Malfermi la ĉefan menuon

Atomo

Grafiko de la atomaj izotopoj kolorigitaj laŭ duoniĝa tempo

Atomo (de la grekaj vorto ἄτομος [atomos] = "maldisigeblo") aŭ simple Maldisigeblo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion.

PriskriboRedakti

La materio estas elfarita el atomoj, kaj dum tre longa tempo estas kreita ke atomoj estis vere maldisigeblaj, sed hodiaŭ ni scias ke fakte ili estas elfaritaj de tri malsamaj etoj: positivero, negativeroj kaj neŭtraleroj.

Iuj homoj konas ilin kun la grekaj nomoj "protono", "elektronoj" kaj "neŭtronoj".

Positiveroj kaj negativeroj estas nomiĝi ĉi-tiel ĉar ili estas la plej malgrandaj stabilaj eroj havantaj de tiuj elektraj ŝargoj kaj neŭtraleroj estas la plej malgrandaj stabilaj eroj sen elektra ŝargo.

Positiveroj kaj neŭtraleroj formas la centron de la atomo kaj havas plejparton de la maso dum negativeroj ŝvebas ĉirkaŭe la centro.

Atomoj estas kutime eketre neutralaj kaj pro tio havas saman kvanton de positiveroj kaj negtiveroj.

Atomoj povas havi malsamajn numbrojn de positiverojn kaj ĉi tiu nombro determinis la posedaĵo de la atomo. Do atomoj kun la samaj nombro de positiveroj estas la sama elemento. Atomoj de la sama elemento povas havi malsaman numbron de neŭtraleroj. Atomoj kun malpli positiveroj havas ĉirkaŭ la same kvanton de neŭtraleroj kaj positiveroj, sed laŭ atomoj havas pli kaj pli positiverojn ili havas eĉ pli neŭtralerojn.

La elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo (H2O), kiu formiĝas el du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno.

Atomoj estas tiel malgrandaj, ke ili neniel videblas, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10−10m). Unu gramo de aluminio proksimume havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).

Historio de malkovrojRedakti

La greka filozofo Demokrito unue postulatis, ĉirkaŭ la jaro 400 a.K., ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio "atomos", vorto kiu en la greka signifis "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo vere estas dividebla.

La atommodelo de Thomson estas unu el la pluraj sciencaj modeloj de la atomo. Ĝi estis unue proponita de Joseph John Thomson en 1904[1] rapide post la malkovro de la negativeroj, sed antaŭ la malkovro de la atomkerno. La modelo provis kombini la tiame konatajn ecojn de atomoj: 1) elektronoj estas negative ŝargitaj partikloj kaj 2) atomoj estas neŭtre ŝargitaj.

La planeda modelo diris ke la atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la negativeroj similas la ĉirkaŭantajn planedojn.

Hodiaŭ ni scias ke la negativeroj ŝvebas ĉirkaŭe la centro ne kiel planedoj, sed laŭ malsimplaj orbitoj determinitaj per la Ekvacio de Ŝrodinger.


BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Plum Pudding Model - Universe Today. Universe Today (27-a de aŭgusto 2009). Alirita la 19-an de decembro 2015.

Eksteraj ligilojRedakti