Molmaso estas maso unu molo de materio. Ofte ĝi estas erarata kun Molekula maso, sed la nombro estas sama.

La mezurunuo de molmaso en SI estas tamen kg/mol, kvankam pli ofte estas uzata g/mol. La mezurunuo g/mol estas tre oportuna ĉar la valoro de molmaso en ĉi tiu unuomezuro estas egala al la relativa molmaso kaj al la masa nombro.

Ekzemploj redakti

  • por hidrogeno (H2) mmol = 2 g/mol = 0,002 kg/mol,
  • por akvo (H2O) mmol = 18 g/mol = 0,018 kg/mol.

(La du ĉi-supraj ekzemploj supozas la plej oftajn izotopojn: 1H kaj 16O. Oni povas difini ankaŭ mezan molan mason, kiu enkalkulas ankaŭ la proporciojn de diversaj izotopoj.)

Eksteraj ligiloj redakti