Malarmado
Malarmado estas la ago malpliigi, limigi, aŭ eĉ aboli armilojn. Malarmado, malarmilado, senarmilado ĝenerale referencas al landa armeo aŭ al specifa tipo de armilaro. Malarmado estas ofte komprenita kiel totala nuligo de armiloj de amasa detruado (AAD), kiaj atomaj armiloj. Ĝenerala kaj Kompleta Malarmado estis difinita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel nuligo de ĉiuj AAD, kongrue kun la “ekvilibrita malpliigo de armitaj fortoj kaj konvenciaj armiloj, baze sur la principo de nemalpliigita sekureco de la flankoj kun rigardo al helpo kaj plibonigo de la stabileco je pli malalta militista nivelo, konsiderante la neceson de ĉiuj ŝtatoj protekti sian sekurecon.”[1]
Konvencioj kaj Interkonsentoj pri malarmado
redakti- 1675: Interkonsento de Strasburgo
- 1899: Packonferenco de Hago
- 1919: Traktato de Versajlo
- 1925: Traktatoj de Locarno
- 1927: Pakto Briand-Kellogg
- 1932-34: Monda konferenco pri malarmado
- 1960: Dek nacia malarmada komitato
- 1962-1968: Ok dek nacia malarmada komitato
- 1969-1978: Konferenco de la komitato pri malarmado
- 1979–nuntempe: Konferenco pri malarmado (CD)
Ŝiparmea
redakti- 1908–1909: Londona mara konferenco
- 1921–1922: Vaŝingtona mara konferenco
- 1927: Ĝeneva mara konferenco
- 1930: Londona mara konferenco kondukanta al la londona maramea traktato
- 1935: Londona mara konferenco kondukanta al la dua londona maramea traktato
Armiloj de amasa detruo
redakti- 1970: Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj (NPT, mallongigo de Ne-proliferata traktato)
- 1975: Konvencio pri biologiaj armiloj (BWC)
- 1997: Konvencio pri kemiaj armiloj (CWC)