Kemia elemento

Kemiaj (aŭ ĥemiaj) elementoj estas la fundamentaj substancoj, kiuj konsistigas la universon. Oni ne povas kemie diserigi la elementojn en substancojn pli simplajn. El la ĝis nun konataj elementoj, estas 92 "naturaj", kiuj ekzistas en la tero, kaj dek sep, kiuj estas artefaritaj pere de nukleaj reakcioj. El la elementoj fariĝas ĉiu kemia kombinaĵo, de akvo ĝis kompleksaj biologiaj kombinaĵoj kiel proteinoj kaj DNA.

La perioda tabelo de la kemiaj elementoj

Okdek procentoj el la elementoj estas metaloj, nome, ili bone konduktas varmon, estas flekseblaj aŭ streĉeblaj, kaj estas brilaj. La nemetaloj inklusivas gasojn, likvojn, kaj solidojn. La metaloidoj kombinas la proprecojn de la metaloj kaj la nemetaloj.

Oni povas grupigi la kemiajn elementojn laŭ vivneceso, bezonata kvanto por homo: oligoelementoj, polielementoj, makroelementoj.

Ĉiu elemento havas atomnumeron kaj atommason. La atomnumero de la elemento estas la nombro da protonoj en la atomo; la atommaso aŭ atompezo estas la maso de la atomo kompare kun la maso de atomo de karbono-12.

Perioda tabelo de la elementojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Perioda tabelo.
 
Dmitrij Mendelejev.

En la jaro 1869, la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev aranĝis la elementojn laŭ ilia subkuŝanta naturo. Ĉi tio evoluis al la perioda tabelo, kiu montras la atomnumerojn en kolumnoj kun kemia kaj elektrona simileco.

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Listo de la elementoj laŭ atomnumeroRedakti

La elementoj estas (vidu ankaŭ etimologio de la kemiaj elementoj de AIS):

  1. Hidrogeno - H
  2. Heliumo - He
  3. Litio - Li
  4. Berilio - Be
  5. Boro - B
  6. Karbono - C
  7. Nitrogeno - N
  8. Oksigeno - O
  9. Fluoro - F
  10. Neono - Ne
  11. Natrio - Na
  12. Magnezio - Mg
  13. Aluminio - Al
  14. Silicio - Si
  15. Fosforo - P
  16. Sulfuro - S
  17. Kloro - Cl
  18. Argono - Ar
  19. Kalio - K
  20. Kalcio - Ca
  21. Skandio - Sc
  22. Titano - Ti
  23. Vanado - V
  24. Kromo - Cr
  25. Mangano - Mn
  26. Fero - Fe
  27. Kobalto - Co
  28. Nikelo - Ni
  29. Kupro - Cu
  30. Zinko - Zn
  31. Galiumo - Ga
  32. Germaniumo - Ge
  33. Arseno - As
  34. Seleno - Se
  35. Bromo - Br
  36. Kriptono - Kr
  37. Rubidio - Rb
  38. Stroncio - Sr
  39. Itrio - Y
  40. Zirkonio - Zr
  41. Niobio - Nb
  42. Molibdeno - Mo
  43. Teknecio - Tc
  44. Rutenio - Ru
  45. Rodio - Rh
  46. Paladio - Pd
  47. Arĝento - Ag
  48. Kadmio - Cd
  49. Indio - In
  50. Stano - Sn
  51. Antimono - Sb
  52. Teluro - Te
  53. Jodo - I
  54. Ksenono - Xe
  55. Cezio - Cs
  56. Bario - Ba
  57. Lantano - La
  58. Cerio - Ce
  59. Prazeodimo - Pr
  60. Neodimo - Nd
  61. Prometio - Pm
  62. Samario - Sm
  63. Eŭropio - Eu
  64. Gadolinio - Gd
  65. Terbio - Tb
  66. Disprozio - Dy
  67. Holmio - Ho
  68. Erbio - Er
  69. Tulio - Tm
  70. Iterbio - Yb
  71. Lutecio - Lu
  72. Hafnio - Hf
  73. Tantalo - Ta
  74. Volframo - W
  75. Renio - Re
  76. Osmio - Os
  77. Iridio - Ir
  78. Plateno - Pt
  79. Oro - Au
  80. Hidrargo - Hg
  81. Talio - Tl
  82. Plumbo - Pb
  83. Bismuto - Bi
  84. Polonio - Po
  85. Astato - At
  86. Radono - Rn
  87. Franciumo - Fr
  88. Radiumo - Ra
  89. Aktinio - Ac
  90. Torio - Th
  91. Protaktinio - Pa
  92. Uranio - U
  93. Neptunio - Np
  94. Plutonio - Pu
  95. Americio - Am
  96. Kuriumo - Cm
  97. Berkelio - Bk
  98. Kaliforniumo - Cf
  99. Ejnŝtejnio - Es
  100. Fermio - Fm
  101. Mendelevio - Md
  102. Nobelio - No
  103. Laŭrencio - Lr
  104. Ruterfordio - Rf
  105. Dubnio - Db
  106. Seborgio - Sg
  107. Borio - Bh
  108. Hasio - Hs
  109. Mejtnerio - Mt
  110. Darmŝtatio - Ds
  111. Rentgenio - Rg
  112. Kopernicio - Cn
  113. Nihonio - Nh
  114. Flerovio - Fl
  115. Moskovio - Mc
  116. Livermorio - Lv
  117. Teneso - Ts
  118. Oganesono - Og

Deveno de la nomoj de la kemiaj elementojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero.

La nomoj de la elementoj derivas el la greka, latina aŭ aliaj lingvoj, ĉefe el la angla aŭ portas la nomon de sia malkovrinto aŭ de la urbo en kiu ili estis malkovritaj.

  • Hidrogeno (H)1: de la greka ‘akvogeneranto’.
  • Heliumo (He)2: de la atmosfero de la Suno (la greka dio Helio). Ĝi estis malkovrita por la unua fojo en la spektro de la sunkorono dum eklipso en 1868, sed la scienca komunumo ne akceptis ĝin ĝis oni izoligis ĝin sur la Tero.
  • Litio (Li)3: de la greka lithos, roko de koloro ruĝa tre intensa je flamo.
  • Berilio (Be)4 de berilo, mineralo kiu enhavas berilion.
  • Boro (B)5: de la araba buraq.
  • Karbono (C)6: el karbo.
  • Nitrogeno (N)7: en greka nitrum, ‘nitrato-generanto’
  • Oksigeno (O): en greka ‘acido-generanto’ (oxys).
  • Fluoro (F): de la latina fluere (flui).
  • Neono (Ne): nova (de la greka neos).
  • Natrio (Na): de la latina nátrium (Natria nitrato) flava flame.
  • Magnezio (Mg): de Magnezio, urbo de Tesalio (Grekio).
 
Fandado de aluminio.
  • Aluminio (Al): de la latina alumen.
  • Silicio (Si): de la latina sílex, silico.
  • Fosforo (P) de la greka phosphoros, ‘portanto de lumo’ (la fosforo elsendas lumon en la malhelo ĉar brulas pro malrapida kombino kun la oksigeno de la aero).
  • Sulfuro (S) de la latina sulphurium.
  • Kloro (Cl) de la greka chloros (verdecflava).
  • Argono (Ar) de la greka argos, ‘neaktiva’ (ĉar noblaj gasoj estas malmulte reaktivaj).
  • Kalio (K): de la greka kalium.
  • Kalcio (Ca) de la greka calx, ‘kalkoŝtono’.
  • Skandio (Sc) de Skandia (Skandinavio).
  • Titano (Ti): de la Titanoj, nome la unuaj filoj de la Tero laŭ la mitologio de Antikva Grekio.
 
Elementa vanado.
  • Vanado (V): de la skandinava diino Vanadis.
  • Kromo (Cr): de la greka chroma, ‘koloro’.
  • Mangano (Mn): de magnes, magneta.
  • Fero (Fe): de la latina ferrum (fero).
  • Kobalto (Co): depende de la versio, devenas de la greka kobalos, ‘mino’.
  • Nikelo (Ni): devenas de la sveda termino koppar nickel kaj de la germana kupfer nickel, ‘kupro de la demono Nick’ aŭ falsa kupro (metalo kiu aperas en la minoj de kupro, sed tute ne estas kupro).
  • Kupro (Cu): de cuprum, nomo de la insulo Kipro.
  • Zinko (Zn): de la germana zink, kiu signifas "neklaran devenon".
  • Galiumo (Ga): de la latina Gallia Gaŭlo (latina nomo de la teritorio de nuna Francio).
  • Germaniumo (Ge): de Germania (latina nomo de la teritorio de nuna Germanio).
  • Arseno (As): arsenikon, flava aŭripigmento, or-pigmento (auripigmentum).
  • Seleno (Se): de Selene (greka nomo de la Luno).
  • Bromo (Br): de la greka bromos, ‘haladzo’.
  • Kriptono (Kr): de la greka kryptos, ‘kaŝita, sekreta’.
  • Rubidio (Rb): de la latina rubidius, tre intensa ruĝa koloro (flame).
  • Stroncio (Sr): de Strontian, loĝloko de Altaj Landoj, Skotlando.
  • Itrio (Y): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
  • Zirkonio (Zr): de la araba zargun, ‘orkoloro’.
  • Niobio (Nb): de Niobo (filino de Tantalo).
  • Molibdeno (Mo): de molybdos, ‘plumbo’. (ŝajne, la unuaj kemiistoj konfuze miskomprenis ĝin kun erco de plumbo).
  • Teknecio (Tc): de la greka technetos, ‘artefarita’, ĉar tiu elemento estis unu el la unuaj kiuj estis sinteze produktitaj.
  • Rutenio (Ru): de la latina Ruthenia (latinlingva nomo por la nuna Rusio).
  • Rodio (Rh): de la greka rhodon, rozkoloro.
  • Paladio (Pd): de la greka diino pri la saĝeco, nome Palas Atena.
 
Francaj moneroj (1960) el arĝento (Francoj havas la saman vorton pri "arĝento" kaj "mono").
  • Arĝento (Ag): de la latina argéntum.
  • Kadmio (Cd): de la latina cadmia, antikva nomo de la zinka karbonato (probable ĉar preskaŭ la tuta kadmio industrie estas akirita kiel kromprodukto en la rafinado de la zinkenhavaj mineraloj).
  • Indio (In): pro la indiga koloro observebla en ties spektro.
  • Stano (Sn): de la latina stannum.
  • Teluro (Te): de tel-lus, ‘tero’.
  • Antimono (Sb): de la latina antimonium. La simbolo Sb, de la latina stibium.
  • Jodo (I): de la greka iodes, viola koloro.
  • Ksenono (Xe): de la greka xenon (ξένος), ‘eksterlanda, stranga, rara’.
  • Cezio (Cs): de la latina caesius, ĉielblua koloro.
  • Bario (Ba): de la greka barys, ‘peza’.
  • Lantano (La): de la greka lanthanein, ‘kaŝkuŝi’.
  • Cerio (Ce): pro la asteroido Ceres, malkovrita du jarojn antaŭe. La metala cerio estas trovata ĉefe en alojo el fero uzata en la ŝtonoj por fajriloj.
  • Prazeodimo (Pr): de la greka prasios, ‘verda’, kaj dídymos, ‘ĝemelo’.
  • Neodimo (Nd): de la greka neos-dýdimos, ‘nova ĝemelo (de la lantano)’.
  • Prometio (Pm): de la greka dio Prometeo.
  • Samario (Sm): de la mineralo samarskito.
  • Eŭropio (Eu): de Eŭropo.
  • Gadolinio (Gd): de la mineralo gadolinito, siavice de la finna kemiisto Johan Gadolin.
  • Terbio (Tb): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
  • Disprozio (Dy): de la greka dysprositos, de malfacila aliro.
  • Holmio (Ho): de la latina Holmia (latinlingva nomo de Stokholmo).
  • Erbio (Er): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
  • Tulio (Tm): de Tuleo, nomo.
  • Iterbio (Yb): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
  • Lutecio (Lu): de Lutecia, antikva nomo de Parizo.
  • Hafnio (Hf): de Hafnia, latinlingva nomo de Kopenhago.
  • Tantalo (Ta): de Tantalo, rolulo de la greka mitologio.
 
Volframito.
  • Volframo (W): de la angla wolfrahm; kaj Tungsteno, de la sveda tung sten, ‘peza ŝtono’.
  • Renio (Re): de la latina Rhenus (latinlingva nomo de la rivero Rejno).
  • Osmio (Os): de la greka osme, odoro (pro la forta odoro de OsO4).
  • Iridio (Ir): de ĉielarko, nomita en kelkaj lingvoj ankaŭ iris-arko.
  • Plateno (Pt): pro sia simileco al la arĝento (kiam en 1748 Antonio de Ulloa trovis ĝin dum ekspedicio nomis ĝin "platina" el la hispanlingva "plata", tio estas arĝento).
  • Oro (Au): de aurum, brila aŭroro.
  • Hidrargo (Hg): Dioskorido nomis ĝin «akva arĝento» (en greka hydrárgyros, hydra: ‘akvo’, gyros: ‘arĝento’).
  • Talio (Tl): de la greka thallos, tigo, verda ŝoso.
  • Plumbo (Pb): de la latina plumbum.
  • Bismuto (Bi): de la germana weisse masse, blanka maso.
  • Polonio (Po): de la latinlingva nomo "Polonia" de Pollando, honore al la devenlando de Marie Curie, kunmalkovrintino de la elemento, kun sia edzo Pierre.
  • Astato (At): de la greka astatos, nestabila.
  • Radono (Rn): de la angla radium emanation (‘radiaktiva elsendo’).
  • Franciumo (Fr): de Francio.
  • Radiumo (Ra): de la latina radius, ‘fulmo’.
  • Aktinio (Ac): de la greka aktinos, ‘brilo’ aŭ ‘fulmo’.
  • Torio (Th): de Tor, skandinava dio de milito.
  • Protaktinio (Pa): de la greka protos (unua, pra) kaj actinium.
 
Disko de uranio iomete radioaktiva.

El la atom-numero 113, oni nomas la elementojn per la provizora nomenklaturo de la IUPAC, en kiu al ĉiu elemento korespondas kiel nomo ties latinlingva numero.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo

Eksteraj ligilojRedakti