Jaroměř
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Náchod. Pri parto de municipo Malonty temas artikolo Jaroměř (Malonty).
Jaroměř estas urbo en Ĉeĥio kun 12 541 loĝantoj (2024), situanta en Bohemio, sur kunfluejo de riveroj Elbo, Úpa kaj Metuje, 16 km de urbo Hradec Králové, en distrikto Náchod.
Jaroměř | |||
germane Jermer | |||
urbo | |||
Placo en Jaroměř
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jaroměř | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Náchod | ||
Administra municipo | Jaroměř | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Elbo, Úpa, Metuje | ||
Situo | Jaroměř | ||
- alteco | 254 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 01″ N 15° 55′ 06″ O / 50.35028 °N, 15.91833 °O (mapo) | ||
Areo | 23,95 km² (2 395 ha) | ||
Loĝantaro | 12 541 (2024) | ||
Denseco | 523,63 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1298 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 551 01 ĝis 551 02 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0523 | ||
NUTS 5 | CZ0523 574121 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 18 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jaroměř | |||
Retpaĝo: www.jaromer-josefov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Černožice, Dolany (distrikto Náchod), Šestajovice (distrikto Náchod), Vlkov (distrikto Náchod), Zaloňov, Hořenice, Jasenná (distrikto Náchod), Heřmanice, Nový Ples, Rasošky, Rožnov kaj Rychnovek.
Historio
redaktiEn avantaĝa situo ĉe la kunfluejo de tri riveroj estiĝis en la 11-a jarcento burgo de la dinastio Premislidoj, nomita verŝajne laŭ princo Jaromír. Kiam ĝi estis pereinta, en la loko fondis Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu en la jaro 1307 fariĝis doturbo de la ĉeĥaj reĝinoj. Remparoj estis malfermita per du pordegoj, ekde la duono de la 15-a jarcento staris ĉe rando de placo malgranda burgo, neniigita dum la tridekjara milito. El gotikaj kaj renesancaj konstruaĵoj konserviĝis nur fragmentoj, la urbo trafata de oftaj incendioj estis en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alikonstruita barokstile. Industria evoluo estis en la 2-a duono de la 19-a jarcento influita per alkonduko de fervojo el Pardubice ĝis Trutnov.
Plilongigita placo estas ĉirkaŭbarita per domoj kun gotikaj kaj renesancaj kernoj, devene renesanca urbodomo estis alikonstruita empire. Mariana kolono, la belega laboro de M. B. Braun kaj Ř. Thény, estas el la jaroj 1722–1727. Inter kulminaj laboroj de Braun apartenas statuo de ploranta virino sur tombŝtono de lia bopatrino Anna Miseliusová (en tombejo). El konstruaĵoj de la 20-a jarcento eminentas eksa vendejdomo de firmao Wenke, en kiu estas hodiaŭ urba muzeo. En la urbo estas krom ĝi ankaŭ muzeo de fervojo.
Inter famaj naskintoj apartenas pentristo Josef Šíma (1891–1971), skulptistoj Otakar Španiel (1881–1955) kaj Josef Wagner (1901–1957).
Konsistaĵo de la urbo estas ekde la jaro 1948 foje memstara urbo Josefov (hodiaŭ tio estas Jaroměř II).
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 442 |
1880 | 6 555 |
1890 | 13 805 |
1900 | 14 050 |
1910 | 14 992 |
1921 | 7 848 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 883 |
1950 | 12 034 |
1961 | 11 825 |
1970 | 11 483 |
1980 | 12 046 |
1991 | 12 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 12 921 |
2012 | 12 619 |
2014 | 12 594 |
2016 | 12 489 |
2017 | 12 442 |
2018 | 12 424 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 12 433 |
2020 | 12 378 |
2021 | 11 980 |
2022 | 12 260 |
2023 | 12 628 |
2024 | 12 541 |