Halogeno

grupo de reakciemaj elementoj kiuj tipe formas salojn kun metalojn kaj acidojn kun hidrogeno, konsistanta el fluoro, kloro, bromo, jodo, astato, kaj eble teneso

La halogena familio konsistas el la elementoj de la kolumno 17 (VIIB) en la perioda tabelo. La vorto "halogeno" venas de du grekaj vortoj kiuj signifas "faras mar-salon". En 1811, la germana fizikisto Johann Schweigger (1779-1857)[1] eltrovis, ke kloro, la unua halogeno malkovrita, kuniĝas rekte kun metalo por formi salon, kaj li elpensis la vorton "halogeno."

Halogenoj: fluoro, kloro, bromo, jodo

Fluoro (atomnumero 9) kaj Kloro (17) estas tre reakciemaj venenaj gasoj. Bromo (35) estas malhelruĝa likvo. Jodo (53) estas griza solido, sed varmigita, ĝi sublimiĝas en violan vaporon. Astato (85) estas tre malabunda elemento; estas nur 45 miligramoj da astato en natura stato en la tero.

La halogenoj estas tro aktivaj por esti liberaj en la naturo, sed iliaj kombinaĵoj estas tre abundaj. Unu ekzemplo estas ordinara salo (NaCl}. Fluoro estas la pli abunda halogeno (544 partoj por miliono). La plejmulta parto de fluoro estas uzita en la nuklea industrio en la formo de urania heksafluorido [UF6]. Kloro (126 ppm) estas grava en la produktado de organikaj kombinaĵoj uzataj en medikamentoj, tinkturoj, sintezaj teksaĵoj, kaj trudbestmortigenzoj. Oni uzas neorganikajn kloridojn en blankigilo kaj desinfektaĵo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti