Militistiko

scienco pri milito kaj armeo

Militistiko estas la scienco studanta la teknikojn, psiĥologion, praktikon kaj aliajn fenomenojn, kiuj konsistigas la militon aŭ armitan konflikton. Ĝi celas fari la studanton pli lerta kaj pli probable venkonta en iu ajn armita konflikto kontraŭ iu ajn malamiko. Tiucele ne esence gravas, ĉu la malamiko estas kontraŭanta armeo, gerilistoj aŭ aliaj neregulaj batalantoj, nek ĉu la malamiko konas aŭ praktikas militistikon siaflanke. Ses plej gravaj branĉoj de militistiko estas:

  1. Milita organizado
  2. Milita edukado kaj trejnado
  3. Milita historio
  4. Milita geografio
  5. Militaj teknologio kaj ekipaĵoj
  6. Militaj strategio kaj doktrino

Vidu ankaŭ redakti