Izoheptano

kemia kombinaĵo
Izoheptano
Izoheptano
Plata kemia strukturo de la
Izoheptano
Izoheptano
Tridimensia kemia strukturo de la Izoheptano
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-Metila heksano
Kemia formulo
C7H16
CAS-numero-kodo 591-76-4
ChemSpider kodo 11094
PubChem-kodo 11582
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora brulema senodora likvaĵo
Molmaso 100,205g mol−1
Denseco 0,679 g/cm−3[1]
Fandpunkto -118  °C [2]
Bolpunkto 90  °C
Refrakta indico  1,392[3]
Solvebleco Akvo:nesolvebla
Memsparka temperaturo 280  °C
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H304, H315, H335, H336, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P273, P280, P301+310, P302+352, P303+361+353, P304+340, P312, P321, P331, P332+313, P362, P370+378, P391, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

IzoheptanoC7H16 estas izomero de la heptano, saturita branĉoĉena hidrokarbonido kun 7 karbonatomoj kaj 16 hidrogenatomoj. La metila grupo sidas en la 2-a karbonatomo de la heksila kateno. Ĝi ĉeestas en preskaŭ ĉiuj komerce disponeblaj heptanoj kiel malpureco, tamen, oni ne povas konsideri ĝin malpura rilate al reakcioj ĉar ĝi posedas similajn fizikajn kaj kemiajn proprecojn kiam komparata al la rektoĉena heptano. Kiel ĉiuj alkanoj, ĝi estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en multaj organikaj solvantoj, tiaj kiaj etanolo, eteroj, kloroformo, benzino, benzeno kaj duetila acetato. 2-Metilheksano uzatas kiel solvanto kaj en kemiaj sintezoj. Pro iliaj fizikaj proprecoj, la separado per distilado de la izoheptano elde la heptano estas eblas.

Ene de grupo da izomeroj, tiuj kun pli da branĉoj tendencas ekbruligi pli facile kaj bruli pli komplete. Tial, 2-metilheksano havas pli malaltan memsparkan kaj ekflaman temperaturojn kiam kompare kun heptano. Teorie 2-metilheksano ankaŭ brulas kun malpli fulga flamo, elsendante pli altfrekvencan radiadon; tamen, ĉar heptano kaj 2-metilheksano diferencas per nur unu karbonatomo, laŭ disbranĉigo, ili ambaŭ brulas kun brilflava flamo kiam ekbruligitaj.

Kompare kun n-heptano, 2-metilheksano ankaŭ havas pli malaltajn fandpunktojn kaj bolpunktojn. Pli malalta denseco de likvaĵo troviĝas en 2-metilheksano ol heptano. Izoheptano estis unuafoje sintezita de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) kaj poste de Harry Grimshaw (1851-1904) kaj Carl Schorlemmer (1834-1892) uzante la korespondan bromidon.[4]

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Preparado de izoheptano per interagado de butilmagnezia bromido kun izopropila bromido:

  +      +  

Reakcio 2 redakti

  • Sintezo de laboratorio estis raportita, en 1927, tie kie la komponaĵo de Grignard, bromido de butilmagnezio reakciis kun acetono. La 2-metila-2-heksanolo formita estis senhadrigita al 2-metila-2-hekseno kaj poste hidrogenita al 2-metilheksano:

  +        

Reakcio 3 redakti

  • Preparado de izoheptano per reduktigo de la izohepteno:

    

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti