Taliumo

kemia elemento kun simbolo Tl kaj atomnumero 81

Taliumo (aŭ taliumo) estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Tl kaj la atomnumeron 81. Ĝin malkovris la brita fizikisto kaj kemiisto William Crookes. Ĝi estas mola, griza posttransira metalo. Ĝi estas tre venena, kaj povas esti utiligata en rodentaj kaj insektaj venenoj, tamen ĉar ĝi povas kaŭzi kanceron, multaj ŝtatoj malpermesas ĝin tial.



Tl

taliumo

Tl
81
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero taliumo (thallium), Tl, 81
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.62 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por informoj pri parto de korpo, vidu la artikolon Talio.
Taliumo

ProprecojRedakti

William Crookes (1832-1919) kaj franca apotekisto Claude-Auguste Lamy (1820-1878) sendepende izolis (1862) taliumon, montrante ke ĝi estas metalo. La kunmetaĵoj de taliumo en ĝia +3 stato estas facile reduktitaj al kunmetaĵoj de la metalo en ĝia +1 stato. En ĝia oksigena stato de +3, taliumo similas aluminion, kvankam la jono Tl3+ ŝajne estas tro granda por formi alunojn. Solveblaj taliumaj komponaĵoj estas venenaj. La metalo mem estas ŝanĝita al tiaj kunmetaĵoj per kontakto kun humida aero aŭ haŭto. Veneniĝo por taliumo, kiu povas esti mortiga, kaŭzas nervajn kaj gastrointestinajn malordojn kaj rapidan perdon de hararo. Taloza (Tl+) kaj talika (Tl3+), ambaŭ estas konsiderataj tre toksaj por homoj kaj hejmaj kaj sovaĝaj organismoj. Taliuma (III) kombinaĵoj ordinare reduktiĝas al taliuma (I) kombinaĵoj.

Taliuma en la vivmedio altiras iom da atento pro la kreskanta postulo de ĉi tiu elemento kaj ĝiaj kunmetaĵoj al modernaj altteknologiaj industrioj. Taliuma estas uzata en duonkonduktaĵoj, optikaj fibroj, kaj esploradoj pri superkonduktiveco. Ĝi ankaŭ havas uzojn en la produktado de koraj bildaĵoj, tre refrakta optika vitro, kaj fotosensivaj aparatoj. La tokseco de taliuma estas konata ekde sia malkovro. Ĝi estas pli toksa ol hidrargo, kadmio, kupro, plumbo kaj zinko kaj ĝia akva tokseco ne estas afekciita de akvomalmoleco aŭ koncentriĝo de la huma acido. Taliumaj saloj estas klasitaj kiel danĝeraj substancoj antaŭ la Usona Federacia Instituto pri Polucia Kontrolado. Lastatempa studo malkovris ke la mezaj koncentriĝoj de Taliumo estas pli altaj ol tiuj de Kadmio (Cd) en akvoj de la Grandaj Lagoj kaj ke ili foje superas tiujn de Plumbo (Pb) en kelkaj poluitaj lokoj. Malgraŭ la rekonitaj eblaj danĝeroj de la kreskantaj niveloj de poluado, malmulto estis farita por kompreni la kemion de taliumo en certaj lokoj de la vivmedio.

Hidrolizo de taliumo estas grava acido-baza reakcio rezultiganta en formadon de hidroksilaj kompleksoj en akvaj medioj. Ĝi estas tial signifa kontrola faktoro kiu decidas la kemian specion kaj tial la biohaveblecon kaj toksecon de Taliumo en la medio. Kompreni la hidroliza konduton de Taliumo kiel malpuraĵo ankaŭ estas helpema por antaŭdiri ĝian median konduton. La hidrolizo de taliumo (III) kaj formado de hidroksilkompleksoj en akva medio povas esti priskribitaj jene:

Tl(OH)n-1 4-n + H2O <==> Tl(OH)n 3-n + H+

Por antaŭfiksita hidroksida specio, ĝia hidroliza konstanto povas esti esprimita kiel:

Khn= [Tl(OH)n 3-n][H+]/[Tl(OH)n-1 4-n]

Metala taliumo oksidiĝas malrapide en aero (Lee 1971), kaj taloza klorido estas fotosentema (Cotton kaj Wilkinson, 1980). Tamen, ekzistas neniu indico ke taliumo estas signife transformita per fotokemiaj reakcioj en la atmosfero (Callahan et al. 1979b).[1]

ReferencojRedakti