Trutnov
Trutnov (germane Trautenau) estas urbo en Ĉeĥio kun 29 584 loĝantoj (2024), situanta en Bohemio en valo de rivero Úpa.
Trutnov | |||
germane Trautenau | |||
urbo | |||
Placo de Krakonoš en Trutnov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Trutnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Trutnov | ||
Administra municipo | Trutnov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Karkonoŝa cismontaro | ||
Riveroj | Úpa, Ličná | ||
Situo | Trutnov | ||
- alteco | 414 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 33′ 39″ N 15° 54′ 47″ O / 50.56083 °N, 15.91306 °O (mapo) | ||
Areo | 103,36 km² (10 336 ha) | ||
Loĝantaro | 29 584 (2024) | ||
Denseco | 286,22 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1260 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 541 01 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0525 | ||
NUTS 5 | CZ0525 579025 | ||
Katastraj teritorioj | 17 | ||
Lokaj partoj | 21 | ||
Bazaj setlejunuoj | 48 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Mapo de katastraj teritorioj de Trutnov
| |||
Vikimedia Komunejo: Trutnov | |||
Retpaĝo: www.trutnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pilníkov, Vlčice (distrikto Trutnov), Staré Buky, Hajnice, Bernartice (distrikto Trutnov), Velké Svatoňovice, Žacléř, Zlatá Olešnice (distrikto Trutnov), Úpice, Suchovršice, Chvaleč, Mladé Buky kaj Radvanice (distrikto Trutnov).
Historio
redaktiKolonigita staplovilaĝo estiĝis ĝis tempo de regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a, dokumentita sub nomo Úpa ĝi estas al la jaro 1260. La nomo Nový Trutnov unuafoje aperas en dokumento de reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1301. La vilaĝo ĉe komercvojo ĝis Silezio estis avancigita je urbo en la jaro 1340 kaj ĝis la 16-a jarcento Trutnov estis poste doturbo de la ĉeĥaj reĝinoj. En la jaro 1421 konkeris la urbon husanoj, en la jaroj 1642 kaj 1647 forbruligis ĝin svedoj, en la 18-a jarcento trafis ĝin pesta epidemio. Pleje ĝi estis trafita de multaj incedioj, kiuj parte forviŝis la historian aspekton de la urbo. Sur monteto Šibeník estis en la jaro 1868 starigita gismetala monumento, rememoriganta prus-aŭstrian batalon el la jaro 1866.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 297 |
1880 | 11 253 |
1890 | 25 407 |
1900 | 27 561 |
1910 | 29 786 |
1921 | 26 412 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 15 923 |
1950 | 18 906 |
1961 | 22 801 |
1970 | 23 914 |
1980 | 29 506 |
1991 | 31 999 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 31 997 |
2014 | 30 808 |
2016 | 30 812 |
2017 | 30 680 |
2018 | 30 577 |
2019 | 30 372 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 30 234 |
2021 | 29 054 |
2022 | 29 430 |
2023 | 29 660 |
2024 | 29 584 |
Partoj de urbo
redaktiTrutnov konsistas el 21 partoj situantaj sur 17 katastraj teritorioj:
- k. t. Babí – Babí
- k. t. Bezděkov u Trutnova – Lhota (parto)
- k. t. Bohuslavice nad Úpou – Adamov, Bohuslavice
- k. t. Bojiště u Trutnova – Bojiště, Nový Rokytník (parto)
- k. t. Debrné – Libeč (parto)
- k. t. Dolní Staré Město – Dolní Staré Město
- k. t. Horní Staré Město – Horní Staré Město
- k. t. Lhota u Trutnova – Lhota (parto)
- k. t. Libeč – Libeč (parto)
- k. t. Oblanov – Oblanov
- k. t. Poříčí u Trutnova – Poříčí
- k. t. Starý Rokytník – Nový Rokytník (parto), Starý Rokytník
- k. t. Střítež u Trutnova – Nový Rokytník (parto), Střítež
- k. t. Studenec u Trutnova – Studenec
- k. ú. Trutnov – Dolní Předměstí, Horní Předměstí, Kryblice, Střední Předměstí, Vnitřní Město
- k. t. Volanov – Volanov
- k. t. Voletiny – Voletiny
Vidindaĵoj
redaktiGranda kvadrata placo estas borderita per renesancaj kaj barokaj domoj kun arkadoj. Devena renesanca urbodomo estis renovigita pseŭdogotike. En sudokcidenta angulo de la placo estas en pavimo tabulo kun dato 27. 6. 1866, kiam okazis la batalo ĉe Trautenau kaj en la placo estis arestita 19 urbodomanoj. Apud la placo situas preĝejo kun 24 m alta navo kaj 63 m alta turo kun kvar sonoriloj. En la proksimeco de la preĝejo konserviĝis restaĵoj de remparoj el ruĝa grejso.
Proksime 15 km de la urbo ni povas viziti Rokojn ĉe Adršpach-Teplice kun burgo Adršpach. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ankaŭ fuortoj, kiuj apartenas inter linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj.
Famuloj
redakti- Karl Heinz Ritschel, ĵurnalisto