Atomkerno

la parto de la atomo konsistanta el protonoj kaj neŭtronoj

La atomkerno (ankaŭ nomata atoma nukleo) estas parto de la atomo, konsistanta el protonoj kaj neŭtronoj. En ĝi koncentriĝas 99,9 % de la atoma maso, kvankam ĝi reprezentas nur etan parton de ĝia volumeno. Pro la protonoj, atomkerno havas pozitivan ŝargon. Neŭtrala atomo (laŭ ŝargo) estiĝas, se kernon kun n protonoj ĉirkaŭas sama nombro da elektronoj.

La nombro de la protonoj montras, kiun kemian elementon la atomkerno reprezentas. Atomoj kun sama proton- sed malsama neŭtronnombro estas nomataj izotopoj de la kemia elemento.

La atomkernon karakterizas la nombro de la protonoj (nomata ankaŭ atomnumero) kaj la nombro de ĝiaj neŭtronoj.

Modelo de atomo kun atomkerno en centro kaj elektronoj orbitantaj ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu modelo ne konvenas al nuna fizika kompreno de atomo kaj estadas uzata plejparte kiel bilda simbolo de atomo.

Vidu ankaŭ redakti