Memorial

"Memorial" kaj "Memorial Society" (ruse: Мемориал, Обществo Мемориал) estas internacia ne-registara organizaĵo kies ĉefa komenca tasko estis esplori politikan subpremon en Sovetunio. Ĝi nuntempe faras edukan laboron kaj aktivas en la kampo de esploroj pri homaj rajtoj.

{{{eonomo}}}
Fondodato 28-a de januaro 1989
Sidejo Moskvo, Karetniy Riad Street
Retejo https://memohrc.org/ www.memo.ru/, https://memohrc.org/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Emblemo de organizaĵo

La plena oficiala nomo de la organizaĵo estas Internacia Volontula Publika Organizaĵo "Memorial: Historia, Kleriga, Homarajta kaj Bonfara Socio".

CelaroRedakti

La celoj, listitaj en ĝia statuto, estas jenaj:

 
Aljuĝo de la premio Saĥarov al la NRO Memoral.

La asocio estis oficiale fondita dum konferenco en 19-a de aprilo 1992, kies iniciatintoj interalie estis la Nobelpremiita verkisto Andrej Saĥarov kaj Jevgenij Jevtuŝenko, kvankam ĝi vere komencis funkcii jam en la 80-aj jaroj dum la komenco de Perestrojko kaj Glasnost.

HonorojRedakti

2004: Premio Nansen de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj (UNHCR).

En 2004 Memorial estis ankaŭ unu el kvar ricevintoj de la Premio de ĝusta vivo, kiun kelkaj nomas alternativa Nobelpremio, por laboro pri raportado de malobservo de homaj rajtoj fare de Rusio kaj aliaj eksaj sovetiaj ŝtatoj.[1]. Laŭ vortoj de ĵurio de la premio "...por montri, en tre malfacilaj kondiĉoj, ke la historio estu firmigata kaj komprenata kaj homaj rajtoj estimataj ĉie, se konstantaj solvoj por heredaĵo de la pasinto devas esti atingitaj".

2008: Premio Hermann-Kesten de la germana PEN-Klubo.

En 2009, al la organizaĵo estis premiita per la Saĥarov-Premio por libereco de pensado fare de la Eŭropa Parlamento.

Ankaŭ en 2009, la premio Victor-Gollancz de la Societo de minacataj popoloj.

Memorial estis nomumita tri fojojn por la Nobel-premio pri paco.

AktivecojRedakti

Memorial esploras la historion de politikaj reprezalioj kaj publikigas la malkovrojn per libroj, artikoloj, ekspozicioj, muzeoj kaj retpaĝaroj. La NRO "Memorial" faras edukajn programojn, monitoradon kaj dokumentadon de kazoj de malobservoj de homaj rajtoj, organizas juran kaj financan helpon por viktimoj de gulagoj, donas konsilojn al rifuĝintoj kaj politikaj kaptitoj[2].

Pro instigo de la asocio en 30-a de oktobro 1990 la Memorialo por Viktimoj de Gulag (simpla ŝtono de Solovecaj insuloj, kie estis la unua kaj plej fama politika koncentrejo en Sovetunio) estis starigita en Lubjanka Placo apud la ĉefsidejo de la KGB en Moskvo, tre proksime al la Fera Feliks (monumento de la fondinto de KGB Feliks Dzerĵinskij, kiu poste estas forigita en aŭgusto 1991).

En 1991 la Supera Soveto de RSFSR oficiale agnoskis la tagon de 30-a de oktobro kiel Tago de rememoro pri viktimoj de politika reprezalio. Krome, Memorial klopodis pasigi la Leĝon por rehabilito de viktimoj de politika reprezalio. Ĝi pasis en 1991.

En 1994 la asocio subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun pola KARTA-Centro.

Memorial ankaŭ helpas al individuoj trovi informojn pri politike persekutitaj familianoj kaj parencoj. En 2005 Memorial havis datumazon de ĉirkaŭ 1 300 000 nomoj de tiaj personoj[3].

Memorial havas sidejon en Ĉeĉenio kiu observas aktivecon de rusiaj okupantaj trupoj. Ĝi estas ofte atakita fare de la ŝtatistoj.

Nobel-premiitoj Miĥail Gorbaĉov kaj Dmitrij Muratov alvokis la Oficejon de la Ĝenerala Prokuroro de la Rusa Federacio repreni la aserton ke oni intencas likvidi Memorial[4]. Dunja Mijatovic. Komisaro pri Homaj Rajtoj de la Konsilio de Eŭropo, publikigis deklaron, en kiu ŝi postulis, ke la rusaj aŭtoritatoj ĉesu persekuti la organizaĵon[5][6].

La 28-an de decembro 2021, la organizo estis fermita per decido de la Supera Kortumo de la Rusa Federacio, asertante ke la organizo laboris por distordi historion kaj "krei malveran bildon de Sovetunio kiel ŝtato de teruro." [7]

Lasta adresoRedakti

La projekto "Lasta Adreso de la Civitana Agado" uzas la Memorial-arkivojn por krei memortabulojn por viktimoj de Stalinismo. De pli ol 30 jaroj, "Memorial" enketas pri la sovetaj elpurigoj kaj listigas la nuntempajn represiojn, interalie tiujn de la reĝimo de Vladimir Putin[8]. La projekto baziĝas sur la ideo de stumbligaj ŝtonetoj[9] en la post-nazia Germanio.

StrukturojRedakti

La asocio estas organizita sur malcentra bazo. Aldone al Memorial Internacia, ekzistas laŭleĝe sendependaj regionaj memororganizaĵoj en multaj urbegoj de Rusio.  Ekzistas ankaŭ sendependa jura centro "Memorial" (Правозащитный центр) kaj esplor- kaj informcentro "Memorial". Ekzistas ankaŭ grupoj en Ukrainio, Kazaĥio, Latvio, Pollando, Germanio, Italio, Francio kaj ekde 2016 en Ĉeĥio[10].

BibliografioRedakti

Nanci Adler, Victims of Soviet terror: the story of the Memorial movement, Praeger 1993, ISBN 0275945022.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 2004 Right Livelihood Award: Memorial (Russia). Arkivita el la originalo je 2014-08-01. Alirita 2008-08-27.
  2. (ru, en, fr + 15 aliaj lingvoj) Internacia Societo pri Historio, Edukado kaj Homaj Rajtoj - "Memorial", Frontline Defenders, Dato de kuracado: la 30-an de novembro 2021.
  3. FAQ about Memorial. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2008-08-27.
  4. (ru) Nobel-premiitoj Gorbaĉov kaj Muratov alvokis la prokuroron retiri la pretendon likvidi Memorial, kasparov.ru, la 19-an de novembro 2021.
  5. (ru) Germanio, La Konsilio de Eŭropo alvokis Moskvon ĉesigi la likvidon de Memorial, Deutsche Welle, la 17-an de novembro 2021, alirita la 13-an de decembro 2021.
  6. (de) Irina Ščerbakova, Memorial unter Druck. Techniken des repressiven Staates in Russland, en: Osteuropa, 3-4/2020,paĝoj 215–228.
  7. https://www.rbc.ru/politics/28/12/2021/619f93a29a79479fd98185b7
  8. (eo) Rusio : la Supera kortumo malfondas la NeRegistaran Organizaĵon "Memorial", piliero de la defendo de liberecoj, blogo Neniam milito inter ni, la 28-an de decembro 2021
  9. (fr) Dernière adresse connue... au temps de la terreur stalinienne, Le Monde, la 16-an de Februaro 2015
  10. (de) Russische NGO Memorial zieht nicht nach Prag um, Radio Prago, la 11-an de Oktobro 2016

Eksteraj ligilojRedakti