Atombombonuklea bombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de kernenergio (aŭ: nuklea energioatom-energio).

Modelo de la bombo "Little Boy", kiu estis ĵetita je Hiroŝimo
Modelo de la bombo "Fat Man", kiu estis ĵetita je Nagasako
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri atombomboj.

La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj (atomkernoj), kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.

Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).

La granda detrukapablo de la atomarmiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikojn.

Tipoj de atombombo redakti

A-bombo redakti

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945, interalie en Hiroŝimo kaj Nagasako.

H-bombo redakti

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Kvankam oni ankaŭ uzas en H-Bombo, nuklean fendiĝon, ĉi-lasta funkcias nur kiel komencigilo por la nuklea kunfandiĝo, el kiu venas la vera precipa energio de H-bombo.

Neŭtrona bombo redakti

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj. Ĝia celo estis mortigi homojn per la radiado, sed malmulte difekti materialon kaj ekipaĵon.

Historio redakti

Deveno de la ideo redakti

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick Soddy en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. Wells, romanoforme en The world set free.

En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. Lanchester en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

Historio de atombombo redakti

La unua atombombo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo, ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe, okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis en ĝi estis John von Neumann, Edward Teller, Robert Oppenheimer, Richard Feynman kaj Hans Albrecht Bethe.

La unuan bombon oni testeksplodigis la 16-an de julio 1945 je la kvina kaj duono en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. Tiu atombombo nomita Trinity estas sama kiel tiu kiu eksplodis en Nagasako : Fat Man. La atoma programo estis komencita la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Plurmiloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.

Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la 6-an de aŭgusto 1945 detruos Hiroŝimon.

Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. Truman nur je la 25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. La 24-an de julio 1945 Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Stalin pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

La Sovetunio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. La gvidanto de tiu projekto estis la fizikisto Igor Kurĉatov.

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki.

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

Elekto de la cel-urboj redakti

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la 10-an de majo 1945, elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert Jungk:

"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanio, profesoro Edwin O. Reischauer, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCormack, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. Stimson indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."

Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard Rhodes, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie Groves.

Sekvoj de la eksplodoj redakti

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Hiroŝimo estis la sepa urbo laŭ nombro da loĝantoj. 92 % de la urbo estis nuligitaj. El 350.000 loĝantoj Little Boy, eksplodante je la alteco de 580 m, mortigis 150 000 personojn tuj kaj 80 000 personojn vundis.

Historio de H-bombo redakti

En la 1950-aj jaroj ambaŭ superpotencoj, Usono kaj la tiama Sovetunio, disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la atoman vetarmadon, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.

Disvolvo en Usono redakti

En Usono, la disvolvo de H-bombo estis iniciatita de la fizikisto Edward Teller. Por atingi fizikan staton necesan por ke okazu nuklea kunfandiĝo de materio, estis bezonata komencigilo havanta fidindan funkciadon: tiu komencigilo estas A-bombo, kiu estis provita en la jaro 1945.

En Usono, la programo por disvolvo de H-bombo, nomata Super, daŭris post la Dua Mondmilito, kvankam relative malrapide. Tamen, la sukcesa eksperimenta eksplodigo de A-bombo fare de Sovetunio, la 29-an de aŭgusto 1949, revivigis en Usono senton de urĝo por la disvolvo de H-bombo. En 1950 ekfunkciis fabriko por produktado de Deŭterio.

La teoriaj studoj nepre necesaj por disvolvo de H-bombo trovis obstaklon pro la nekapablo de tiamaj komputiloj por fari la bezonatajn kalkulojn, do Teller estis devigita simpligi la kalkulojn. Oni alvenis al konkludo ke necesus pli da tritio ol komence supozite. La studoj daŭris, kaj la 1-an de novembro 1952 oni ekprovis la unuan H-bombon, nomatan anglalingve "Ivy Mike", en Eniwetok, atolo en la Pacifika Oceano.

Disvolvo en Sovetunio redakti

En tiama Sovetunio, la fizikisto Igor Kurĉatov, kiu ankaŭ gvidis la disvolvon de A-bombo, estis la iniciatinto de H-bombo. Samkiel en Usono, antaŭ la ekzisto de la A-bombo, la sovetuniaj fizikistoj imagis, simile al Enrico Fermi, ke eblus fari ĉen-reagojn de nuklea kunfandiĝo.

Sovetunio sukcesis eksplodigi H-bombon la 12-an de aŭgusto 1953, do proksimume ok monatojn post Usono.

Postaj disvolvoj redakti

Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t. n. anoj de la atomklubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj certe Israelo havas propran stokon.

Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movado kontraŭ la atomarmiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la atomfizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

Paul Tibbets, la piloto kiu faligis la unuan bombon sur Hiroŝimon, mortis en novembro 2007, neniam espriminte ajnan bedaŭron. Fame li diris dum intervuo en 2005: "If you give me the same circumstances, hell yeah, I'd do it again" (se vi donus al mi la saman cirkonstancon, jes ja certe mi refarus ĝin).

Atombomboj kiel tutmonda minaco redakti

La 6-an de oktobro 2017 al la kampanjo kontraŭ atomarmiloj estis atribuita la Nobel-premio pri paco.

Armila vetkuro kaj reciproka malinstigo redakti

La fakto, ke ne ekzistas adekvata defendo kontraŭ la enorma ataka povo de atombombo, kaŭzis vetkuron en la kreado de pli multaj kaj pli potencaj bomboj, ĉar la sola rimedo por malhelpi nuklean atakon ŝajnis la "reciproka malinstigo", kiu igas la kontraŭulon timi venĝan kontraŭbaton.

Nuklea vintro redakti

Granda nombro da atomaj eksplodoj povus krei tiom da polvo en la atmosfero, ke konsiderinde malpli da sunlumo atingas la teran surfacon. Tio povus grave malaltigi la temperaturon.

Lukto kontraŭ la uzado de nukleaj armiloj redakti

La Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojnICAN, anglalingva mallongigo por International Campaign to Abolish Nuclear Weapons, estas koalicio de ne-registaraj organizaĵoj kiu kampanjas por la internacia malpermeso de la uzo de nukleaj armiloj. Kreita en 2007 en Vieno (Auŝtrio) paralele al la internacia konferenco pri la Traktato de la ne-disvastigo de nuklea armilaro, kalkulis en 2017 jam 468 organizaĵojn en 101 landoj[1].

Financita fare de privataj donacantoj kaj el kontribuoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj landoj, inkluzive de Norvegio, Svislando, Germanio kaj Vatikano, ICAN subtenis la konkludojn de la Traktato sur la Malpermeso de Nukleaj Armiloj en 2017, kiu kondukis al la aljuĝo de la Nobel-premio pri paco en la sama jaro.[2]

La Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj aŭ Traktato kontraŭatomarmila pliigo (NPT, Nuclear Non-Proliferation Treaty, en angla, Договор о нераспространении ядерного оружия, en rusa) estas traktato malferma al la subskribo la 1an de julio 1968, en valido ekde la 5 de marto 1970, kiu limigas la posedon de atomarmiloj kaj formas parton tiel de la klopodoj fare de la internacia komunumo por malhelpi la pliigon de armiloj de amasa detruo.

Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj redakti

La Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj en la Medio, en Ekstera Spaco kaj Subakvo, estas traktato, kiu malpermesas ĉiujn elprovajn eksplodojn de nukleaj armiloj krom tiuj kondukitaj subtere. La Traktato estis subskribita de la registaroj de Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono en Moskvo la 5-an de aŭgusto 1963 antaŭ ol estis malfermita al subskribo de aliaj landoj. La traktato formale ekfunkciis la 10-an de oktobro 1963. Ekde tiam, 123 aliaj ŝtatoj fariĝis anoj de la traktato. Dek ŝtatoj subskribis, sed ne ratifis la traktaton.

Atombombo en la literaturo kaj artoj redakti

Nefikcie redakti

  • "Notoj pri la Delto" de s-ino Okada Haru, eljapanigita de Gaku Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
  • "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de Tanaka Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
  • "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Ĉu Atom-bombo minacas?" (Nostradamo kaj la bombo) de Norbert Bartoschek, Graz 1947
  • "Viktimoj de la atombombo" (Travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima), tradukis JUI Ĉŭnoŝin, 1968

Fikcie redakti

Filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) 2017 Nobel Peace Prize: What is ICAN?, Al Jazeera, la 10-an de Decembro 2017, alirite la 13-an de aŭgusto 2018.
  2. (franca) " Le prix Nobel de la paix décerné à la coalition internationale pour l''abolition des armes nucléaires ", Le Monde, 6-a de oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti