25-a de decembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 274: Politeismo: en Romo imperiestro Aŭreliano dediĉis templon al Sol Invictus
- 333: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio rangigis sian plej junan filon ĝis rango de cezaro
- 336 aŭ 354: Unua celebrado de Kristnasko en Romia Imperio
- 476: Supozebla komenco de mezepoko - la novjaro komenciĝis ne la 1-an de januaro, sed la 25-an de decembro, en "la tago de la naskiĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo", laŭ mezepokaj konsideroj Liturgia jaro de la Katolika Eklezio
- 496 aŭ 508: Reims: bapto de Klodvigo la 1-a, fondinto de Franka Imperio, fare de Sankta Remiĝo de Reims
- 597: Aŭgusteno de Canterbury kun siaj helpantoj baptis en Kent pli ol 10 000 anglosaksojn
- 800: Karolida Imperio: en Romo papo Leono la 3-a kronigis reĝon de frankoj Karolo la Granda kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio - daŭrigo de la Okcident-Romia Imperio
- 820: Bizanca imperiestro Leono la 5-a la Armena estis faligita kaj murdita
- Kronado:
- 875: Okcidentfranka imperiestro Karlo la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 983: Oto la 3-a kroniĝis en Aquisgranum kiel reĝo de Germanio
- 1000: Stefano la 1-a kroniĝis kiel unua reĝo de Hungario el Arpad-dinastio - Hungara reĝlando fondiĝis
- 1013: Sven la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1025: Mjeŝko la 2-a kroniĝis kiel reĝo Pollando
- 1046: Reĝo de Germanio Henriko la 3-a estis kronigita kiel imperiestro de papo Klemento la 2-a
- 1066: Normana konkero de Anglio: Vilhelmo la 1-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio
- Kronado:
- 1076: Katedralo de Gniezno: Boleslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1100: Bet-Leĥem: Baldueno la 1-a kroniĝis en Baziliko de la Naskiĝo kiel unua reĝo de Jerusalemo (Jerusalema reĝlando estis feŭdo de Apostola Seĝo)
- 1130: Granda okcidenta skismo: kontraŭpapo Anakleto la 2-a kronigis grafon Roger la 2-a kiel unuan reĝon de Sicilio
- 1261: Přemysl Otakar la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1495: Hispana armeo en la dua batalo venkis guanĉojn - loĝantojn de Kanarioj
- 1522: Rodoso transiris sub otomanan regadon
- 1553: Mapuĉoj venkis hispanojn en batalo de Tupacel - ĉilia guberniestro Pedro de Valdivia estis kaptita kaj murdita
- 1599: Brazilo: urbo Natalo fondita de portugalaj koloniistoj
- 1606: Unua historia mencio pri urbo Šibenik, en la donac-faro de la kroata reĝo Petar Krešimir la 4-a, tial ĝi ankaŭ nomiĝas la urbo de Krešimir
- 1615: Nederlandanoj Jacob Le Maire kaj Willem Schouten (90 jaroj post hispanoj) alnavigis al senhoma Insulo Estados apud Granda Insulo de Fajrolando
- 1638: Otomana armeo eniris Bagdadon
- 1643: Kapitano William Mynos de Brita Orienthinda Kompanio malkovris Kristnaskinsulon en Hinda Oceano
- 1683: En Beogrado, agnoskita kulpa de la malvenko en batalo de Vieno, estinta veziro Kara Mustafa estis sufokita ordone de sultano Mehmedo la 4-a
- 1745: Aŭstra-saksa-prusa pactraktato en Dresdeno finanta la duan silezian ribelon
- 1758: Haleja kometo estis vidata de germana astronomo Johann Georg Palitzsch, konfirmanta prognozon de Edmond Halley pri ĝia paso - unua antaŭvidita kazo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: usona armeo komandata de George Washington transiris riveron Delavaro, komencante decidan etapon de la milito
- 1795: Rezulte de la tria dispartigo de Pollando kreiĝis gubernio de Slonim en Rusia Imperio
- 1809: Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont iĝis guberniestro de iliriaj provincoj
- 1818: Kristnaska kanto Trankvila nokto, sankta nokto unue estis prezentita en preĝejo al Sankta Nikolao de Rusa Ortodoksa Eklezio en Aŭstrio
- 1837: En batalo apud la lago Okiĉobi usona armeo venkis seminolojn - indianojn de Nordameriko
- 1840: En Parizo okazis tn. decembra regalo, improviza poezia duelo inter polaj poetoj-profetoj Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki
- 1841: Laŭ la ordono de caro Nikolao la 1-a en Litovio la tero estis forprenita de monaĥejoj, diocezoj kaj animzorgaj seminarioj
- 1868: Milito de la Trilanda Alianco: argentina-brazila armeoj venkis la paragvajan de prezidento Francisco Solano López en batalo de Ypacari
- 1868: Prezidento de Usono Andrew Johnson forpardonis ĉiujn soldatojn de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono el la tempo de Usona Enlanda Milito
- Unua mondmilito:
- 1914: Orienta Fronto: batalo de Łowczówek (distrikto Tarnów) finiĝis - Unua Brigado de Polaj Legioj kadre de la armeo de Aŭstrio-Hungario, komandata de Edward Rydz-Śmigły, dum kelkaj tagoj haltigis la rusan - poloj faris 5 kuratakojn, defendis 16 kaj malliberigis 600 soldatojn; serio de neoficialaj kaj neaŭtorizitaj "batalhaltoj", konataj kiel la kristnaska armistico okazis en diversaj lokoj de Okcidenta Fronto
- 1916: Caro Nikolao la 2-a anoncis kreon de libera Pollando post ties dispartigo
- 1921: Turkio: Gaziantep liberiĝis de franca okupado
- 1926: Fonda kongreso de la Asocio de Ukrainaj Virinoj de Kanado okazis
- 1926: Hirohito iĝis imperiestro de Japanio
- 1932: BBC disaŭdigis unuan radioprogramon pli frue surbendigitan en magneta bendo
- 1932: Tertremo en Gansuo - pereis ĉirkaŭ 70 mil ĉinoj
- 1939: Rakonto Kristnaska kanto de Charles Dickens estas unuafoje legita en CBS-radio (esperantigita)
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj bruligis Novan Sinagogon en Częstochowa; en Ĝenerala Gubernio meznoktaj mesoj pro polica horo okazis matene; en Rawicz germana polico arestis kelke da poloj pro sekreta aŭskultado de radio; Varsovio: germanoj disponis, ke en tramoj la unua enirejo estas destinita "ekskluzive por traveturo de germanaj soldatoj kaj civitanoj de Nazia Germanio" kaj la dua enirejo por "la cetera publiko"; en pollingva disaŭdigo de Franca Radio oni deklamis ankoraŭ nekonatan en Pollando versaĵon de Antoni Słonimski "Alarmo" (por la urbo Varsovio) - plurfoje ripetata en diversaj amaskomunikiloj en la mondo; Praarbaro de Białowieża estis deklarita ŝtata rezervejo decide de Popolkomisarejo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (pligrandigita post soveta invado en Pollandon kaj anekso de Orientaj Limregionoj); sovetaj regopovoj forveturigis al militprizono en Kozelsk grupon de internigitaj polaj oficiroj de Ostaŝkov kaj Tylice
- 1940: Atlantiko: sensukcesa atako de germana peza krozŝipo Admiral Hipper al brita konvojo WS-5A; renkonto en Beauvais de Adolf Hitler kun François Darlan, ĉefkomandanto de Franca Mararmeo
- 1941: En monaĥejo de Jasna Góra aperis laŭvica klerika revuo "Vox Eremi" de paŭlanoj; Japana imperia armeo konkeris Honkongon - britoj kapitulacis post 18 tagoj da furioza batalado, 4400 britaj soldatoj pereis, 2300 vundiĝis, 7448 malliberiĝis; papo Pio la 12-a enskribiĝis kun aŭtografo en Vatikanan eldonon de Evangelio en la pola lingvo: Al amataj de la pola nacio filoj kaj filinoj, rifuĝintoj kaj militkaptitoj, kun la patra sento kaj bondeziro, por ke helpe de apogo de la Plej Sankta Virgulino de Ĉenstoĥovo ilia ĉagreno kvietiĝu kaj por ke iliaj deziroj sur la kristana espero apogitaj plenumiĝu, kun la tuta koro ni donas Apostolan Benon
- 1942: Pola Rezistomovado: en Varsovio sur pordoj de kelkaj preĝejoj aperis flugfolioj ke ĉi-jare ne estos kripoj, ĉar Sankta Josefo estas en geto, Dipatrino en Nazareto, Herodo en Berlino kaj azeno en Romo; en malliberejo en la Kastelo de Lublin troviĝis 2527 personoj; Nord-Afrika kampanjo: avangardoj de brita 8-a Armeo okupis Sirton
- 1943: En Poznań dum Kristnasko ĉirkaŭ 400 polaj infanoj spektis konspiran pupteatron; germana polico pafmortigis en sovaĝeja kabano en Distrikto Wyszkowski kaj en 2 aliaj lokoj 28 personojn; Volinia masakro: pli ol 40 poloj estis murditaj de Ukraina Ribela Armeo en vilaĝo Janówka kaj du aliaj (Volina provinco); taĉmento de Popola Gvardio batalis kun germanoj en distrikto Krasnostawski; Italio: fakkabineto (la tria) de marŝalo Pietro Badoglio kreiĝis; brita ministerio pri eksterlandaj aferoj sendis telegramon al ĉefministro Winston Churchill: Nia politiko devas baziĝi sur la fakto, ke partizanoj regos en Jugoslavio. Ili estas por ni, el milita vidpunkto, tre utilaj kaj ni devas doni al ili la plenan subtenon. Militaj kialoj pli gravas ol politikaj ...
- 1944: Dua soveta okupado de Pollando: sur "liberigitaj" teritorioj de germana okupado ĝis tiu ĉi tago anoncis sin 128 329 personoj, el kiuj komencis soldatservi en komunista Pola Soldataro 105 606; Filipinoj: usona bataliono de 77-a Infanteria Divizio surteriĝis en okcidenta marbordo de la insulo Lejteo; Grekio: brita ĉefministro Winston Churchill kaj ministro Anthony Eden ekvojaĝis al Ateno kun 3-taga vizito; trupoj de Ruĝa Armeo ĉirkaŭis Budapeŝton; apud Napolo franca destrojero Le Malin kunpuŝiĝis kun granda rapideco la ĝemelan Le Terrible - pereis respektive 61 kaj 8 maristoj
- 1947: Konstitucio de Tajvano ekvalidis, prilaborita de katoliko
- 1949: Unua bulgara amatora radio kun la komenca voksigno LZ1A aperis
- 1950: Londono: krona ŝtono de Scone de la skotaj reĝoj estis ŝtelita de la Abatejo Westminster
- 1952: Unua programo de la germana publika televido Das Erste ekfunkciis
- 1953: Usona armeo finis okupadon de la japana Rjukju-insularo
- 1956: Post regopreno fare de Władysław Gomułka kaj kritiko de stalinismo reaperis en Pollando katolika "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo) - kaŭzo de ties fermo estis rifuzo publikigi nekrologon de Stalin
- 1962: Premiero de la usona filmo Mortigi mokbirdon, bazita sur romano de Harper Lee
- 1974: Aŭstralio: ciklono Tracy detruis urbon Darvino en Norda Teritorio, mortigante 71 homojn kaj lasante ĉirkaŭ 20 000 senhejmulojn
- 1975: Steve Harris fondis en Londono muzikgrupon Iron Maiden
- Invado:
- 1978: Vjetnama armeo eniris al Kamboĝo
- 1979: Interveno de Sovetunio kontraŭ Afganio komenciĝis (nokte de la 25-a/26-a de decembro)
- 1981: Post enkonduko de la milita stato en Pollando 6 polaj fiŝistoj apud marbordo de Alasko transiris al ferdeko de usona trenŝipo petante azilon
- 1989: Rumana Revolucio finiĝis: en Târgoviște oni mortpafis rumanan diktatoron Nicolae Ceaușescu kaj lian edzinon Elena Ceaușescu, entute 1104 personoj pereis
- 1990: Angla informadikisto Tim Berners-Lee prezentis TTT, la unuan TTT-legilon en la mondo kaj redaktilon HTML de la tipo WYSIWYG
- 1991: Dissolvo de Sovetunio: Miĥail Gorbaĉov rezignis pri prezidenteco (je la 19.00 pere de televido, sur la kremla turo malaperis flago de Sovetunio kaj estis hisita flago de Rusio)
- 1992: Ministerio pri Justeco de Ukrainio registris Volontulan Kultur-Edukan Asocion pri Homrajtoj "Memorial" je la nomo al Vasil Stus
- 1993: Konstitucio de la Rusia Federacio ekvalidis
- 1997: En Kubo prezidanto Fidel Castro anoncis Kristnaskon festotago, ke la naskiĝdato de Jesuo Kristo denove estos celebrata, depost 1969, honore al papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu vizitis Kubon januare 1998
- 1998: En sendependa Belorusio okazis unua popolnombrado, ĝi evidentigis al pli ol 10 milionoj da homoj
- 2000: Prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis leĝproponon oficiale adoptantan novan Nacian Himnon de la Rusia Federacio, kun muziko origine komponita por la nacia himno de Sovetunio
- 2001: Burunda enlanda milito: ĉirkaŭ 500 ribelantaj hutuoj pereis dum bataloj kun taĉmentoj de tucioj
- 2003: Atencoj:
- 4 israelanoj pereis kaj 26 vundiĝis en bomba atenco flanke de palestina teroristo-sinmortiginto sur aŭtohaltejo en israela urbo Petaĥ Tikva
- 15 personoj (en tio 2 veturantaj en aŭtomobiloj atencantoj-sinmortigintoj) pereis kaj 46 vundiĝis en sensukcesa bomba atenco kontraŭ eskorto de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf en Rawalpindi
- 2003: Belorusio: loĝejo de Avo Frosto ekfunkciis sur la teritorio de Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa
- 2004: Kosmoesplorado:
- Misio Cassini-Huygens: kosmosondilo Huygens disiĝis de bazo-ŝipo Cassini komencante sian malsupreniron al la surfaco de Titano - la misio estiĝis kunlabore de NASA, ESA kaj ASI (Itala Kosma Agentejo)
- Asteroido Apophis ekminacis la Teron per kosma katastrofo, sed pli postaj observacioj sendanĝerigis ĝin
- 2010: 45 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en atenco de sinmortiganto al distribuejo de nutraĵoj sur Federacie Administrataj Tribareoj en okcidenta Pakistano
- 2012: Kazaĥio: 27 personoj pereis en katastrofo de armea aviadilo An-72 en Ŝimkento
- 2013: Egipta tribunalo agnoskis Islaman Frataron terorista organizo
- 2016: 92 personoj, en tio 64 membroj de kantista ĥoro kaj dancensemblo Aleksandrovanoj, pereis en katastrofo de la rusa armea aviadilo Tu-154 sur la Nigra Maro apud Soĉio
NaskiĝojRedakti
- 1 a.K.: Jesuo Kristo, laŭ Dionysius Exiguus, kies kalkulo fariĝis la bazo de la kristana erao (nek jaro nek tago estas historie fikseblaj)
- 1424: Margareta de Skotlando, skota princino, filino de Jakobo la 1-a (m. 1445)
- 1512: Stephan Riccius, germana protestantisma teologo (m. 1588)
- 1584: Margareto de Aŭstrio, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1611)
- 1624: (baptotago) Angelus Silesius, silezia poeto germanlingva kaj mistikulo, legata de protestantoj kaj katolikoj, enestanta en esperantlingva Germana antologio (m. 1677)
- 1642: Isaac Newton, angla matematikisto, fizikisto, numerologo kaj alkemiisto, aŭtoro de la tri leĝoj pri movo, kaj de la verko Philosophiae Naturalis Principia Mathematica, en kiu li prezentis leĝon pri universala gravito, kontribuinta al infinitezima kalkulo, honorigita per mezurunuo neŭtono (m. 1727)
- 1717: Pio la 6-a, papo kies pontifikado koincidis kun la Franca revolucio de 1789 pro kio li kondamnis la Deklaracion pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (m. 1799)
- 1724: John Michell, angla naturfilozofo kaj geologo, kontribuinta al optiko kaj gravito, iniciatinto de la ideo pri nigra truo (m. 1793)
- 1728: Johann Adam Hiller, germana komponisto, muzikverkisto kaj kapelmajstro (m. 1804)
- 1742: Charlotte von Stein, germana korteganino, proksima amikino de Johann Wolfgang von Goethe, Johann Gottfried Herder kaj Friedrich Schiller (m. 1827)
- 1761: William Gregor, angla mineralogo, malkovrinto de titano (m. 1817)
- 1831: Johann von Herbeck, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1877)
- 1834: István Gyertyánffy, hungara pedagogo, verkisto, direktoro de Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (m. 1930)
- 1858: Karel Emanuel Macan, ĉeĥa komponisto, instruisto kaj esperantisto, fondinto de intermilita SOĈNE (Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) (m. 1925)
- 1860: Kálmán Palmer, hungara stenografo, verkisto, tradukisto (m. 1933)
- 1861: Gusztáv Thirring, hungara geografo, demografo, statistikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, praavo de László Somlyódy (m. 1941)
- 1867: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro de Brazilo (m. 1928)
- 1871: István Balló, hungara instruisto, ĉeflernejinspektisto kaj historiisto (m. 1953)
- 1872: Károly Ziegler, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1938)
- 1873: Vladimir Ghika, rumana nobelo, nepo de lasta reganto de Princlando Moldavio, doktoro pri teologio, kontraŭnaziisto kaj kontraŭkomunisto, kiel preskaŭ 80-jarulo torturata de komunistoj, katolika beatigito (m. 1954)
- 1875: Theodor Innitzer, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo de Vieno akceptinta Anschluss (m. 1955)
- 1889: Octave Garnier, franca anarkiisto, kunfondinto de la fifama bando de Bonnot (m. 1912)
- 1891: Christian Schneehagen, oficiro germana kaj junularmovadano
- 1892: László Kovács, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (m. 1963)
- 1892: Rebecca West, irlanda-skota verkistino verkanta pri faŝismaj kaj komunistaj perfiduloj, Nurenbergaj procesoj kaj raportoj pri vojaĝoj (m. 1983)
- 1895: Stefan Rowecki, pola generalo, spertulo pri militistiko, ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, malamiko kun n-ro unu en Nazia Germanio, perfidita de sovetaj kunlaboristoj kaj murdita laŭ persona ordono de Heinrich Himmler (m. 1944)
- 1895: Ilona Vén, hungara lingvistino, dialektesploristino (m. 1983)
- 1899: Humphrey Bogart, usona aktoro rolinta en filmoj Casablanca, Malta falko aŭ La afrika reĝino, filma ikono de la 20-a jarcento (m. 1957)
- 1906: Ernst Ruska, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri elektrona mikroskopo (m. 1988)
- 1907: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto, saksofonisto kaj bandestro (m. 1994)
- 1911: Béla Gunda, hungara etnografo kaj fakverkisto, profesoro en Universitato de Koloĵvaro (m. 1994)
- 1912: Viktor Muravlenko, petrola inĝeniero, unu el la ĉefaj kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, Heroo de Socialisma Laboro, laŭreato de la Ŝtata kaj Lenin-premioj (m. 1977)
- 1918: Anwar al-Sadat, egipta militisto komencinta Militon de Jom Kippur, ĉefministro kaj prezidento de Egiptio, Nobelpremiita pro Pactraktatoj de Camp David, murdita (m. 1981)
- 1919: Stepan Ivanoviĉ Kretov, soveta militista aviadisto, dufoja Heroo de Sovetunio (m. 1975)
- 1924: Mihály Váci, hungara poeto, tradukisto, politikisto (m. 1970)
- 1924: Atal Behari Vajpayee, dufoja ĉefministro de Barato kaj poeto en la hindia lingvo, prezidanto de Partio de la Popolo de Barato
- 1925: Sándor Bódi, rumania hungara fizikisto publikiginta en "Matematikai és Fizikai Lapok" kaj en "A Hét"
- 1925: Carlos Castañeda, usona antropologo kaj verkisto pri ŝamanismo, perudevena (m. 1998)
- 1925: Hildegard Knef, germana aktorino, kantistino kaj verkistino (m. 2002)
- 1927: Ernesto Geleta, slovakia hungaro, mezlerneja profesoro, esperantisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj, dumviva membro de UEA (m. 2003)
- 1927: Ram Narayan, barata muzikisto de Hindustana klasika muziko, populariganto de sarangio
- 1929: István Mózer, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto
- 1933: Joachim Meisner, germana kardinalo, partoprenanto de la Sinodo de la Episkopoj
- 1939: Bob James, usona pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto
- 1941: Mária Pongrácz P., hungara verkistino, redaktorino de hungarlingva "Nuntempo Literatura"
- 1943: Hanna Schygulla, germana-franca aktorino, premiita per Honora Ora Urso
- 1946: Erzsébet Bakos, hungara tekstilartistino, edzino de Ernő Lajos Ferencz
- 1949: Sissy Spacek, usona aktorino kaj kantistino ĉeĥdevena
- 1949: Naŭaz Ŝarif, ĉefministro de Pakistano, kvarfoja
- 1950: Karl Rove, usona politika strategiisto, konsilisto de George W. Bush
- 1952: Desireless, franca kantistino, konata pro la kanto Voyage Voyage
- 1957: Zoltán Tibori Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, historiisto
- 1960: István Borzási, rumania hungara baptista pastro, eklezia verkisto
- 1961: Íngrid Betancourt, kolombia politikistino, aktivulino por homaj rajtoj
- 1961: David Thompson, ĉefministro de Barbado (m. 2010)
- 1971: Dido, brita kantistino franc-irlanddevena
- 1976: Armin van Buuren, nederlanda diskĵokeo
- 1986: Alex Hepburn, skota kantistino kaj kantaŭtorino
MortojRedakti
- -317: Filipo la 3-a (Macedonio), reĝo de Antikva Makedonio, formala reganto de Egiptio, filo de Filipo la 2-a, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 359)
- 795: Hadriano la 1-a, papo aprobinta decidojn de la Dua koncilio de Niceo (kondamno de ikonoklasmo)
- 820: Leono la 5-a la Armena, bizanca imperiestro armendevena, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 775)
- 1156: Petro la Venerinda, franca monaĥo kaj benediktana abato de la abatejo de Cluny, sanktulo (n. 1092)
- 1289: Ibn al-Nafis, siria anatomo kaj kuracisto (n. 1209)
- 1406: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1379)
- 1513: Johann Amerbach, svisa presisto germandevena kaj humanisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1443)
- 1519: Rudolph von Langen, germana kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto (n. 1438)
- 1553: Pedro de Valdivia, hispana militisto kaj konkeristo (n. 1497)
- 1572: Péter Méliusz Juhász, hungara verkisto, reformita pastro (n. 1532 aŭ 1536)
- 1635: Samuel de Champlain, franca geografo, kartografo, esplorinto de Grandaj Lagoj (Nordameriko), koloniigisto de Kanado, fondinto de Kebekurbo (naskiĝis ĉirkaŭ 1567)
- 1683: Kara Mustafa, turka veziro de Otomana Imperio, murdita post malvenko en la batalo de Vieno, gajnita de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (naskiĝis ĉirkaŭ 1634)
- 1711: Johann Nicolaus Hanff, germana orgenfaristo kaj komponisto (n. 1663)
- 1784: Yosa Buson, japana poeto, grandmajstro de hajko kaj pentristo (n. 1716)
- 1800: Ned Young, angla maristo sur la Bounty (naskiĝis ĉirkaŭ 1762)
- 1820: Joseph Fouché, franca politikisto, respondeculo pri masakroj en Liono dum la Franca Revolucio de 1789
- 1842: Farkas Cserey, hungara ĉambelano, majoro, verkisto kaj botanikisto, filo de samnoma Farkas Cserey (n. 1773)
- 1845: Wilhelm Friedrich Ernst Bach, germana komponisto el la familio Bach (n. 1759)
- 1867: Antonie Adamberger, aŭstra aktorino kaj imperiestrina laŭtlegistino (n. 1790)
- 1895: Raul Pompeia, brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto (n. 1863)
- 1898: Georges Rodenbach, belga verkisto kaj poeto franclingva (n. 1855)
- 1916: Adam Chmielowski, pola pentristo, ribelanto kontraŭ Rusia Imperio, konata pro sindediĉa laboro favore al malriĉuloj kaj senhejmuloj, katolika sanktulo (n. 1845)
- 1922: Manfréd Weiss, hungara industriisto juddevena, fabrikisto de Csepel (n. 1857)
- 1924: Erzsébet Bencze, hungara aktorino ludanta en trupo de Jenő Janovics (n. 1898)
- 1925: Vladimir Korolenko, rusia verkisto, konata de esperantigita kristnaska rakonto La Sonĝo de Makaro (n. 1853)
- 1933: Francesc Macià i Llussà, kataluna oficiro, prezidanto de Generalitato de Katalunio (n. 1859)
- 1935: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (n. 1852)
- 1938: Karel Čapek, ĉeĥa verkisto, pioniro de sciencfikcio, populariganto de la vorto roboto, konata de Libro de Apokrifoj kaj aliaj verkoj tradukitaj al esperanto (n. 1890)
- 1942: Adolf Mayer, germana kemiisto, malkovrinto de tabakmozaikviruso, patro de la moderna virusscienco (n. 1843)
- 1942: Odo Bujwid, pola profesoro, laboranto de Katedro pri Higieno en Jagelona Universitato, bakteriologo, pioniro de vakcinado kontraŭ rabio, aŭtoro de ĉirkaŭ 250 sciencaj artikoloj en 5 lingvoj kune kun esperanto, prezidanto de UK 1912, UK 1931, Pola E-Delegitaro kaj de Internacia Scienca Asocio Esperanta, membro de Lingva Komitato, proprakoste eldoninta "Polan Esperantiston", siaepoke ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando, honora membro de UEA (n. 1857)
- 1945: Marceli Godlewski, pola pastro, socia aganto, antaŭmilite agnoskata kiel kontraŭjudisma, savinto de la Varsovia geto de Krzysztof Zamenhof kune kun lia patrino Wanda, justulo inter la popoloj (n. 1865)
- 1946: W. C. Fields, usona komediisto kaj aktoro (n. 1880)
- 1956: Robert Walser, svisa verkisto germanlingva (n. 1878)
- 1963: Tristan Tzara, franca poeto kaj eseisto rumandevena, iniciatinto de dadaismo (n. 1896)
- 1968: Gábor Kolosváry, hungara zoologo, entomologo kaj paleontologo (n. 1901)
- 1969: Donald R. Duncan, brita doktoro pri kemio, esperanta terminologo, fakdelegito de UEA, preleganto de Internacia Somera Universitato, kontribuanto al "Scienca Revuo" (n. 1907)
- 1973: İsmet İnönü, ĉefministro kaj la dua prezidento de Turkio (n. 1884)
- 1977: Charlie Chaplin, brita aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj humuristo cigandevena, ikono de kinindustrio (n. 1889)
- 1983: Joan Miró, hispana pentristo, skulptisto kaj keramikisto katalundevena, konata de la Fondaĵo Joan Miró (n. 1893)
- 1989: Nicolae Ceaușescu, prezidento de Rumanio (n. 1918) kaj lia edzino Elena (n. 1916), ekzekutitaj
- 1995: Emmanuel Levinas, franca filozofo litov-juddevena, komentisto de Talmudo (n. 1906)
- 1995: Dean Martin, usona kantisto, aktoro, komediisto, kaj kinproduktoro (n. 1917)
- 1999: Sándor Rákos, hungara poeto, tradukisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1921)
- 2000: Willard Quine, usona empiriisto, analiza filozofo kaj logikisto, adepto de sciteoria holismo (n. 1908)
- 2002: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo, universitata lekciisto (n. 1924)
- 2004: Sándor Kicsi, hungara historiisto pri Transsilvanujo kaj redaktoro (n. 1919)
- 2006: James Brown, usona soula kantisto, kromnomata "Baptopatro de soulo" (n. 1933)
- 2008: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (n. 1927)
- 2012: Walter Schwaiger, aŭstra politikisto, urbestro de Saalfelden (n. 1935)
- 2014: Gleb Jakunin, rusa ortodoksa kleriko juddevena, disidento, aktivulo por homrajtoj dokumentinta kunlaborismon de Ortodoksa Kristana Eklezio kun sovetaj regopovoj (n. 1934)
- 2016: Vera Rubin usona astronomino malkovrinta ke Andromeda galaksio grandparte konsistas el malluma materio, membrino de Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj Papa Akademio de la Sciencoj (n. 1928)
- 2016: George Michael, angla kantisto kaj komponisto grekdevena, aŭtoro de 25 ŝlagroj (n. 1963)
- 2016: Jelizaveta Glinka, rusia kuracistino pri urĝeca medicino kaj infana anestezologio, homrajta aktivulo, filantropino (n. 1962)
- 2018: Baldur Ragnarsson, islanda instruisto kaj verkisto, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA, LKK-prezidanto de UK 1977, redakciano de "Norda Prismo", membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pluraj esperantlingvaj poemaroj, kiel Esploroj kaj tradukaĵoj de la islanda lingvo kiel Sagao de Njal, kontribuanto al "Beletra Almanako" (n. 1930)
- 2019: Táňa Fischerová, ĉeĥa aktorino, verkistino, prezentistino, politikistino kaj civita aktivulo, kandidatino en la prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio (n. 1947)
- 2019: Ari Behn, norvega verkisto, kies libroj estis tradukitaj al ses lingvoj, edzo de princino (n. 1972)
- 2020: Soumaïla Cissé, malia softvara inĝeniero, politikisto kaj ministro (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro kaj ĉie en la okcidenta kristana mondo: Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro
Tagoj de semajnoRedakti
La 25-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.