Astato

kemia elemento kun simbolo At kaj atomnumero 85

Astato estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon At kaj la atomnumeron 85. Ĉi-tiu radioaktiva elemento okazas nature el la disfalado de uranio kaj torio. Ĝi estas la plej peza de ĉiuj halogenoj. Tamen ĝi kutime estas klasifikita kiel metaloido[1].



At

astato

At
85
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero astato (astatum), At, 85
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Astato estas rarega en la naturo. Sciencistoj kalkulis, ke ekzistas malpli ol unu tekulero da astato sur Tero je ajna specifa tempo. Pro tio oni scias tre, tre malmulte pri ĝi kaj ĝiaj trajtoj, fakte malpli ol pri iu ajn alia elemento en naturo.

ReferencojRedakti

  1. Iuj el la ecoj similas al tiuj de jodo (I), ĝia pli malalta homologo. Ĝi ankaŭ montras metalajn ecojn, pli kiel siaj metalaj najbaroj polonio (Po) kaj bismuto (Bi). Chemical & Engineering News [1] (angle)



Vidu ankaŭRedakti


Eksteraj ligiloj (angle)Redakti