Kloro (Cl) havas multajn izotopojn.

Estas du ĉefaj stabilaj izotopoj, 35Cl (75,77%) kaj 37Cl (24,23%), trovitaj en la relativa proporcio de 3:1 respektive.

La norma atompezo estas 35,453(2) u.

Kloro-36 redakti

Spuraj kvantoj de radioaktiva 36Cl ekzistas en la ĉirkaŭaĵo, en rilatumo de proksimume 7×10−13 al 1 kun stabilaj izotopoj. 36Cl estas produktata en la atmosfero per fisio de 36Ar de interagoj kun kosmaj radiadaj protonoj. En la subsurfaca ĉirkaŭaĵo, 36Cl estas generata cefe per neŭtrona kapto de 35Cl aŭ muona kapto de 40Ca.

36Cl disfalas al 36S kaj al 36Ar, kun kombinita duoniĝotempo de proksimume 3×105 jaroj.

36Cl estas taŭga por esti uzata en geologia datigo sur tempodaŭroj inter 60000 kaj 1 miliono da jaroj. Aldone, grandaj kvantoj de 36Cl estis produktataj per surradiado de marakvo dum atmosferaj eksplodoj de atombomboj inter 1952 kaj 1958. La loĝa tempo de 36Cl en la atmosfero estas proksimume 1 semajno. Tial, ĉar la ekspolodoj markis la akvon en la 1950-aj jaroj, 36Cl estas ankaŭ utila por datigo de akvoj pli fruaj aŭ malpli fruaj ol ĉi tio tempo. 36Cl havas uzojn ankaŭ en la aliaj areoj de geologio.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
de la izomero
28Cl 17 11 28,02851(54)# (1+)#
29Cl 17 12 29,01411(21)# <20 ns (3/2+)#
30Cl 17 13 30,00477(21)# <30 ns (3+)#
31Cl 17 14 30,99241(5) 150(25) ms 3/2+
32Cl 17 15 31,985690(7) 298(1) ms 1+
33Cl 17 16 32,9774519(5) 2,511(3) s 3/2+
34Cl 17 17 33,97376282(19) 1,5264(14) s 0+
34mCl 146,36(3) keV 32,00(4) min 3+
35Cl 17 18 34,96885268(4) Stabila 3/2+ 0,7576(10) 0,75644-0,75923
36Cl 17 19 35,96830698(8) 3,01(2)×105 a 2+
37Cl 17 20 36,96590259(5) Stabila 3/2+ 0,2424(10) 0,24077-0,24356
38Cl 17 21 37,96801043(10) 37,24(5) min 2-
38mCl 671,361(8) keV 715(3) ms 5-
39Cl 17 22 38,9680082(19) 55,6(2) min 3/2+
40Cl 17 23 39,97042(3) 1,35(2) min 2-
41Cl 17 24 40,97068(7) 38,4(8) s (1/2+, 3/2+)
42Cl 17 25 41,97325(15) 6,8(3) s
43Cl 17 26 42,97405(17) 3,07(7) s 3/2+#
44Cl 17 27 43,97828(12) 0,56(11) s
45Cl 17 28 44,98029(13) 400(40) ms 3/2+#
46Cl 17 29 45,98421(77) 232(2) ms
47Cl 17 30 46,98871(64)# 101(6) ms 3/2+#
48Cl 17 31 47,99495(75)# 100# ms [>200 ns]
49Cl 17 32 49,00032(86)# 50# ms [>200 ns] 3/2+#
50Cl 17 33 50,00784(97)# 20# ms
51Cl 17 34 51,01449(107)# 2# ms [>200 ns] 3/2+#

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: a=jaro, d=diurno, h=horo, min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • Geologie esceptaj specimenoj estas konataj en kiuj la izotopa komponaĵo kuŝas ekster la raportitaj limigoj. La necerteco en la atompezo povas superi la donitan valoron por ĉi tiaj specimenoj.
  • Komerce haveblaj materialoj povas havi nekonatan aŭ neatentatan izotopan frakciigon. Konsiderindaj dekliniĝoj de la donita maso kaj komponaĵo povas okazi.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte izotopan komponaĵon kaj norman atompezon de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Eksteraj ligiloj redakti