Denso

rilatumo de maso al volumeno
(Alidirektita el Denseco)

Densovolumena maso (simbolo: ρ, la greka rho) esprimas la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. Ju pli granda la volumena maso de objekto estas, des pli granda ĝia maso en difinita volumeno. La meza volumena maso de objekto egalas ĝian tutan mason dividitan per ĝia tuta volumeno.

La SI-unuo de volumena maso estas la kilogramo en kuba metro (kg/m3), kaj ĝia formulado estas:

kie

  • ρ estas la volumena maso de la objekto, mezurata en kilogramoj en kuba metro,
  • m estas la tuta maso de la objekto, mezurata en kilogramoj,
  • V estas la tuta volumeno de la objekto, mezurata en kubaj metroj.

Relativa denso estas sendimensia fizika grando esprimanta la rilaton de la maso de certa volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 ), aŭ da aero (je 0 kaj 1 atm, vidu la tekston aerdenso), se temas pri gaso.

Solidaj korpoj havas en kg/m³ relative grandan volumenan mason; tial kelkaj preferas la malnovan unuon g/cm³, ĉar 1000 kg/m³ = 1 g/cm³. Jen ekzemploj por la volumena maso de kelkaj kemiaj elementoj kaj aliaj substancoj:

Substanco Volumena maso en kg/m³
Iridio 22.650      
Osmio 22.610
Plateno 21.450
Oro 19.320
Volframo 19.250
Uranio 18.050
Hidrargo 13.545
Rodio 12.400
Paladio 12.000
Plumbo 11.340
Arĝento 10.490
Bismuto 9.800
Kupro 8.950
Nikelo 8.900
Kadmio 8.600
Fero 7.860
Stano 7.280
Zinko 7.130
Kromo 6.920
Antimono 6.700
Titano 4.500
Karbono 3.510
Aluminio 2.700
Silicio 2.330
Sulfuro 2.070
Fosforo 1.823
Berilio 1.800
Magnezio 1.733
Mara akvo 1.025
Pura akvo (ĉe 3,98 ) 1.000
Glacio (ĉe 0 ) 0.917
Kalio 0.890
Etanolo 0.790
Benzino 0.680

Vidu ankaŭ redakti