Saint-Nazaire
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Nazaire (stacidomo) kaj Saint-Nazaire (Pyrénées-Orientales). |
Saint-Nazaire [sɛ̃.na.zɛʁ] (bretonlingve Sant Nazer), proponita esperantigo San-Nazero[1], estas franca ĉemara komunumo lokita en la regiono Luarlandoj. Tiu mezgranda urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento Loire-Atlantique. Samkiel Nanto, ĝi tamen situas sur la teritorio de historia Bretonio.
Saint-Nazaire | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Luarlandoj | ||
Departemento | Loire-Atlantique (subprefektejo) | ||
Arondismento | Saint-Nazaire (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
Komunumaro | CARENE | ||
INSEE kodo | 44184 [+] | ||
Poŝtkodo | 44600 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Joël-Guy BATTEUX 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 394 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 1 526 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 16′ N, 2° 13′ U (mapo)47.273611111111-2.2138888888889Koordinatoj: 47° 16′ N, 2° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 46,79 km² (4 679 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Saint-Nazaire estis malnovtempe nur eta fiŝista vilaĝo. Napoleono tiam elektis ĝin por starigi gvidlumilon kaj dokojn.
La urbo estas hodiaŭe la plej grava franca haveno ĉe la Atlantika Oceano. Inter la ĉefaj produktoj, oni povas mencii nutraĵojn, sed ankaŭ metanon. Plie, la ŝipkonstruejo Chantiers de l'Atlantique («Konstruejoj de la Atlantiko») havas longan kaj prestiĝan tradicion: tiu entrepreno freŝdate finpretigis la faman Queen Mary 2, kiu estas la plej granda pasaĝerŝipo en historio.
HistorioRedakti
La tiel nomata Kromleĥo de Saint-Marc-sur-Mer situas sur la teritorio de la komunumo Saint-Nazaire. Ĝi aspektas kiel malgranda ŝtoncirklo kun diametro de ĉirkaŭ kvin metroj. Verŝajne ĝi estas la restaĵoj de ĉirkaŭiĝo de tombomonteto. Kelkaj grandaj ŝtonoj kuŝas kune en centro kun ŝtono, kiu ŝajne estis la kovroŝtono.
Vidu ankaŭRedakti
Esperanto-movadoRedakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelaj urbojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P200