Luaro (france Loire [lŭar]) ankaŭ nomita Liĝero (el la latina) estas almara rivero kaj la plej longa rivero de Francio.

Luaro
Luaro en Orleano, vido de la katedralo
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 020 km
Akvokolekta areo 117 000 km²
Averaĝa trafluo 850 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 408 m
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj en Francio
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Ĝia fonto situas apud Monto Gerbier-de-Jonc en la Centra Montaro kaj ĝi finiĝas en la Atlantika oceano, nord-okcidente. La supra fluo de la rivero estas mallarĝa, dum ĝia fina parto havas larĝon je ĝis unu kilometro.

Luaro estas nun la lasta ankoraŭ sovaĝa (ne kanalizita) rivero de Francio, eĉ sabloinsuloj kaj insuloj estas oftaj meze de ties fluejo, kelkaj estas nun aĉetitaj de LPO (ligo por la protekto de la birdoj) kaj restas sovaĝa natura medio.

Dum la renesanco estis konstruitaj multaj kasteloj apud Luaro, pro kiuj famigis la rivero: Kasteloj de la Luaro.

Vidu ankaŭ redakti