Sekreto
Sekreto estas la praktiko kunhavi informaron inter grupo de personoj, en kiu oni kaŝas informaron al personoj kiuj ne estas membroj de la grupo. Por ke estu sekreto oni devas plenumi kvar postulojn: ke estu informo, ke estus nekonata de la majoritato de personoj, ku nur malmultaj personoj havu ĝin (oni povas paroli eĉ de nur du personoj aŭ eĉ de nur unu kiu informas al neniu), kaj ke tiu ekskluziva posedo estu intence kaŝita.[1]
Por tiu koncepto estas diversaj rigardoj el tute personaj al sociaj kaj eĉ amaskomunikilaj rilatoj: fakte la amaskomunikilo estas la plej enorma malamiko de la sekreto. Por la mondo de literaturo kaj arto, la koncepto de sekreto, aŭ pli bone dirite, la ekzisto de kaŝita informaro estas neelĉerpebla fonto de intrigoj kaj motivoj. Por teknologio kaj industrio, sekretoj enhavas tre apartajn konotaciojn.
La sekreto estas koncepto kiu ofte rezultas en polemiko. Multaj personoj postulas, almenaŭ en kelkaj situacioj, ke endas publikigi difinitan informon kaj ke tiu estu konata universale. Proksimas la konceptoj de fidindeco kaj privateco, kaj ofte ili koincidas aŭ konfuzeblas. William Penn diris iam, "Saĝas ne paroli pri sekreto; kaj honesta eĉ ne mencii ĝin."
Kelkaj sekretoj
redaktiEn arto kaj kulturo
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Riofrío Martínez-Villalba, Juan C (2008). El derecho de los secretos. Editorial Temis. ISBN 978-958-35-0691-8. OCLC 426398515. Konsultita la 2020-05-17.
Bibliografio
redakti- Sissela Bok, Secrets: On the Ethics of Concealment and Revelation (New York: Vintage Books, 1989).
- Bruce Schneier, Secrets and Lies (Schneier)
- On Secrecy, por Sir Henry Taylor en The Oxford Book of Essays, John J. Gross, Oxford University Press, 1991 ISBN 0-19-214185-6
- Alasdair Roberts, Blacked Out: Government Secrecy in the Information Age (New York: Cambridge University Press, 2006).