Kloro

kemia elemento kun simbolo Cl kaj atomnumero 17

Kloroĥloro estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cl kaj atomnumero 17[1].



Cl

kloro

Cl
17
kemia elementoesencaj medikamentoj • lithophile
duatoma nemetalo • halogeno
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kloro (chlorum), Cl, 17
CAS-numero 7782-50-5
Karakteriza grupo Halogenoj
Atomaj ecoj
Atomradiuso 175 pm
Fizikaj ecoj
Denseco 3,214.10-3 g/cm3
Elektra rezistivo >10 (at 20 °C) Ω · m
Termika konduktivo 8,9.10-3 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 3 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Kloro estas flavet-verda gaso. kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kiel natria klorido (NaCl - ordinara salo). Tiele estas du stabilaj izotopoj: 35Cl (74%) kaj 37Cl (26%).

Ĝi estas irita gaso por la spirovojoj.

Tokseco

redakti

La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvo bruligas la haŭton. Nur 3,5 ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas per odoro, kaj 1 000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gason en 1915.

Kloro atakas la spiran sistemon, okulojn kaj haŭton[2] Ĉar ĝi estas pli densa ol aero, ĝi tendencas akumuliĝi ĉe la fundo de malbone ventolitaj spacoj. Klorgaso estas forta oksidanto, kiu povas reagi kun brulemaj materialoj[3][4].

Kombinaĵoj

redakti

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. The National Institute for Occupational Safety and Health 1994b[1]. (angle)
  2. Faktoj pri kloro (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-04-12 .
  3. Chlorine MSDS (angle) (1997-10-23). Arkivita el la originalo je 2007-09-26.
  4. NOAA Office of Response and Restoration, US GOV Chlorine (Kloro) (angle). noaa.gov. Arkivita el la originalo je 2015-10-15. Alirita 2015-08-25 .

Vidu ankaŭ

redakti