Stano

kemia elemento kun simbolo Sn kaj atomnumero 50

Stano estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Sn (el la latina: stannum) kaj la atomnumeron 50. Ĝi estas arĝentkolora, mola posttransira metalo, kio ne facile oksidiĝas. Tiel, ĝi estas utila en alojo por malebligi ruston.



Sn

stano

Sn
50
kemia elementokemiaĵo
posttransira metaloelemento de periodo 5metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero stano (stannum), Sn, 50
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.96 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Stano.
Kasiteritaj dupiramidoj, randa longo ĉirkaŭ 30 mm, Siĉuano, Ĉinio.
Detalo de kasiteritaj kristaloj, Blue Tier stanejo, Tasmanio, Aŭstralio.

Ĝi estas posttransira metalo en la grupo 14a de la Perioda tabelo. Ĝi estas akirita ĉefe el la mineralo kasiterito, kiu enhavas stanan dioksidon, SnO². Stano montras kemian similecon al ambaŭ el siaj najbaroj de la grupo 14a, nome germaniumo kaj plumbo, kaj havas du ĉefajn oksidostatojn, +2 kaj la iom pli stabilan +4. Stano estas la 49a plej abunda elemento kaj havas, kun 10 stabilaj izotopoj, la plej granda nombro de stabilaj izotopoj en la perioda tabelo, pro ties magia nombro de protonoj. Ĝi havas du ĉefajn alotropojn: je ĉambra temperaturo, nome stabila alotropo estas β-stano, arĝentec-blanka, duktila metalo, sed je malaltaj temperaturoj ĝi transformiĝas en malpli densa griza α-stano, kiu havas la diamantkuban strukturon. Metala stano ne facile oksidiĝas en aero.

La unua stana alojo uzita grandskale estis bronzo, farita el stano kaj kupro, tiom frue kiom je 3000 a.K.E. Post 600 a.K.E., oni produktis eĉ puran metalan stanon. Plumbostano, kiu estas alojo de 85–90% el stano kun la cetero plej ofte konsistanta el kupro, antimono, kaj plumbo, estis uzata por teleraro el la Bronzepoko ĝis la 20a jarcento. En modernaj epokoj, stano estas uzata en multaj alojoj, ĉefe por mildaj veldaĵoj el stan/plumbo, kiuj estas tipe el 60% aŭ plie da stano kaj en la fabrikado de travideblaj, elektrokonduktaj filmoj de indio-stana oksido en optoelektronikaj aplikaĵoj. Alia granda aplikado por stano estas korodo-rezista stanigado de ŝtalo. Pro la malalta veneneco de neorganika stano, stan-ŝirmita ŝtalo estas amplekse uzata por manĝopakado kiel ĉe ladskatoloj. Tamen, kelkaj organikostanaj komponaĵoj (komponaĵoj formitaj el stano kaj hidrokarbidoj) povas esti preskaŭ tiom venena kiel cianido.

Etimologio redakti

La Latina nomo stannum origine signifis alojon el arĝento kaj plumbo, kaj eksignifis 'stanon' en la 4a jarcento a-K-E.[1]— la pli frua latinlingva vorto por ĝi estis plumbum candidum, aŭ laŭvorte "blanka plumbo". Stannum ŝajne derivas el pli frua stāgnum (signife la sama substanco),[2] nome origino de la latinida kaj kelta terminoj por stano.[2][3] La origino de stannum/stāgnum estas nekonata; ĝi povus esti antaŭ-Hindeŭropa.[4]

La Meyers Konversations-Lexikon sugestas male ke stannum estas deriva el (aŭ el praulo de) kornvala stean, kaj tio estus subtenata pro la fakto ke Kornvalo en la unuaj jarcentoj a.K.E. estis la ĉefa fonto de stano.

Karakteroj redakti

 
Guto el solidigita fandita stano.

Fizikaj redakti

Stano estas milda, duktila, maleebla kaj tre kristalforma arĝentec-blanka metalo. Kiam bastoneto el stano estas kurbigita, oni povas aŭdi krakosonon konatan kiel "stanploro" pro la duobligo de la kristaloj.[5] Stano fandiĝas je malalta temperaturo de ĉirkaŭ 232 (450 ), nome la plej malalta en la grupo 14a. La fandopunkto estas plue malaltigebla al 177.3 (351.1 ) por 11 nm partikloj.[6]

β-stano (nome la metala formo, aŭ blanka stano, BCT strukturo), kiu estas stabila je ĉirkaŭ ĉambra temperaturo, estas maleebla. Kontraste, α-stano (nemetala formo, aŭ griza stano), kiu estas stabila sub 13.2 (55.8 ), estas rompiĝema. α-stano havas diamantecan kuban kristalan strukturon, similan al tiu de diamanto, siliciogermaniumo.

Kemiaj redakti

Izotopoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Izotopoj de stano.

Stano estas elemento kun la plej granda kvanto de stabilaj izotopoj (10), kio estas verŝajne pro tio ke 50 estas magia nombro de protonoj. 28 radioaktivaj izotopoj estas konataj, inkluzivante la duoble magian izotopon 100Sn (esplorita en 1994). La norma atompezo estas 118,710(7) u.

La plej gravaj elminigantaj landoj redakti

 
Kandelabro fabrikita el stano.

La plej grava lando, kio elminigas stanon nuntempe, estas Ĉinio. Sekvas Peruo kaj Bolivio. La plej gravaj produktantoj de stano en Eŭropo estas Hispanio kaj Portugalio.

La plej gravaj produktantaj nacioj (2003)
Fonto: Handelsblatt Die Welt in Zahlen (la mondo en nombroj) (2005)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
   1 Ĉinio    55600    11 Tajlando    980
   2 Peruo    40202    12 Kongolo    900
   3 Bolivio    16754    13 Ruando    427
   4 Brazilio    13800    14 Laoso    360
   5 Indonezio    10656    15 Portugalio    218
   6 Rusio    7200    16 Birmo    190
   7 Vjetnamio    4600    17 Hindio    54
   8 Malajzio    3359    18 Meksiko    21
   9 Aŭstralio    1465    19 Niĝero    17
   10 Niĝerio    1300    20 Hispanio    4

Historio redakti

 
Ceremonia giganta bronza ponardo de tipo Plougrescant-Ommerschans, Plougrescant, Francio, 1500–1300 a.K.
 
Fajrmetado en subtera minejo de stano.

La metalon stano oni eble konas ekde 3500 a.Kr.; ekzemple en la sudturka taŭro-montaro malkovriĝis la minejo Kestel kaj la procesejo Göltepe, datigitaj je ĉirkaŭ 3000 a.Kr., kie oni eble ankaŭ elminigis stanon. Ĉu jen temas pri la fonto de la granda stanokonsumado de la meza oriento, ankoraŭ ne klaras. Sed ekde la dua jarmilo a.Kr. pruveble elminiĝis signifaj stanokvantoj en minejoj preter la posta silkvojo. Ankaŭ en egipta tomboĉambro de la 18-a dinastio (ĉ. 1500 a.Kr.) troviĝis objektoj el stano. Ekde ĉirkaŭ 1800 a.Kr. stano estis konata dum la Shang-dinastio en Ĉinio. Verŝajne jam pli frue oni konis ĝin en la efektivaj kuŝejoj sude de tio, en Junano kaj sur la Malaka duoninsulo.

Pro la alojo bronzo, kies komponantoj estas kupro kaj stano, ĝi ludas gravan rolon (bronzepoko). La romia aŭtoro Plinio nomis stanon plumbum album (blanka plumbo; sed ordinara plumbo nomiĝis plumbum nigrum = nigra plumbo). La alta demandado pri stano, kion oni ligas en la alĥemio al jupitero, eĉ estas nomata kiel kialo por la romia okupado de Britio - en la sudokcidenta regiono Kornvalo tiam troviĝis signifaj erckuŝejoj. En la latina lingvo la nomo por stano estas stannum, pro tio ankaŭ la ĥemia simbolo Sn. Longe poste bronzon anstataŭis fero, la stano denove regajnis sian signifon meze de la 19-a jarcento pro la laŭindustria produktado de stanita lado.

Alojoj redakti

Peltro estas molebla metala alojo konsistanta ĉefe el stano (85–99%), kun antimono (ĉirkaŭ 5–10%), kupro (2%), bismuto, kaj foje arĝento.[7]

Komponaĵoj redakti

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica, 11th Edition, 1911, s.v. 'tin', cite H. Kopp
  2. 2,0 2,1 "tin". Oxford English Dictionary (3a eld.). Oxford University Press. Septembro 2005. (Subskribo aŭ membreco en publika biblioteko de UR estas postulita.) [1] Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Marto 2018.
  3. The Ancient Mining of Tin. oxleigh.freeserve.co.uk. Arkivita el la originalo je 2009-04-03. Alirita 2009-07-07. Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-03. Alirita 2018-03-24.
  4. American Heritage Dictionary
  5. Holleman, Arnold F.; Wiberg, Egon; Wiberg, Nils (1985). "Tin". Lehrbuch der Anorganischen Chemie (in German) (91–100 ed.). Walter de Gruyter. pp. 793–800. ISBN 3-11-007511-3.
  6. Ink with tin nanoparticles could print future circuit boards Arkivita en 2011-09-16 ĉe Wayback Machine., Physorg, 12a de Aprilo, 2011; Jo, Yun Hwan; Jung, Inyu; Choi, Chung Seok; Kim, Inyoung; Lee, Hyuck Mo (2011). "Synthesis and characterization of low temperature Sn nanoparticles for the fabrication of highly conductive ink". Nanotechnology. 22 (22): 225701. Bibcode:2011Nanot..22v5701J. doi:10.1088/0957-4484/22/22/225701. PMID 21454937. Alirita la 24an de Marto 2018.
  7. Kathryn RICHARDSON, Pewter Casting Alloys (Petra fandalojaro), Northern Smelters
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tin en la angla Vikipedio.