Hidrokarbonido

organika kombinaĵo konsistanta nur el hidrogeno kaj karbono
(Alidirektita el Hidrokarbono)

Hidrokarbidoj[1], hidrokarbonoj[2] hidrogenkarbonoj[3] estas kombinaĵoj el hidrogeno kaj karbono. Ilia suma formulo estas CmHn.

Ĉar hidrogenaj atomoj posedas nur unu valenton, ĉiam devas esti n ≤ 4m. Tiu malegalaĵo estas egalaĵo nur por metano (CH4); en ĉiuj aliaj hidrokarbidoj ĉiu karbonatomo devas ligiĝi al almenaŭ unu alia karbonatomo, kaj povas esti nur du karbonatomoj kun malpli ol du ligoj; do n ≤ 2m + 2.

Oni distingas inter

  • saturitaj kaj nesaturitaj kaj inter
  • ĉenaj kaj ciklaj hidrokarbidoj.

Alkanoj estas saturitaj hidrokarbidoj, tio signifas, ke ĉiuj ligoj inter karbonaj atomoj estas unuoblaj. Hidrokarbidoj kun duobla ligo nomiĝas alkenoj. Hidrokarbidoj kun triobla ligo nomiĝas alkinoj. Kompleksaj hidrokarbidoj povas havi plurajn malsimplajn ligojn, kio komplikas ilian enklasigon.

Tergaso kaj petrolo (nafto) konsistas plejparte el hidrokarbidoj, kiuj ofte amasiĝas en hidrokarbonaj kaptujoj.

Kelkaj alkanaj hidrokarbonidoj redakti

Kelkaj aromataj hidrokarbonidoj redakti

Kelkaj alkenoj redakti

Kelkaj ciklaj alkanoj redakti

Referencoj redakti

  1. Duncan, Donald Russell. English Esperanto Chemical Dictionary.
  2. karbono en http://vortaro.net; La terminoj hidrokarbonido kaj hidrokarbido estas malkonsilindaj. malkonsilindaj laŭ vortaro.net
  3. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 27. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2015-07-06.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti