrovon kiel brulligno, por farado de lignokarbotaninoj. La enspezoj el la marbordofiŝado ĉie draste malprogresis, kie la mangrovoj grandskale estis senarbarigitaj. Klopodoj de rearbarigo de mangrovoj estis entreprenitaj, ekzemple en Vjetnamujo, Tajujo, Barato, Srilanko [48] kaj en Filipinoj. Malgraŭ tiuj ĉi penadoj pligrandiĝas la perturbado de la mangrovoj; la perdoj de la lastaj 20 jaroj sumiĝas je 25 % de la en 1980 ĉeestanta areo [49].

Taksonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Saloekskrecio el la folioj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. PIV2, p. 708
  2. PIV2 p. 708
  3. PIV2 p.984
  4. The world's mangroves 1980-2005. FAO Forestry Paper 153. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome, 2007. S. 55, ISBN 978-92-5-105856-5. Online verfügbar
  5. http://www.down-under.org/cgi-bin/db_site.cgi/site_253/[rompita ligilo]
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Anton Fischer: Forstliche Vegetationskunde. Blackwell, Berlin, Wien u.a. 1995, ISBN 3-8263-3061-7. S. 101ff.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 (2013) “Degradation of mangrove tissues by arboreal termites (Nasutitermes acajutlae) and their role in the mangrove C cycle (Puerto Rico): Chemical characterization and organic matter provenance using bulk δ13C, C/N, alkaline CuO oxidation-GC/MS, and solid-state”, Geochemistry, Geophysics, Geosystems 14 (8), p. 3176. doi:10.1002/ggge.20194. 
  8. 8,0 8,1 (2018) “Global carbon stocks and potential emissions due to mangrove deforestation from 2000 to 2012”, Nature Climate Change 8 (3), p. 240–244. doi:10.1038/s41558-018-0090-4. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 (2020) “N2 fixation dominates nitrogen cycling in a mangrove fiddler crab holobiont”, Scientific Reports 10 (1), p. 13966. doi:10.1038/s41598-020-70834-0.    Enhavo estas tradukita el tiu fonto konforme al ĝia Rajtigilo Creative Commons - Atribuite 4.0 Tutmonda.
  10. (2014) “Ecological role and services of tropical mangrove ecosystems: A reassessment”, Global Ecology and Biogeography 23 (7), p. 726–743. doi:10.1111/geb.12155. 
  11. Kathiresan, K.. (2001) Biology of mangroves and mangrove Ecosystems, Advances in Marine Biology 40, p. 81–251. doi:10.1016/S0065-2881(01)40003-4. ISBN 9780120261406.
  12. 12,0 12,1 (2006) “Mangroves, a major source of dissolved organic carbon to the oceans”, Global Biogeochemical Cycles 20 (1), p. n/a. doi:10.1029/2005GB002570. 
  13. (2008) “Organic carbon dynamics in mangrove ecosystems: A review”, Aquatic Botany 89 (2), p. 201–219. doi:10.1016/j.aquabot.2007.12.005. 
  14. (2010) “Nutrition of mangroves”, Tree Physiology 30 (9), p. 1148–1160. doi:10.1093/treephys/tpq048. 
  15. (1995) “Sedimentary C/S relationships in a large tropical estuary: Evidence for refractory carbon inputs from mangroves”, Geo-Marine Letters 15 (3–4), p. 140–144. doi:10.1007/BF01204455. 
  16. (1997) “Nitrogen enrichment during decomposition of mangrove leaf litter in an east African coastal lagoon (Kenya): Relative importance of biological nitrogen fixation”, Biogeochemistry 39, p. 15–35. doi:10.1023/A:1005850032254. 
  17. (1978) “Biological Dinitrogen Fixation (Acetylene Reduction) Associated with Florida Mangroves”, Applied and Environmental Microbiology 35 (3), p. 567–575. doi:10.1128/aem.35.3.567-575.1978. 
  18. (2012) “What is bioturbation? The need for a precise definition for fauna in aquatic sciences”, Marine Ecology Progress Series 446, p. 285–302. doi:10.3354/meps09506. 
  19. (2003) “It's a dirty job but someone has to do it: The role of marine benthic macrofauna in organic matter turnover and nutrient recycling to the water column”, Chemistry and Ecology 19 (5), p. 321–342. doi:10.1080/0275754031000155474. 
  20. (2013) “Stimulation of microbial nitrogen cycling in aquatic ecosystems by benthic macrofauna: Mechanisms and environmental implications”, Biogeosciences 10 (12), p. 7829–7846. doi:10.5194/bg-10-7829-2013. 
  21. (2012) “Differential effects of microorganism-invertebrate interactions on benthic nitrogen cycling”, FEMS Microbiology Ecology 82 (1), p. 11–22. doi:10.1111/j.1574-6941.2012.01400.x. 
  22. (2011) “Bioturbation: Impact on the marine nitrogen cycle”, Biochemical Society Transactions 39 (1), p. 315–320. doi:10.1042/BST0390315. 
  23. (2018) “Benthic N pathways in illuminated and bioturbated sediments studied with network analysis”, Limnology and Oceanography 63 (S1), p. S68–S84. doi:10.1002/lno.10724. 
  24. Kelvin K. P. Lim, Dennis H. Murphy, T. Morgany, N. Sivasothi, Peter K. L. Ng, B. C. Soong, Hugh T. W. Tan, K. S. Tan & T. K. Tan. (1999) “Mud lobster, Thalassina anomala”, Peter K. L. Ng: A Guide to the Mangroves of Singapore. Singapore Science Centre. ISBN 981-04-1308-4.
  25. Ria Tan (2001) Mud Lobster Thalassina anomala. Arkivita el la originalo je 2007-08-27.
  26. 26,0 26,1 (2008) “Mangrove crabs as ecosystem engineers; with emphasis on sediment processes”, Journal of Sea Research 59 (1–2), p. 30–43. doi:10.1016/j.seares.2007.05.004. 
  27. (2019) “Fiddler crab bioturbation determines consistent changes in bacterial communities across contrasting environmental conditions”, Scientific Reports 9 (1), p. 3749. doi:10.1038/s41598-019-40315-0. 
  28. 28,0 28,1 28,2 (2018) “Multiple colonist pools shape fiddler crab-associated bacterial communities”, The ISME Journal 12 (3), p. 825–837. doi:10.1038/s41396-017-0014-8. 
  29. 29,0 29,1 (2004) “Impact of fiddler crab foraging and tidal inundation on an intertidal sandflat: Season-dependent effects in one tidal cycle”, Journal of Experimental Marine Biology and Ecology 313, p. 1–17. doi:10.1016/j.jembe.2004.06.003. 
  30. (2009) “Activity patterns, feeding and burrowing behaviour of the crab Ucides cordatus (Ucididae) in a high intertidal mangrove forest in North Brazil”, Journal of Experimental Marine Biology and Ecology 374 (2), p. 104–112. doi:10.1016/j.jembe.2009.04.002. 
  31. (2007) “Feeding ecology of the mangrove crab Ucides cordatus (Ocypodidae): Food choice, food quality and assimilation efficiency”, Marine Biology 151 (5), p. 1665–1681. doi:10.1007/s00227-006-0597-5. 
  32. (2011) “Impact of crab bioturbation on benthic flux and nitrogen dynamics of Southwest Atlantic intertidal marshes and mudflats”, Estuarine, Coastal and Shelf Science 92 (4), p. 629–638. doi:10.1016/j.ecss.2011.03.002. 
  33. (2015) “Carbon mineralization pathways and bioturbation in coastal Brazilian sediments”, Scientific Reports 5, p. 16122. doi:10.1038/srep16122. 
  34. (1994) “Burrow plugging in the crab Uca uruguayensis and its synchronization with photoperiod and tides”, Physiology & Behavior 55 (5), p. 913–919. doi:10.1016/0031-9384(94)90079-5. 
  35. (2017) “Denitrification potential of the eastern oyster microbiome using a 16S rRNA gene based metabolic inference approach”, PLOS ONE 12 (9), p. e0185071. doi:10.1371/journal.pone.0185071. 
  36. (2016) “Living oysters and their shells as sites of nitrification and denitrification”, Marine Pollution Bulletin 112 (1–2), p. 86–90. doi:10.1016/j.marpolbul.2016.08.038. 
  37. (2015) “Copepod carcasses as microbial hot spots for pelagic denitrification”, Limnology and Oceanography 60 (6), p. 2026–2036. doi:10.1002/lno.10149. 
  38. (2013) “Shell biofilm-associated nitrous oxide production in marine molluscs: Processes, precursors and relative importance”, Environmental Microbiology 15 (7), p. 1943–1955. doi:10.1111/j.1462-2920.2012.02823.x. 
  39. (2019) “Nitrogen and phosphorus cycling in the digestive system and shell biofilm of the eastern oyster Crassostrea virginica”, Marine Ecology Progress Series 621, p. 95–105. doi:10.3354/meps13007. 
  40. (2018) “Freshwater copepod carcasses as pelagic microsites of dissimilatory nitrate reduction to ammonium”, FEMS Microbiology Ecology 94 (10). doi:10.1093/femsec/fiy144. 
  41. (2012) “The Second Skin: Ecological Role of Epibiotic Biofilms on Marine Organisms”, Frontiers in Microbiology 3, p. 292. doi:10.3389/fmicb.2012.00292. 
  42. (2015) “The Link between Microbial Diversity and Nitrogen Cycling in Marine Sediments is Modulated by Macrofaunal Bioturbation”, PLOS ONE 10 (6), p. e0130116. doi:10.1371/journal.pone.0130116. 
  43. What is a mangrove forest? National Ocean Service, NOAA. Aktualigita 25-an de marto 2021. Alirita 4-an de oktobro 2021. Ŝablono:PD-notice
  44. Soldier Crab Aŭstralia Muzeo. Aktualigita 15-an de decembro 2020.
  45. http://www.heise.de/tp/r4/artikel/21/21252/1.html
  46. K. Kathiresan & N. Rajendran (2005): Coastal mangrove forests mitigated tsunami. Estuarine, Coastal and Shelf Science 65, 601-606
  47. http://www.gtz.de/de/presse/23696.htm
  48. http://www.globalnature.org/docs/02_vorlage.asp?id=23918&sp=D&m1=11088&m2=28211&m3=23910&m4=23918&m5=&domid=1011
  49. FAO (2003): Status and trends in mangrove area extent worldwide. Forest Resources Assessment Working Paper - 63.

Ekoregionoj redakti

Aŭstralaziaj mangrovarbaroj
AA1401 Novgvineaj mangrovoj   Indonezio
Afrotropisaj mangrovarbaroj
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Ganao,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Niĝerio
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj   Kenjo,   Mozambiko,   Somalio,   Tanzanio
AT1403 Gvineaj mangrovoj   Ebura Bordo,   Gambio,   Gvineo,   Gvineo-Bisaŭo,   Liberio,   Senegalo,   Sieraleono
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj   Madagaskaro
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj   Mozambiko,   Sud-Afriko
Neotropisaj mangrovarbaroj
NT1403 Bahamaj mangrovoj   Bahamoj
NT1404 Bahiaj mangrovoj   Brazilo
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj   Venezuelo
NT1419 Maranjaj mangrovoj   Brazilo
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj   Honduro,   Kostariko,   Nikaragvo
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas   Brazilo
Orientalisaj mangrovarbaroj
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj   Kamboĝo,   Malajzio,   Tajlando,   Vjetnamio
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio