Traktato pri Atoma Nedisvastigo
La Traktato pri Atoma Nedisvastigo (TAN)[1] (Nuclear Non-Proliferation Treaty, NPT, en la angla, Договор о нераспространении ядерного оружия, en la rusa), en Esperanto ankaŭ teorie esperantigebla al titoloj Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj aŭ Traktato kontraŭ atomarmila pliigo, estas traktato, kiu limigas la posedon de atomarmiloj kaj formas parton tiel de la klopodoj fare de la internacia komunumo por malhelpi la pliigon de armiloj de amasa detruo. La traktato estis malferma al la subskribo la 1-an de julio 1968 kaj estas en valido ekde la 5-a de marto 1970.
Traktato pri Atoma Nedisvastigo | |
---|---|
![]() | |
traktato • organizaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |

Ĝi estas integrita de la granda majoritato de la suverenaj ŝtatoj (190).[2] Nur kvin ŝtatoj rajtis la posedon de atomarmiloj: Usono (subskribinto en 1968), Unuiĝinta Reĝlando (1968), Francio (1992), Sovetunio (1968, anstataŭita per Rusio), kaj Ĉinio (1992). La speciala kondiĉo de tiuj kvin "Ŝtatoj Atomarmitaj" (NWS aŭ Nuclear Weapons States) estis difinita pro la fakto ke ili estis la nuraj kiuj estis eksplodintaj atompruvojn antaŭ 1967. Krome ili estas la kvin membroj permanentaj de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ artikolo "Traktato pri Atoma Nedisvastigo (TAN)" de sabato, la 29-a de septembro 2012 en la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto
- ↑ Treaty on the Non-Proliferation of Nuclear Weapons Alirita la 16an de julio 2020.