Metano

kemia kombinaĵo (CH₄)
Metano
Metano
Plata kemia strukturo de la Metano
Metano
Tridimensia strukturo de la Metano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbano
  • Metilhidrogeno
  • Marĉa gaso
Kemia formulo
CH4
CAS-numero-kodo 74-82-8
ChemSpider kodo 291
PubChem-kodo 297
Merck Index 13,5979
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora senodora gaso
Molmaso 16.04 g·mol−1
Denseco
  • 0.656 g cm−3 (25 )
  • 0.716 g cm−3 (O )
  • 0.422 g cm−3 (−162 , likva)
Fandpunkto −182.5
Bolpunkto −161.49
Refrakta indico  1,000444
Ekflama temperaturo −188
Memsparka temperaturo −161.49
Acideco (pKa) 48
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 326 mg/kg (buŝe)[1]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Damaĝo-piktogramo
Oksidiga substancoKunpremita gaso
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P377, P381, P403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 kaj 100 kPa)

Metano estas la plej simpla hidrokarbono kaj la plej simpla alkano. La kemia formulo estas CH4.

Metano estas ĉefparto de tergaso kaj biogaso. Tio estas senkolora kaj senodora gaso ĉambrotemperature.

Metano povas eksplodeme reakcii kun oksigeno, aero kaj kloro. Kun kloro estiĝas metil-klorido, diklor-metano, kloroformo kaj Karbona tetraklorido.

Metano estas uzata kiel hejtgaso kaj servas kiel bazmaterialo al multaj organikaj kombinaĵoj.

Kombinaĵoj redakti

Troviĝejoj de metano redakti

Ecoj de metano redakti

  • senkolora kaj senodora
  • denseco (0,72 kg/m3) estas malpli ol tiu de aero
  • flamigebla
  • kun hidrogeno ĝi formas ege ekspodeman miksaĵon

La unuaj alkanoj: metano, etano, propano, butano, pentano, heksano, heptano, oktano, nonano, dekano.

Trakto kiel forceja efiko redakti

Metano (CH4) estas multe pli klimatodamaĝa gaso ol la fifama karbondioksido (CO2). Precipe dum la unuaj du jardekoj post kiam ĝi estas enaerigita, ĝia varmdoma efekto estas aparte forta. Al la plej grandaj sukcesoj de la Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021 nombras la internacia interkonsento pri malaltigo de la enaerigoj de metano.

Vulkana materialo kun la nomo zeolito kiel ĝi estas uzata kiel absorbilo de kata urino kaj kiu abundas sur la Tero, povas oferti la solvon. Tio estas ĉiukaze pli malmultekosta kaj malpli riska ol la varianto kun kataliziloj el noblaj metaloj kiel platinopaladio kiuj bezonas temperaturojn de almenaŭ 600 gradoj C kaj separadon de la fluoj de metano kaj de oksigeno.

El la ĉerpado de nafto kaj gaso devenas nur 18 procentoj de la tutteraj enaerigoj de metano. La plej granda parto de la gaso enaeriĝas el disaj fontoj kiel bruliga senarbigo, bredado de laktobovinoj, minado de karbo kaj fermineralo, humidejoj kaj degelanta grundo kun daŭra frosto en la polusa regiono. Pro tio oni estis serĉanta pri solvo filtri metanon el la atmosfero anstataŭ rekte ĉe la fonto.

Oni sukcesis fari tion per zeolito al kiu oni nur aldonis etajn kvantojn da kupro. En reakciaj vitraĵoj la hela pulvoro ligis la trafluantan metanon - plej efike tio okazis ĉe varmegigo al 300 gradoj C. Sed ankaŭ ĉe malaltaj temperaturoj la metodo efikis kaj eĉ ĉe eta koncentriĝo de metano. Precipe sufiĉis por tio ordinara aero anstataŭ pura oksigeno.

La bazo por efika filtro por metano tiel estas kreita. zeolito-filtrojn por instalaĵoj kiel staloj por bovinoj aŭ karbominejoj kie kutime jam disponeblas tuboj por forkonduki la eksplodeman metanon. Tio estas la plej favorkosta metodo por kapti grandajn kvantojn da metano. La koncentriĝo en tiuj lokoj estas tro malgranda por torĉotipa bruligado, sed ĝi estas ideala por ŝia katalizilo

Referencoj redakti

  1. MSDS Explorer[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti