Estuaro estas larĝa elfluejo de rivero en maron. Pro ĝia larĝeco tajdo efikas en ĝi, tiel ke ĉe alta tajdo parte inversiĝas la fludirekto de la rivero. Tiel mara akvo penetras en la estuaron kaj igas ĝin pli aŭ malpli sala.

Estuaro de Plata-Rivero

Tiu formo de riverfino kontrastas al riverdelto, en kiu granda rivero disbranĉiĝas al multaj brakoj, kiuj ne estas sufiĉe ampleksaj por formi estuarojn. Ĉu rivero formas estuaron aŭ delton, dependas de la flurapido, de la forteco de la tajdo kaj de la kvanto de transportata ŝlimo (alta rapido, forta tajdo kaj malgranda kvanto da transportaĵo favoras estuarojn).

Estuaroj ofte havas apartan faŭnon, kiu kapablas vivi nek en rivera nek en mara akvo.

Ekzemploj de riveroj kun estuaroj redakti