Přemysl Otakar la 2-a

Přemysl Otakar la 2-a estis bohemia reĝo en la 13-a jarcento. Lia naskiĝdato ne estas precize konata; supozeble li naskiĝis ĉirkaŭ 1223. Li mortis je la 26-a de aŭgusto 1278 en Dürnkrut en Aŭstrio Malsupra.

Přemysl Otakar la 2-a
Reĝo de Bohemio
Persona informo
Přemysl II. Otakar
Naskiĝo ĉirkaŭ 1223
en Městec Králové
Morto 26-an de aŭgusto 1278 (1278-08-26)
en Dürnkrut
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Venceslao la 1-a vd
Patrino Kunigunde of Hohenstaufen vd
Gefratoj Vladislaus, Margrave of Moravia • Beatrice of Bohemia • Agnes of Bohemia vd
Edz(in)o Margareto de Aŭstrio • Kunigunda de Haliĉ • Agnes of Kuenring vd
Infanoj Kunigunde of Bohemia • Venceslao la 2-a de Bohemio • Nicholas I of Bohemia • Agnes of Bohemia • Elisabeth, daughter of Ottokar II • Jan • Agnes, daughter of Ottokar II • Markéta vd
Parencoj Philip of Carinthia vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Bohemio
Margrafo de Moravio
Duko de Aŭstrio
Duko de Stirio
Duko de Karintio
Margrafo de Krajno
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La landoj de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a

Li iĝis reĝo de Bohemio en 1253 post la morto de sia patro Venceslao la 1-a, ĉar lia pli aĝa frato Ladislao estis mortinta. Krome li estis duko de Aŭstrio, duko de Stirio kaj duko de Karintio kaj Krajno. Li fondis plurajn urbojn kaj subtenis la burĝan ekonomion, interalie per varbado de eksterlandaj, precipe germanaj ministoj.

Přemysl Otakar (kiu uzis ankaŭ la nomon "Otakar Přemysl") esperis, ke lia riĉo igos lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio; sed en 1273 la germanaj princoj elektis grafon Rudolf von Habsburg imperiestro.

En 1278 Přemysl Otakar kaj Rudolf batalis sur Moravia Kampo pri la imperiestreco. Rudolf venkis, kaj Přemysl Otakar estis post la batalo murdita en la batalkampo.

Biografio redakti

Přemysl Otakar la 2-a (12531278)

  • li naskiĝis en 1223.
  • gepatroj: reĝo Venceslao la 1-a kaj Kunhuta Ŝtaŭfa.
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, margrafo moravia, duko aŭstria, karintia kaj stiria, sinjoro de markioj krajna kaj slovena kaj sinjoro de regiono ĉirkaŭ Cheb kaj senjoro en Pordodone.
  • li parolis ĉeĥe, germane kaj latine.
  • pro siaj forto kaj riĉeco li estis nomata reĝo fera kaj ora.
  • 12231247 kiel dunaskita filo li estis edukata por estonta eklezia kariero.
  • 1247 post morto de sia frato Vladislao – kronprinco li fariĝis sekvanto de trono kaj la saman jaron estis donita al li titolo margrafo moravia.
  • 1248 li lasis sin elekti kiel pli juna reĝo ĉeĥa kaj li gvidis rezistmovadon kontraŭ la patro, sed baldaŭ li estis malvenkita.
  • 1251 li fariĝis duko aŭstria kaj stiria.
  • la 11-an de februaro de 1252 geedziĝo al Marketo Babenberka, heredantino de Aŭstrio kaj Stirio.
  • 1253 post morto de la patro li fariĝis reĝo ĉeĥa.
  • 12531260 en Bohemio estiĝis landa juĝejo.
  • la 3-an de aprilo de 1254 per kontrakto en Budino alidividita babenberka heredaĵo. Přemysl Otakar la 2-a fariĝis aŭstria duko kaj sinjoro de regiono de Plitenio kaj Travenio. Resto de Stirio fariĝis posedaĵo de hungara reĝo Béla la 4-a.
  • 12541255 Přemysl Otakar la 2-a partoprenis en kruckavalira militiro ĝis Prusio. Li fondis ĉi tie burgon Kralovec (nuna Kaliningrado).
  • 1256 naskiĝo de eksteredzeca filo Mikolao, pli malfrua duko opavia, kiu igis senkapigi Závišon el Falkenstein. (li mortis en 1318)
  • 1257 estis fondita Pli malgranda Urbo Praga, hodiaŭa Malgranda Kvartalo de Prago.
  • 1257 en batalo ĉe Muhldorfo Přemysl Otakar la 2-a estis malvenkita per soldataroj de bavaria duko, en kies teritorion li entreprenis militiron pro konfliktoj pri regiono de Sušice. La saman jaron li kompensis siajn perdojn per novaj teritoriaj akiraĵoj en regiono de Mejso.
  • 1257 en Bohemio estis enkondukita inkvizicio por persekutado de herezuloj.
  • 1258 naskiĝo de eksteredzeca filino Anneto (edzo Bavoro el Strakonice).
  • 1259 naskiĝo de eksteredzeca filino Elizo (edzo Oldřich el Drnholec).
  • la 29-an de julio de 1260 Přemysl Otakar la 2-a diskurigis soldatarojn de la hungara reĝo Béla la 4-a en batalo ĉe Kressenbrun en Suba Aŭstrio kaj per la venko li akiris Stirion.
  • 1260 eksedziĝo kun Marketo Babenberka.
  • la 25-an de oktobro de 1261 geedziĝo al Kunhuta Hungara.
  • la 25-an de decembro de 1261 kronado kiel ĉeĥa reĝo.
  • ĉirkaŭ 1263 naskiĝo eksteredzeca filo Johano (pli malfrua provosto en Vyšehrad).
  • januaro de 1265 naskiĝo de filino Kunhuta (edzo Boleslao la 2-a Mazovia).
  • 1266 Přemysl Otakar la 2-a fariĝis sinjoro de Cheb.
  • 1269 surbaze de kontrakto kun Oldřich el Sponheim Přemysl la 2-a fariĝis duko karintia, sinjoro de markoj krajna kaj vindika kaj senjoro en Pordenone.
  • la 5-an de majo de 1269 naskiĝo de filino Anneto (edzo Rudolfo la 2-a Habsburga).
  • la 27-an de septembro de 1271 naskiĝo de heredonto de la trono Venceslao.
  • 1271 post vico da etaj interkvereloj kontraŭ la hungara reĝo Stefano la 5-a, dum kiuj Přemysl la 2-a kelkfoje enveturis frunte de ĉeĥa nobelaro ĝis Hungario konkerinte la tutan Slovakion, li akiris en sian tenadon sankt-stefanajn kronadjuvelojn kaj li fermis kun Stefano la 5-a pacon.
  • la 27-an de septembro de 1273 anstataŭ Přemysl elektita kiel romia reĝo Rudolfo Habsburga. Přemysl ne agnoskis lian elekton sendinte al li almozulan tornistron.
  • ĉirkaŭ 1273 naskiĝo de filino Marketo (ŝi mortis en 1285).
  • 1275 Rudolfo Habsburga ĵetis sur Přemyslon romian anatemon.
  • 1276 Rudolfo Habsburga invadis Aŭstrion kaj Stirion kaj tiea nobelaro, malkontenta kun politiko de dura mano de Přemysl, aliĝis al lia flanko. Tiun ĉi situacion eluzis ankaŭ parto de ĉeĥa nobelaro gvidita de Záviš el Falkenstein.
  • la 25-an de novembro de 1276 Přemysl estis devigita fermi kun Rudolfo pacon kaj rezigni pri ĉiuj siaj teritoriaj akiraĵoj.
  • ĉirkaŭ 1278 estisĝis landaj tabuloj, en kiuj estis registrataj enskriboj pri traktadoj de la ĉeĥa landa juĝejo.
  • la 26-an de aŭgusto de 1278 hoplitoj kaj la t.n. feraj kavaliroj de Přemysl Otakar la 2-a estis malvenkitaj de Rudolfo Habsburga, kies soldataro estis preskaŭ duoble pli granda ol soldataro de Přemysl la 2-a, en batalo sur Morava kampo. Přemysl la 2-a ĉi tie pereis post tio, kiam li estis kelkfoje trapikita per lanco. Bohemio poste restis 5 jarojn sen reĝo.

Vidu ankaŭ redakti