Pudingo

deserta plado

Pudingo (el la angla pudding) estas dolĉa zakusko, kiu estas preparata el lakto, sukero kaj pudinga pulvoro (kiu konsistas ĉefe el amelo). Plej oftaj gustumoj estas: vanila kaj kakaa, sed ekzistas ankaŭ framba, banana, ĉeriza, karamela, migdala ktp. Varma pudingo estas tuj enverŝata sur telerojn aŭ en formujojn.

Framba pudingo
Angla kristnaska pudingo

La pudingo estas kredencata memstare - renversita sur telero kaj kovrita ekzemple per vipita ŝaŭmo kaj fruktoj. Ofte ĝi estas kombinita kun biskvitoj, likvoro, siropo aŭ oni faras el ĝi kremon en tortojn.