Vero

informoj kiuj kongruas kun fakto aŭ realo

Vero[1] estas konformeco de informo al faktojrealo[2] aŭ fideleco al originalo aŭ al normo aŭ idealo.[2] Vera informo liveras fakto(j)n.

La Vérité, de Jules Joseph Lefebvre
Tempo savanta Veron el Falseco kaj Envio, François Lemoyne, 1737
Vero, tenanta spegulon kaj serpenton (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko, Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono

Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas falso.

La ofte komprenita kontraŭo de vero estas malvero aŭ falso, kiu, ekvivalente, povas ankaŭ preni logikan, faktan, aŭ etikan signifon. La koncepto de vero estas diskutita kaj disputita en pluraj kuntekstoj, inkluzive de filozofio kaj religio. Multaj homaj aktivecoj dependas de tiu ĉi koncepto, kie ĝia naturo kiel koncepto estas supozita prefere ol esti temo de diskuto; tiuj inkluzivas plejmulton (sed ne ĉiujn) el la sciencoj, juron kaj ordinarajn ĉiutagajn aferojn.

Diversaj teorioj kaj vidoj pri vero daŭre estas diskutataj inter sciencistoj, filozofoj, kaj teologoj.[3] Lingvo kaj vortoj estas rimedoj per kiuj homoj peras informojn unu al la alia kaj la metodo uzita por determini kio estas "vero" estas nomita kriterio de vero. Ekzistas malsamaj asertoj en tiaj demandoj pri kio konsistigas veron: kiuj aĵoj estas verportantoj kapablaj je esti veraj aŭ falsaj; kiel difini kaj identigi veron; la roloj kiujn kred-bazita kaj empirie bazigita scio ludas; kaj ĉu vero estas subjektiva aŭ objektiva, relativa aŭ absoluta valoro.

"Matematiko", kiu venas de la greka μάθημα (máthēma, tio kiu estas lernita), temas esence pri kiel oni povas fari verajn deklarojn en abstraktaj sistemoj, konstrui korpojn de scio (vera kredo) en ili kaj tiel vero estas centra konzerno, ekzamenas koncepton, en ĝi.

Historio redakti

 
Anĝelo portanta la banderolon de "Vero", Roslin, Midlothian

Antikveco redakti

Oni konsideras tri fundamentajn tendencojn pri vero:[4]

  • La vero kiel sekureco (certeco) kaj konfido, en la hebrea mondo.
  • La vero kiel "malkaŝo de la esto" aŭ alétheia en la helema mondo.
  • La vero kiel "vereco", de la latina verus kiu signifas konfidon en la korespondado inter tio kion oni kredas kaj diras unuflanke, kaj tio kio vere estas aliflanke.

Por judoj la vero (emunah) estas, antaŭ ĉio, la sekureco aŭ la konfido; vera estas tio kio estas fidela al si mem, kaj pro tio estas fidinda ĉar havigas sekurecon. Dio estas tial la Vero, ĉar estas la nura vera esto, ĉar ĝi estas fidela. La vero ne estas stata ĉar ne estas en la estanto sed en la estonto kie Dio montras sian promeson. Tial la sento de la vero, tio estas אמן (amen, tiel ĝi estu). La vero estas produkto de la volo esti fidela al la promeso.[4]

Platono kaj Aristotelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Platono kaj Aristotelo.
 
Platono kaj Aristotelo, fare de Raffaello Sanzio (detalo de La skolo de Ateno, 1509), kiel reprezentantoj de du grandaj filozofioj orientitaj al la serĉado de la vero.

Por la antikjvaj grekoj, tamen, la vero estas identa al la realo, kaj tiu ĉi estis konsiderata kiel identeco kiu konsistas en tio kio restas sub la ŝajnoj kiuj povas ŝanĝiĝi. Tia estas la arĤE (ἀρχή), tio estas principo komprenita diversmaniere: nome la materio,[5] la nombroj,[6] la atomoj,[7] ideoj[8] ktp., kio restas sub tio perceptebla de la konkreta sperto, pro kio oni konas ĝin nur per la pensaro kiel funkcio aŭ kapablo de la animo: nome la kompreno.[4] La vero estas konceptita kiel alétheia aŭ malkovro de la esto kiu troviĝas kaŝita per la vualo de la aspekto.[9] Sed la antikvaj grekoj havis ankoraŭ konsiderojn pri la vero kiel propreco de la asertoj.

La ideoj de Sokrato, Platono kaj Aristotelo pri la vero estas viditaj de kelkaj fakuloj kiel kongruaj kun la teorio de la korespondismo. Aristotelo deklaris:[10]

 
 Diri pri tio kio estas, ke ĝi ne estas, aŭ pri tio kio ne estas, ke ĝi estas, estas io falsa; diri pri tio kio estas, ke ĝi estas, kaj pri tio kio ne estas, ke ĝi ne estas, tio estas tio vera 
— Aristotelo. Met., T, 7, 1011 b 26-8

Oni povas trovi similajn deklarojn en la dialogoj de Platono (Kratilo 385b2, Sofisto 263b).[10] La Enciklopedio de Filozofio de Stanford asertas pri Aristotelo:

 
 [...] Aristotelo sonas multe pli kiel teoriulo de la korespondado aŭtenta en la Kategorioj (12b11, 14b14), en kiu li parolas pri "subkuŝaj aferoj" kiuj faras, ke la deklaroj estu veraj kaj tio rezultas en la fakto, ke tiuj "aferoj" (pragmata) estas situacioj logike strukturitaj aŭ faktoj (tio estas, ĝia aserto, ĝia neaserto). Pli influa estas lia aserto en Pri la interpretado ("Peri hermeneias", 16a3) ke la pensoj estas "similaĵoj" (homoiosis) de la aferoj. Kvankam li nenie difinas la veron laŭ similaĵo de pensaro kun afero aŭ fakto, klaras, ke tia difino bone kongruus en lia ĝenerala filozofio de la menso. [...] 

Tiukadre la antikvaj grekoj konsideris la veron ankaŭ kiel konvencion en la kongruo aŭ apartigo de signoj (vortoj, lingvaĵo) kiuj havas sian fundamenton en la sperto kaj en la socia konvencio de la paroleco cele al tio praktika: la komunikado kaj la persvado, ĉefe ĉe la politika kaj edukcela diskurseco kaj en la arto de la retoriko. La antikvaj grekoj estis la unuaj en la okcidenta kulturo, se temas pri konsidero de la vero kiel subjektiva enhavo kaj tial skeptika.

Helenismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sofistoj, Skeptikismo, Epikurismo kaj Stoikismo.

Kelkaj grekaj filozofoj asertis, ke la vero ĉu ne estis atingebla fare de mortuloj (nediaj) ĉu havis nur tre limigitan atingeblon, kio formis tre fruan filozofian skeptikismon. Inter ili estis Ksenofaneso, Demokrito kaj Pirono, la fondinto de la pironismo, kiu argumentis, ke ne ekzistis kriterio por vera vero.

La epikuristoj kredis, ke ĉiuj sentaj perceptoj (aisthêsis) estas veraj,[11][12] kaj ke aperas eraroj en la forma de juĝoj (hypolepsis) aŭ opinioj (to prosdoxazomenon) pri tiuj perceptoj.[13][14][15]

La stoikistoj konceptis la veron kiel atingebla el impresoj (fantasiai) tra kogna kapteblo (katalepsio).

Mezepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristanismo.

Judismo kaj kristanismo redakti

 
Kio estas la vero? de Nikolai Ge, kiu bildigas Johano 18:38, en kiu Pilato demandas al Jesuo "Kio estas la vero?"
 
«Kio estas la vero?»; katalunlingva skribaĵo ĉe enirejo al la Templo Sankta Familio, Barcelono.

La judisma kaj kristana tradicioj enkondukas novan dimension: nome la revelaciita vero, subtenita per la fido.[16] La kristanismo havas soteriologian rigardon al la vero. Laŭ la Biblio en Johano 14:6, oni citas, ke Jesuo diras: "Mi estas la vojo, kaj la veron, kaj la vivon; neniu venas al la Patro, se ne tra mi".[17]

En la Mezepoko la kristanismo, oficiala religio ekde la fina epoko de la Romia Imperio, aliras al la problemo de la rilatoj inter la sciaro per la fido kontraŭ la sciaro per la racio.[18][19][20][21]

Islama filozofio redakti

En la frua Islama filozofio, Aviceno (Ibn Sina) difinis la veron en sia verko Kitab Al-Ŝifa, Libro I, Ĉapitro 8, jene:

 
 Tio kio korespondas en la menso al tio kio estas for de tiu.[22] 

Aviceno prilaboris sian difinon pri vero poste en la Libro VIII, Ĉapitro 6 jene:

 
 La vero de difinita afreo estas propreco de la esto de ĉiu afero kiu en ĝi establiĝis.[23] 

Tamen, tiu difino estas simple interpretaĵo de la mezepoka latina traduko de la verko de Simone van Riet.[24] Moderna traduko de la origina arablingva teksto diras jene:

 
 La veron oni diras ankaŭ pri la vera kredo en la ekzistado [de io].[25] 

Averoeso intencis superi la kontraŭdiron inter sia kompreno de la pensro de Aristotelo kaj sia propra religia fido (nome la islamo hegemonia en la tiama islama Hispanio) kaj difinis la koncepton de "duobla vero". La ricevo de la averoesismo en la tiama kristana Eŭropo (latina averoesismo) estis tre grava fundamento por la nasko de la skolastiko.

Skolastiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skolastiko.
 
Santo Tomás de Aquino (1650), de Murillo. Olepentraĵo sur tolaĵo. 96x68 cm.

Reviziante Avicenon, kaj ankaŭ la pensarojn de Sankta Aŭgusteno kaj de Aristotelo, Sankta Tomaso de Akvino deklaris en siaj Quaestiones disputatae de Veritate (Disputaj demandoj pri vero) jenon:

 
 Natura afero, metita inter du intelektoj, estas nomita vera se ĝi kongruas kun iu ajn el ili. Oni diras, ke ĝi estas vera rilate al sia konformeco kun la dia intelekto se ĝi plenumas la celon al kiu ĝi estis ordonita fare de la dia intelekto... Kun rilato al ĝia konformeco kun la homa intelekto, oni diras, ke afero estas vera, se ĝi estas tia ke ĝi okazigas veran estimon sur si mem.[26] 

Tiel, por Tomaso de Akvino, la vero de la homa intelekto baziĝas sur la vero de la aferoj (ontologia vero). Tial la ento estas intelektebla ento. Li verkis reformuladon de la opinio de Aristotelo en sia Summa Theologica kiel kongruigo de la kompreno kun la afero, Adaequatio rei et intellectus,[27][28] kio estis nomita netaŭge logika vero kio nun estus nomita semantika veroepistemologia vero.[29][30]

Sankta Tomaso de Akvino diris ankaŭ, ke la realaj aferoj partoprenas en la fakto esti de la kreinta Dio kiu estas la Postvivanta Esto, la Inteligenteco kaj la Vero. Tial, tiuj estaĵoj posedas la lumon de la intelekteblo kaj estas kogneblaj. Tiuj aferoj (estaĵoj; realo) estas la fundamento de la vero kiu troviĝas en la homa menso, kiam ĝi akiras la scion de la aferoj, unue tra la sensoj, poste tra la kompreno kaj la juĝo kiun faras la racio. Pora Tomaso de Akvino, la homa inteligenteco ("intus", interno kaj "legere", legi) havas la kapablon alveni al la esenco kaj ekzistado de la aferoj ĉar ĝi havas nematerian karakteron, nome elemento spirita, kvankam kelkaj elementoj moralaj, edukaj kaj aliaj povas interferi kun sia kapablo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Realismo.

Por la skolastikuloj, verum (vera), same kiel unum (unu-identeco) kaj bonum (bono - bona), estas transcendaj ecoj de la ento, tiel ke ili estas perfekte konverteblaj kiel ekvivalentoj kun la ento (esto), en tio ke la vera scio supozigas la ontologian vron kiel metafizika vero en la kongruigo de la ento kun la kompreno.[31]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Analogio.

La silogisma logiko, eĉ estante formala, ne estas formalisma,[32] ĉar la significa enhavo de ties terminoj korespondas kun la esenca intuicio de la realo kiel άλήθεια; kaj ties rilatoj korespondas al dialektika ordo de esencoj tiel kiel konceptis Platono; aŭ movado kaŭzita kaj ordigita de formoj, nome la Mondo, movita de unuaranga motoro, kiel konceptis lia disĉiplo Aristotelo; kaj, finfine, en kristanismo kaj islamo, ĝi estas senvualigo de Dio Kreinto, Ordiginto kaj Provizanto, nome la Vera Ento, lasta fundamento de tiu ordo kaj vero kiel Unuaranga Kaŭzo kaj "ipsum esse subsistens" (li mem estanta kaj ekzistanta).[33]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nominalismo.

Tamen en la eno de la skolastiko el la 11-a jarcento estis ĉiam ĉeestanta la problemaro pri la universalaj konceptoj kaj ilia rilato kun tio reala. La nominalistoj tendencas konsideri la veron kiel veritas sermonis (vero de la parolado)[34] ĉar la universalaj konceptoj estas konsiderataj flatus vocis (voĉoblovo).[4]

Moderna Epoko redakti

 
Jean-Léon Gérôme. La Vero elputiĝanta (1896).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Raciismo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Empirismo.

Descartes redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Descartes.

La idearo de Descartes profunde ŝanĝiĝis la aferon de la intuicio kiel evidenteco de vero. Kvankam la raciistoj retenas pri la logiko la skolastikajn fundamentojn,[35] ĝia disvolviĝo rezultas en koncepto de la vero de tipo idealisma[4] argumentante, kiel logika fundamenta tezo, ke la "ekzistado estas predikato de la esenco"; tiel konsideras ĝin la Logiko de Port Royal kongrue kun Aviceno, kaj la ontologia argumento de Sankta Anselmo kiun reprenas Descartes. La fundamenta fakto de ĉiu moderna filozofa pensaro (17a al 19a jarcentoj) devenas de la konscio ĉar la unuaranga kaj fundamenta evidento konstituiĝas en la fama: Mi pensas, do mi ekzistas de Descartes.

La kriterio de la vero estas la evidenteco kaj ĝia enhavo estas la saĝeco kiel scienco[36] kiu manifestiĝas en la logikaj rilatoj kiuj, kiel leĝoj de la pensaro, kondukas aŭ lumigas la pensaron kiam oni submetas la afreon al metodo, kiel analizo, en kiu aperas ordigitaj kaj sinsekve la evidentecoj kun certeco.[37]

Baruch Spinoza asertos eĉ plie: La ordo kaj konekto de la ideoj estas la sama kiel la ordo kaj konekto de la aferoj.[38]

 
 Se la pensaro estas pensaro de la realo, la vero de la pensaro estos la sama kiel la vero de la realo, sed ankaŭ la vero de la realo estos la sama kiel la vero de la pensaro - nome la ordo kaj konekto de la ideoj estos, kiel diris Spinoza, la samaj kiel la ordo kaj konekto de la aferoj -. Tamen, kiam oni ne retenas per kompleta radikalismo tiun koncepton samtempe «logikan» kaj «ontologian» la problemo por la raciistaj aŭtoroj estas kiel kongruigi la «raciajn verojn» kun la «empiriaj veroj». 
— Ferrater Mora, op. cit.

Leibniz redakti

 
Monumento pri Gottfried Wilhelm Leibniz en Leipzig.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leibniz.

Novan rigardon ene de la raciismo estis enkondukita de Leibniz. Lia koncepto de monado malfermis la vojon al novaj aspektoj en la nocio de la vero.

Kongrue kun la nocio de substanco komprenita kiel subjekto de ĝiaj predikatoj kun kiuj ĝi retenas sian identecon senŝanĝa, la monado difiniĝas esence per sia "vis activa” (aktiva forto) aŭ dinamismo kaj aktiveco kiu ne povas esti modifita per ekstera kaŭzeco, ĉar el la ekstera ricevas nur “la limojn kaj la determinadon de ĝia elano aŭ agadforto jam antaŭekzistanta”[39]

La metafizika vero, kiel "racia vero", kaj universala kaj necesa, apartenas nur al Dios Kreinto kaj al la pensaro logik-formala, per analizo, kiel eblaj mondoj; la materiaj mondaj veroj de la mondo de la sperto estas kontingencaj veroj, produkto de la limigo de la kreitaj monadoj.[40]

Kio rezultas en novaj konceptoj de vero:

  • Faktaj veroj
  • Raciaj veroj

La raciismo pravigas la nedubeblan sukceson de la nova Fiziko, kiel naskiĝo de nova maniero kompreni la sciencon, laŭ metodo de analizo:

  • Pri la kvanto kaj la mezuro, kontraŭ la tradicia kvalitativa scienco.
  • Pri la rilatoj de matematikaj funkcioj[41] inter mezuroj kaj kvantoj establitaj laŭ hipotezo, kaj konstato, nome la eksperimento.[42]
  • Scienco de "leĝoj" (reguloj, formuloj) kiuj priskribas kaj antaŭdiras la faktojn de la mondo kaj de la kosmo kaj kiuj kulminas per efika teorio en la priskribo laŭ leĝoj de la mondo: Philosophia naturalis Principia mathematica (1687), de Newton.

Tiel, por la raciistoj, la logikaj veroj estas ankaŭ ontologiaj; la garantio estas la ekzistado de Dio, kiel denaska ideo kaj principo de la propra pensaro, ĉar Li ne povas esti malica kaj trompanto.[43] Pro tio, en la fono, en la realo ĉiuj veroj estas veroj de racio por Dio; la veroj faktaj estas tiaj pro la limigoj de la homa kono.[44]

La venko de la meĥanikismo,[45] starigas krude la problemon kiu postulas iun tipon de sintezo inter la radikalaj diferencoj inter raciistoj kaj empiriistoj.

Hume redakti

 
La statuo de David Hume. Edinburgo, Skotlando.

Sed la empiristoj, ĉefe ekde David Hume konsideras la scienco kiel "faktaj veroj", kaj ne konsideras sufiĉe pruvita la intencon de universaleco kaj neceso de la scienco, ĉar:

  • Oni ne povas certigi la ekzistadon de la mondo kaj de la aĵoj per pruvaro trans la pensaro kaj la konscio, ĉar la fonto de la materia enhavo de la sciaro estas nur la sperto.
  • Kvankam oni ne povas nei la ekzistadon de la objektiva mondo, ankaŭ ne oni povas jesi ĝin sen ajna ombro de dubo, kun la evidenta certeco kiun postulas la raciistoj.
  • Ne estas akcepteblaj, pro manko de pruvoj, la denaskaj ideoj.
  • La ekzistadon de Dio oni ne povas jesi nur per la racio, sed per la fido.

Vico redakti

Giambattista Vico cerbumas novajn temajn demandojn pri la filozofia vero (oni vidu en artikolo Giambattista Vico la principon de "verum-factum"). Li pridemandas la nocion de vero kiel starigita de Descartes kiel rezulto de la analizo de aro de ideoj kiuj estas "evidentaj". Descartes ŝajne forgesas la kreivon kiun Vico konsideras tipe homa kapablo.

 
 «Verum et factum reciprocantur seu convertuntur» / vero kaj fakto konvertiĝas reciproke en tio sama. 

Tiu estas la fundamento de la doksa (opinio) kiun Vico havas pri la temo de la vero: la ligo vero-produktadokreivo; tio estas: la nura vero verigebla estas tio pro siaj rezultoj. Laŭ Vico, la nura rekonebla vero estas la rezulto de la kreivo aŭ de la homa produktado (Verum ipsum factum). .[46]

La principo de la filozofio de Vico establas la ligon inter la vero kaj la produktado; laŭ kiu la nura konebla vero kuŝas ĉe la rezultoj de la kreiva agado, nome de la produktado. Tial tiukadre nur Dio konas la totalecon de la mondo, ĉar estas Dio kiu kreas ĝin kontinue; la homo nur posedas la plej malaltnivelan postenon de demiurgo de la historio kaj produktanto de sia propra estonteco, estante la historio kaj la vivo la nuraj eblaj objektoj de ĝia scio ĉar ili estas ĝiaj produktaĵoj. Tial, la alia kampo en kiu ĝi povas atingi la veron, estas tiu de la matematiko, kies ankaŭ produktanto iel ĝi estas.

Kant redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kant.

Kant konsideras novajn aspektojn kaj konceptojn pri la vero, nome la jenaj:

  • La vero de la scio esprimita en propozicioj (juĝoj), kiel pensis Kant:
VERO KONDIĈO DEVENO JUĜO EKZEMPLO
Fakta vero Kontingenca kaj partikulara A posteriori; dependas de la sperto Sinteza: ampleksigas la scion. La predikato ne estas enhavata en la nocio de la subjekto Mi havas libron inter la manoj
Racia vero Necesa kaj universala A priori; ne dependas de la sperto Analiza: la predikato estas en la nocio de la subjekto Ĉiuj mamuloj estas animaloj
Scienca vero Universala kaj necesa A priori; ne dependas de la sperto, sed aplikiĝas nur al la sperto Sinteza a priori: ampleksigas la scion. Aplikebla nur al fenomenoj La korpoj altiras sin laŭ rekta proporcio de iliaj amasoj kaj laŭ malrekta proporcio al la kvadrato de iliaj distancoj

Kio rezultas en novaj nocioj pri novaj konceptoj de veroj, nome la jenaj:

 
Poŝtmarko de Okcidenta Germanio, 1974, rememora de la 250a jariĝo de la naskiĝo de Kant.
  • analiza vero: racia vero. Ĝia fundamento kuŝas en la propra strukturo de la homa scio, ĉar ĝi dependas de siaj propraj strukturoj a priori, tio estas sendependaj de la sperto.[47] Tiuj veroj estas formalaj, universalaj kaj necesaj, sed ne ampleksigas la scion; kaj se aplikitaj al enhavoj for de la sperto ili kondukas al paralogismoj kaj antinomioj.[48]
  • sinteza vero: fakta vero. Ĝia origino estas enhavo de sensa sperto, kiel materio kiu estas formaligita per la formoj kaj kategorioj de la komprenemo. Tial ĝia vero estas sintezo de tio materiala kaj de tio formala.
  • "a priori" vero: Pro tio antaŭe dirita, la analizaj veroj ne dependas de la sperto, pro tio ili estas a priori.
  • "a posteriori" vero: Pro tio antaŭe dirita, la sintezaj veroj dependas de la sperto, pro tio ili estas a posteriori.
  • "a priori" sinteza vero, nome sintezo siavice de tiuj antaŭaj, konstituas, laŭ Kant, la veroj propraj de la scienco.[49]
  • transcenda vero: ĉar la strukturoj a priori de la scio estas transcendencaj, ili estas veroj kiuj transcendas super la subjektiva sperto de la individuo, ĉar ili estas komunaj posedoj de la homoj. Sed samtempe ili ne povas transcendi siper tiu kondiĉo, ili ne povas esti transcendencaj.

La limo de la scienca scío pere de la racio estas la mondo fenomena komprenita kiel tia, la kampo de la ebla sperto. Tio reala, kiel tia estas pensebla, noumeno, sed oni ne povas koni ĝin kiel tia, ssd nur kiel realo konata (aŭ kognebla), tio estas kondiĉigita al la kondiĉoj de la sperto fenomena.

Modernaj teorioj redakti

La demando de kio estas bonorda bazo por decidado pri kiel vortoj, simboloj, ideoj kaj kredoj povas konvene esti konsideritaj veraj, ĉu de ununura persono aŭ de tuta socio, estas traktita per la kvin la plej multe ĝeneralaj substantivaj teorioj listigitaj malsupre. Ĉiu teorio prezentas perspektivojn kiuj estas vaste kunhavitaj fare de publikigintaj akademiuloj.[50][51][52]

Tamen, la substantivaj teorioj ne estas universale akceptitaj. Pli multaj ĵus evoluigis "deflaciajn" aŭ "minimumismajn" teoriojn de vero aperintaj kiel konkurantoj al la pli malnovaj substantivaj teorioj. Minimumisma rezonado centras ĉirkaŭ la nocio ke la apliko de esprimo kiel fidela al deklaro ne asertas ion ajn signifan koncerne ĝin, ekzemple, io ajn koncerne sian naturon. Minimumisma rezonado realigas veron kiel etikedo uzita en ĝenerala diskurso por esprimi interkonsenton, por stres-kompensajn postulojn, aŭ por formi ĝeneralajn supozojn.[50][53][54]

Fundamentaj teorioj redakti

Koresponda teorio redakti

 
Juvelo el karneolo reprezentanta Sokraton, Romo, 1-a jarcento a.K.-1-a jarcento p.K. Jam Sokrato metis la fundamentojn de la teorioj pri vero.

Korespondadaj teorioj substrekas ke veraj kredoj kaj veraj deklaroj egalrilatas al la fakta stato de aferoj.[55] Tiu speco de teorio substrekas rilaton inter pensojdeklaroj je unu flanko, kaj aĵojobjektoj sur la alia. Ĝi estas tradicia modelo spuranta siajn originojn al malnovgrekaj filozofoj kiel ekzemple Sokrato, Platono, kaj Aristotelo.[56] Tiu klaso de teorioj diras ke la vero, aŭ la malvero, de reprezentantaro estas determinitaj en principo tute per kiel ĝi rilatigas al "aĵoj", ĉu ĝi precize priskribas tiujn "aĵojn." Ekzemplo de korespondada teorio estas la deklaro de la 13a-jarcenta filozofo/teologo Tomaso de Akvino: Veritas est adaequatio rei et intellectus ("Vero estas la ekvacio [aŭ adekvacio] de aĵoj kaj intelekto"), deklaro kiun Akvino atribuis al la 9a-jarcenta novplatonisto Isaac Israeli.[57][58][59] Akvino ankaŭ reproponis la teorion tiel: "juĝo laŭdire estas vera kiam ĝi harmonias kun la ekstera realeco".[60]

Korespondada teorio centras peze ĉirkaŭ la supozo ke vero estas demando pri preciza kopiado de kio estas konata kiel "objektiva realeco" kaj tiam reprezentado de ĝi en pensoj, vortoj kaj aliaj simboloj..[61] Multaj modernaj teoriuloj deklaris ke tiu idealo ne povas esti realigita sen analizado de kromaj faktoroj.[50][62] Ekzemple, lingvo ludas rolon en tio ke ĉiuj lingvoj havas vortojn por reprezenti konceptojn kiuj estas praktike nedifinitaj en aliaj lingvoj. La germana vorto Zeitgeist estas unu tia ekzemplo: unu kiu parolas aŭ komprenas la lingvon povas "scii" kion ĝi signifas, sed ĉiu traduko de la vorto ŝajne ne precize kaptas ĝian plenan signifon (tio estas problemo kun multaj abstraktaj vortoj, aparte tiuj derivitaj en aglutinaj lingvoj). Tiel, kelkaj vortoj aldonas kroman parametron al la konstruado de preciza verpredikato. Inter la filozofoj kiuj baraktis kun tiu problemo estas Alfred Tarski, kies semantika teorio estas resumita plu malsupre en tiu artikolo.[63]

Proponantoj de pluraj da la teorioj malsupre iris plu por aserti ke ekzistas ankoraŭ aliaj temoj necesaj por la analizo, kiel ekzemple interhomaj potencrivalecoj, komunumaj interagoj, personaj biasoj kaj aliaj faktoroj implikitaj en decidado pri kio estas vidita kiel vero.

Koher-teorio redakti

 
Skulptaĵo de Walter Seymour Allward nome Veritas (vero) ekster la Supera Tribunalo de Kanado, Otavo, Kanado

Por koherec-teorioj ĝenerale, vero postulas bonordan konvulsion de elementoj ene de tuta sistemo. Tre ofte, tamen, kohereco estas prenita por implici ion pli ol simpla logika konsistenco; ofte ekzistas postulo ke la proponoj en kohera sistemo pruntedonas reciprokan inferencan subtenon al unu la alian. Tiel, ekzemple, la tuteco kaj larĝo de la subesta aro de konceptoj estas kritika faktoro en juĝado de la valideco kaj utileco de kohera sistemo. Penetra dogmo de koherecteorioj estas la ideo ke vero estas ĉefe posedaĵo de tutaj sistemoj de proponoj, kaj povas esti atributita al individuaj proponoj nur laŭ ilia kohereco kun la tutaĵo. Inter la sortimento de perspektivoj ofte rigarditaj kiel koherecteorio, teoriuloj malsamas en la demando de ĉu kohereco implicas multajn eblajn verajn sistemojn de penso aŭ nur ununuran absolutan sistemon.

Kelkaj variaĵoj de koherecteorio estas postulitaj priskribi la esencajn kaj internajn trajtojn de formalaj sistemoj en logiko kaj matematiko.[64] Tamen, formalaj raciistoj estas kontentaj pripensi aksiome sendependaj kaj foje reciproke malkongruaj sistemoj flank-al-flanke, ekzemple, la diversajn alternativajn (t.e. ne-eŭklidajn) geometriojn. Sur la tutaĵo, koherecteorioj estis malaprobitaj por malhavado de pravigo en sia petskribo al aliaj areoj de vero, precipe kun respekto al asertoj pri la natura mondo, empiriaj datenoj ĝenerale, asertoj pri praktikaj demandoj pri psikologio kaj socio, aparte kiam uzite sen subteno de la aliaj gravaj teorioj de vero.[65]

Koherecteorioj karakterizas la penson de raciismaj filozofoj, precipe de Spinoza, Leibniz, kaj G.W.F. Hegel, kune kun la brita filozofo F.H. Bradley.[66] Ili trovis revigliĝon ankaŭ inter pluraj propagandantoj de logiko-pozitivismo, precipe Otto Neurath kaj Carl Hempel.

Konstruktiva teorio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstruktivismo (filozofio).
 
Statuo ĉe la Novjorka Publika Biblioteko kun la surskribaĵo "Sed super ĉio la vero kondukas al la venko".

Interkonsenta teorio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interkonsento.

Pragmata teorio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pragmatismo.

Pragmatismo (el la greka: pragma, ago) estas doktrino, kiu akceptas kiel kriterion de vereco nur la praktikan valoron. La termino estis kreita en la jaro 1898, kiam uzis ĝin William James dum prelego, tamen indikante ke la fondinto de la filozofio estis Charles Sanders Peirce (18391914) per siaj publikaĵoj el la jaro 1878.

La pragmatismo de Peirce, kiu poste distingis ĝin kiel "pragmaticism" (pragmatikismon), ne egaligas verecon al praktika valoro. Anstataŭe, ĝi estas metodo solvi konceptajn konfuzojn per egaligi la signifon de iu ajn koncepto al la plua koncepto de la sekvoj, kiuj sekvus, praktikaj de la realeco de tion, kion ajn la (unua) koncepto reprezentas pri la objekto. La Pragmatika Sentenco ("Pragmatic Maxim") de Peirce estas la koro de lia pragmatismo kiel metodo de eksperimentada spirita pripensado alvenanta je konceptojn en terminoj de koncepteblaj konfirmemaj kaj malkonfirmemaj cirkonstancoj—metodo gastama al la produktado de eksplikemaj hipotezoj, kaj kondukema al la uzo kaj la plibonigo de verigado por provi la verecon de eblaj scioj.

Aliaj teorioj redakti

Duvereco redakti

La Budhisma doktrino de la duvereco aŭ de la du veroj (em Transliterumado Wylie bden pa gnyis) diferencigas inter du niveloj de satya (en Sanskrito; en Palia: sacca; vorto kun signifo de vero aŭ realo) en la instruoj de la Budho: nome la "konvencia" aŭ "provizora" (saṁvṛti) vero, kaj la "lasta" (paramārtha) vero.[67]

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[68]:

  •  
     Amiko estas kara, sed vero pli kara. 
  •  
     Diri al iu nudan veron. 
  •  
     Kiu diras la veron, havas suferon. 

En popola kulturo redakti

La koncepto vero estas foje ligita al la popola kulturo de krimromano kaj nigra kino, kai tiukadre ĝi eĉ aperas en la titolo de la verkoj kiel ekzemple ĉe La verdad sobre el caso Savolta (La vero pri kazo Savolta) de la hispana verkisto Eduardo Mendoza, publikigita en 1975. The Truth About Love (La vero pri amo) estas albumo de la usona kantistino Pink. The Truth About Charlie (La vero pri Ch.) estas franc-usona mistera filmo de 2002 de Jonathan Demme. The Truth About Emanuel (La vero pri E.) estas usona trilera filmo de 2013 de Francesca Gregorini kun Jessica Biel inter aliaj. The Truth About Cats & Dogs (La vero pri katoj kaj hundoj) estas usona amafera komedia filmo de 1996 de Michael Lehmann kun Uma Thurman inter aliaj. Kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo" PIV NPIV Alirita la 31an de Oktobro 2023.
  2. 2,0 2,1 Merriam-Webster's Online Dictionary, truth, 2005
  3. Alexis G. Burgess and John P. Burgess. (20a de Marto 2011) Truth (hardcover), 1‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0691144016. “a concise introduction to current philosophical debates about truth”.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 José Ferrater Mora, op. cit.
  5. Jen akvo, aero aŭ kelkaj elementojn. Cfr. Antaŭsokrataj filozofoj
  6. Pitagoro kaj lia skolo.
  7. Demokrito kaj la atomistoj inter kiuj oni enkalkulu, se temas pri tio materia, ankaŭ Platonon mem.
  8. Platono kaj la tuta aristotelismo en ĉio referenca al tio formala se estas enhavo de tio materiala
  9. Martin Heidegger on Aletheia (Truth) as Unconcealment. Arkivita el la originalo je 2015-06-26. Alirita 2010-08-13.
  10. 10,0 10,1 David, Marion (2005). "Correspondence Theory of Truth" en Stanford Encyclopedia of Philosophy
  11. Asmis, Elizabeth. (2009) “Epicurean empiricism”, The Cambridge Companion to Epicureanism. Cambridge University Press.
  12. O'Keefe, Tim. (2010) Epicureanism. University of California Pres, p. 97–98.
  13. «Epicureanism 6. The criteria of truth - Routledge Encyclopedia of Philosophy». www.rep.routledge.com (en angla). Konsultita la 26an de oktobro 2021.
  14. O'Keefe, Tim. (2010) Epicureanism. University of California Pres, p. 97–98.
  15. Konstan, David. (2011) Epicurus and the Epicurean Tradition. Cambridge: Cambridge University Press, p. [htt://archive.org/details/ecurusecurea00fish/e/n75 62]–63.
  16. E. Gilson, La filosofía en la Edad Media, "Introducción", pp. 11-16. "Iglesia y sociedad", pp. 146-162
  17. «Bible Gateway passage: Johano 14:6 - Reina-Valera 1960». Bible Gateway. Konsultita la 30an de oktobro 2023.
  18. Sankta Aŭgusteno, teorio de la iluminado, Crede ut intelligas, intellige ut credas; kaj lia verko La Civito de Dio
  19. Averoeso kaj la teorio de la duobla vero
  20. Sankta Anselmo kaj la ontologia pruvo
  21. E. Gilson. La filosofía en la Edad Media. Op. Cit. pp. 227-236
  22. Osman Amin (2007), "Influence of Muslim Philosophy on the West", Monthly Renaissance 17 (11).
  23. Jan A. Aertsen (1988), Nature and Creature: Thomas Aquinas's Way of Thought, p. 152. Brill, (ISBN 90-04-08451-7).
  24. Simone van Riet. Liber de philosophia prima, sive Scientia divina (latine).
  25. (2005) Avicenna: The Metaphysics of The Healing, Michael E. Marmura, Brigham Young University Press. ISBN 978-0-934893-77-0.
  26. Quaestiones disputatae de Veritate, 1, 2, c, respondo al Obj. 1. Trad. Mulligan, McGlynn, Schmidt, Truth, vol. I, pp. 10–12.
  27. «Adaequaetio rei et intellectus - Encyclopaedia Herder». encyclopaedia.herdereditorial.com. Konsultita la 1an de februaro 2023.
  28. «Suma Teológica - Ia - Cuestión 16». hjg.com.ar. Konsultita la 1an de februaro 2023.
  29. "Veritas supra ens fundatur" (Vero fondiĝas sur esto). Disputaj demandoj pri vero, 10, 2, respondo al Obj. 3.
  30. Nuntempe oni konceptas la logikon laŭ senco nur formala. La silogisma logiko de aristotela heredo, konsideras la proposiciojn kiel juĝo de terminoj kaj tio supozigas, ke la terminoj havas sian devenon en la intuicio de tio reala pro la kompreno, en kiu ne estas loko por la eraro en sia fundamento de la realo. La skolastikuloj konsideris ĝin simpla kompreno en kiu ne estas loko por la eraro. Poste, en la 16-a jarcento, Francisco Suárez defendis, ke la universala koncepto ne estas rekta intuicio, sed ens rationis cum fundamento in re (racia ento kun fundamento en la afero).Cfr. Disputo pri la universalaĵoj
  31. La plej grava antaŭaĵo estas Aviceno. Metafiziko, Libro I, Ĉap. 8: Tio kio korespondas en la kompreno kun tio ekstera. Rezulto de la reenkonduko de Aristotelo en Okcidento. Ĝi ebligas la interpretadon de Aristotelo en la mezepoka kristana filozofio kiu reprenas la analogion aristotelan kun tiu platona.
  32. Correia, M. Revista de Filosofía, Volumo 62, (2006) 139-150. Instituto de Filosofía Pontificia Universidad Católica de Chile, Santiago, Ĉilio.
  33. Tion oni pravigas pere de la argumentoj de la 5 vojoj quinque viae de Sankta Tomaso. Tiaj argumentoj quinque viae eblas ĉar la vera juĝo estas kategoria, kaj tial ankaŭ la silogismo estas kategoria. Nuntempe la valideco de tia rezonado estas konsiderata kiel hipoteta. Oni vidu prie artikolon silogismo: problemaro de la aristotela logiko.
  34. Sed ili ne alvenas al la skeptika kaj morala senco de la sofistoj, por kiuj la lingvokapablo ne reprezentas veran paroladon objektivan sed nur retorikan komunikadon.
  35.  
     Omne ens est verum 
    — Wolf.Philosophia prima sive ontologia,  497
  36.  
     Ĉiuj diversaj sciencoj estas nur la homa saĝeco, kiu restas unu kaj identa, kvankam ĝi aplikiĝas al diversaj aferoj, kaj ne ricevas el ili plian distingon ol la sunlumo ricevas de la diversaj aferoj kiujn ĝi lumigas. 
    — Descartes, Regulae ad directionem ingenii.
  37.  
     De tio rezultas povi aserti, ke tiuj propozicioj, kiujn oni sekvas tuje de la unuaj principoj, estas konataj kaj per intuicio kaj per deduktado; sed la unuaj principoj nur per intuicio, dum la foraj konkludoj estas tio nur per dedukto. 
    — Regulae. regulo III
  38. Baruch Spinoza. Ethica more geométrico demonstrata. Parto II. Propozicio VII.
  39. Leibniz, De primae philosophiae emendatione et de notione substantiae, cfr. Los filósofos modernos I, (Selección de textos de Clemente Fernández, S.I.), B.A.C. (Biblioteca de Autores Cristianos), Madrid, 1970, p. 285 kaj ss.
  40. Dieu produit diverses substances selon les différentes vues qu’il a de l’universe et par l’intervention de Dieu la nature propre de chaque substance porte que ce qui arrive à l’une répond ‘a ce qui arrive à toutes les autres sans qu’elles agissent immediatement l’une sur l’autre. Leibniz Discours de métaphysique, XIV. cfr. Los filósofos modernos I, (Selección de textos por Clemente Fernández, S.I.), B.A.C. (Biblioteca de Autores Cristianos), Madrid, 1970, p. 260
  41. Vidu artikolon Kalkulo
  42. Kio dum ioma tempo estis konsiderita kiel "la metodo por antonomazio" de la scienco: nome la metodo hipotez-dedukta.
  43. Descartes. Diskurso de la metodo, Kvara Parto.
  44. Leibniz, Teodicea, I, 44; Monadologio,§ 31,31
  45. Estas grava la konsidero kiun havis la metodo rezoluci-kompona (hipotez-dedukta), de Galileo.
     
     La filozofio estas verkita en tiu granda libro kontinue malferma antaŭ niaj okuloj, mi referencas al la universo, sed oni ne povas kompreni ne komprenante nek lernante sian lingvaĵon kaj ni familiariĝis kun la karaktroj en kiuj ĝi estas skribita. Ĝi estas skribita en matematika lingvaĵo, kaj la karaktroj estas trianguloj, cirkloj kaj la ceteraj geometriaj figuroj, sen kiuj estas tute malebla kompreni eĉ unusolan vorton; sen ili oni vagadas malsukcese tra malhela labirinto. 
    — Galileo. Il sagiattore.
    Leĝoj de Kepler. Principo de Pascal, Torricelli, ktp.
  46. Principi d'una scienza nuova intorno allá natura delle nazioni (1725)
  47. La "a priori" formoj de la senseblo, (la spaco kaj la tempo), la propraj konceptoj de la komprenemo (la kategorioj) kaj la ideoj regulantaj de la racio (la "mi" kiel konscio, animo aŭ trascendenta percepto, la mondo kaj Dio), kiuj konstituas la strukturon de la formo de la pensaro kaj de la Racio
  48. Tiaj estas por Kant la veroj submetitaj al kriterioj de la logiko, kion li konsideris sufiĉe fundamentita sur la aristotela logiko. (Kant. op. cit. Prologo, p. 7). Sed, se aplikitaj tiuj logikaj leĝoj kiel reguloj al enhavoj for de la sperto, oni produktas "logikan iluzion" kiu kondukas al "antinomioj" kaj "paralogismoj" de la Racio. (Kant. op. cit. pp. 297-299)
  49. Ĉar ili estas "a priori", universalaj kaj necesaj; kaj ĉar ili estas sintezaj ili ampleksigas la scion ĉar ili havas materian enhavon el la sperto
  50. 50,0 50,1 50,2 Encyclopedia of Philosophy, Supp., "Truth", auth: Michael Williams, p572-573 (Macmillan, 1996)
  51. Blackburn, Simon, and Simmons, Keith (eld., 1999), Truth, Oxford University Press, Oxford, UK. Inkludas artikolojn de James, Ramsey, Russell, Tarski, kaj pli ĵusa verkaro.
  52. COI:10.1111/b.9780631213260.1999.00015.x
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  53. Horwich, Paul, Truth, (2a eldono, 1988),
  54. Field, Hartry, Truth and the Absence of Fact (2001).
  55. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Correspondence Theory of Truth", aŭt: Arthur N. Prior, p 223 (Macmillan, 1969) Prior uzas la vortumadon de Russell por difini la korespondadan teorion. Laŭ Prior, Russell estis substance responsa por helpi fari korespondan teorion pli amplekse konata laŭ tiu nomo.
  56. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Correspondence Theory of Truth", aŭt: Arthur N. Prior, pp. 223-224 (Macmillan, 1969)
  57. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Correspondence Theory of Truth", aŭt: Arthur N. Prior, p 224, Macmillan, 1969.
  58. "Correspondence Theory of Truth", in Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  59. Summa, I, Q.16, A.2
  60. "Correspondence Theory of Truth", in Stanford Encyclopedia of Philosophy, (citante De Veritate Q.1, A.1&3; cf. Summa Theologiae Q.16).
  61. Vidu, ekz., Bradley, F.H., "On Truth and Copying", in Blackburn, et al. (eld., 1999),Truth, 31-45.
  62. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Correspondence Theory of Truth", auth: Arthur N. Prior, pp. 223 ff. Macmillan, 1969. Vidu ĉefe, sekcion pri "Moore's Correspondence Theory", 225-226, "Russell's Correspondence Theory", 226-227, "Remsey and Later Wittgenstein", 228-229, "Tarski's Semantic Theory", 230-231.
  63. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Correspondence Theory of Truth", auth: Arthur N. Prior, p. 223 ff. Macmillan, 1969. Vidu la sekcion pri "Tarski's Semantic Theory", 230-231.
  64. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Coherence Theory of Truth", aŭt: Alan R. White, pp. 130–31 (Macmillan, 1969)
  65. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Coherence Theory of Truth", aŭt: Alan R. White, pp. 131–33, vidu sp., sekcion en "Epistemological assumptions" (Macmillan, 1969)
  66. Encyclopedia of Philosophy, Vol.2, "Coherence Theory of Truth", aŭt: Alan R. White, p. 130
  67. Matilal 2002, pp. 203-208.
  68. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.

Bibliografio redakti

  • Bachelard, Gaston (1978). La filosofía del no. Buenos Aires: Amorrortu. ISBN 84-610-3015-X.
  • Bell, Daniel (1994). Las contradicciones culturales del capitalismo. Madrid: Alianza. ISBN 84-206-2195-1.
  • Bernard, Williams (2004). Truth and Truthfulness. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0691117918.
  • Blackburn, S.; Simmons, K. (1999). Truth. Oxford University Press.
  • Dancy, J. (1993). Introducción a la epistemología contemporánea. Madrid. Tecnos. ISBN 84-309-612-9
  • Eco, U. (1999). Kant y el ornitorrinco. Barcelona. Lumen. ISBN 84-264-1265-3.
  • Ferrater Mora, J. (1984). Diccionario de Filosofía (4). Barcelona. Alianza Diccionarios. ISBN 84-206-5299-7.
  • Field, Hartry (2001). Truth and the Absence of Fact. USA: Oxford University Press.
  • Fukuyama, Francis (1992). El fin de la historia y el último hombre. Barcelona: Planeta. ISBN 84-320-5954-4.
  • Gadamer, Hans-Georg (1977). Verdad y método. Salamanca: Sígueme.
  • Gilson, Etienne (1965). La filosofía en la Edad Media. Madrid: Gredos.
  • Gracia Guillén, Diego (1986). Voluntad de verdad. Madrid: Labor.
  • Grover, Dorothy (1992). The Prosentential Theory of Truth. Princeton: Princeton University Press.
  • Habermas, Jürgen (2003). Truth and Justification. MIT Press.
  • Habermas, J. (1984). Ciencia y técnica como "ideología". Madrid. Tecnos. ISBN 84-309-1031-X.
  • Habermas, J. (2001). Acción comunicativa y razón sin trascendencia. Barcelona. Paidos. ISBN 84-493-1308-2.
  • Heidegger, Martin (2004). Lógica. La pregunta por la verdad. Trad. de Alberto Ciria. Madrid: Alianza.
  • Heidegger, Martin (2007). De la esencia de la verdad. Trad. de Alberto Ciria. Barcelona: Herder.
  • Heidegger, Martin (1953). Doctrina de la verdad según Platón. Trad. de Juan David García Bacca.
  • Honderich, Ted (eldonisto). (2001). Enciclopedia Oxford de Filosofía. Madrid. Anaya. ISBN 84-309-3699-8.
  • Kant, E. (1978). Crítica de la Razón Pura. Madrid. Alfaguara. ISBN 84-204-0407-1.
  • Kirkham, Richard (1995). Theories of Truth: A Critical Introduction. Cambridge, Massachusetts: The MIT Press.
  • Kripke, Saul (1975). «Outline of a Theory of Truth». Journal of Philosophy 72 (19): 690-716.
  • Kripke, S. (2005). El nombrar y la necesidad. México. UNAM. ISBN 970-32-2512-8.
  • Lyotard, J.F. (1984). La condición posmoderna. Madrid. Ediciones cátedra. ISBN 84-376-0466-4.
  • Matilal, Bimal Krishna (2002). Ganeri, Jonardon (eld.). The Collected Essays of Bimal Krishna Matilal, Volume 1. New Delhi: Oxford University Press (2015 Reprint). ISBN 0-19-946094-9.
  • Nietzsche, Friedrich. Sobre verdad y mentira en sentido extramoral. Madrid: Tecnos.
  • Padilla Gálvez, Jesús (2007). Verdad y demostración. Madrid: Plaza y Valdés. ISBN 978-84-96780-19-4.
  • Padilla Gálvez, Jesús (2017). Verdad. Controversias Abiertas. Valencia: Tirant Lo Blanch. ISBN 9788417069582.
  • Padilla Gálvez, Jesús (2021). El mentiroso. Genealogía de una paradoja sobre verdad y autorreferencia. Valencia: Tirant Lo Blanch. ISBN 978-84-18656-18-7.
  • Ortega y Gasset, J. (1976). El tema de nuestro tiempo. La doctrina del punto de vista. Madrid. Revista de Occidente. El Arquero. ISBN 84-292-1009-1.
  • Ozcoidi, Pablo (2010). Cartas sobre la verdad. Seattle, Washington: GlobalSpace.
  • Putnam, H. (1988). Razón, verdad e historia. Madrid. Tecnos. ISBN 84-309-1577-X.
  • Popper, K. (1984). La miseria del historicismo. Madrid. Alianza. Taurus. ISBN 84-206-1477-7.
  • Popper, K. (1984). Sociedad abierta, universo abierto. Conversación con Franz Kreuzer. Madrid. Tecnos. ISBN 84-309-1105-7.
  • Quine (1981). Filosofía de la Lógica. Madrid. Alianza Editorial. ISBN 84-2062043-2.
  • Rescher, Nicholas (1973). The Coherence Theory of Truth. Oxford: Clarendon Press. ISBN 0198244010.
  • Rodríguez Huéscar, Antonio (1966). Perspectiva y Verdad. Madrid: Ediciones de la Revista de Occidente.
  • Rorty, Richard (1996). Consecuencias del pragmatismo. Madrid: Tecnos. ISBN 84-309-2780-8.
  • Sartre, Jean-Paul (1996). Verdad y existencia. Trad. de Alicia Puleo. Barcelona: Paidós ICE/UAB.
  • Serrano Marín, Vicente (2005). Nihilismo y modernidad. Dialéctica de la antiilustración. México: Plaza y Valdés. ISBN 84-934395-3-3.
  • Vattimo, Gianni (1986). El fin de la modernidad. Nihilismo y hermanéutica en la cultura posmoderna. ISBN 84-7432-240-5. «Barcelona»
  • Zubiri, Xavier (1999). El hombre y la verdad. Madrid: Fundación Xavier Zubiri.
  • Zubiri, X. (1963). Sobre la esencia. Madrid. Sociedad de Estudios y Publicaciones.
  • Zubiri, X. (1982). Inteligencia y logos. Madrid. Alianza Editorial. ISBN 84-206-9012-0.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Verdad en la angla Vikipedio.