Krepovo

Krepovo, kreopovokreivo estas la kapablo estigi ion novan kaj celtaŭgan, ĉu novan solvon por problemo, ĉu novan metodon aŭ ilon, ĉu novan artan objekton aŭ formon. La kreita novaĵo ekestas per rekombino de konataj scieroj en nekutima maniero. Pro tio oni perceptas krepovan laboron ofte nelogika, kvankam la rezulto impresas tre logika.

Bildo de lumanta ampolo rilatas al iu, kiu havas ideon, bildigon de kreemo.

Psikologiaj eksperimentoj en la kampo de motivigo kaj lernado montris ke la forto de la novigo estas faktoro instiganta al ago. Evidente ĉe pli alte evoluintaj organismoj ekzistas grava kaj kontinua tensio inter la establo kaj konservo de konstantaĵoj de la ĉirkaŭaĵo unuflanke kaj la interrompo de atingitaj ekvilibroj favore al novaj eblecoj por spertoj aliflanke.

Psikologiaj studoj pri altagrade krepovaj homoj observis ĉi tiun tension en la kadro de tiaj duecoj kiaj estas intelekto kaj intuicio, konscio kaj subkonscio, mensa sano kaj mensa perturbo, konvenciaĵoj kaj nekonvenciaĵoj, komplekseco kaj simpleco.

La sciencan pristudo de krepovo nomiĝas krepovoscienco, sed tiu ĉi termino ne estas vaste uzata (nek en Esperanto, nek ĝiaj ekvivalentoj (ekzemple "creatology" en la angla) en aliaj lingvoj).

Por la plibonigo de krepovaj kapabloj per lerno kaj trejnado estis proponitaj pluraj metodoj, interalie:

  • psikologie-kognitivaj metodoj - ekzemple la metodoj de Edward de Bono
  • tre strukturitaj aliroj; ekzemploj estas TRIZo – la Teorio de Inventiva Problem-Solvo, kaj ARIzo – AlgoRitmo por Invento - ambaŭ iniciitaj de la rusa sciencisto Genriĥ Altschuller.

Testo kiu provas mezuri la kvanton de socia konformeco estas demandi ĉu montrita linio sur ekrano estas pli longa aŭ mallonga ol aliaj linioj montritaj antaŭe.

La kreiva individuo donas sian opinion post tio ke iu nombro da personoj donis la sian. Laŭ ĝi, la aliaj estas vere komplicaj de la testanto, kaj iliaj opinioj estas eraraj kaj eĉ absurdaj. Tamen, multaj homoj ripetos la opinion de la plimulto, eĉ se tio signifas nei kion ili mem vidas. Tiuj, kiuj restas certaj pri siaj opinioj, indiferentaj al tio kion aliaj diras, ankaŭ emas sukcesi pli dum testoj pri kreivo.

Per Esperanto redakti

La avantaĝoj de Esperanto evidentiĝas des pli ju pli lernanto enprofundiĝas en la lingvon. Eblas tiel pli rapide progresi en la regado de la lingvo. Tiu avantaĝo estas esenca: Post kompare mallonga tempo kapabla homo povas verki tekstojn en Esperanto aŭ povas traduki artikolojn, do povas apliki la lingvon je sufiĉe alta nivelo. Tio plialtigas la memfidon. Tio ankaŭ vastigas la socian horizonton.

Esperantistoj estas homoj kiuj jam sufiĉe progresis en la akiro de Esperanto kaj kiuj tiel volonte esprimas sin per tiu lingvo.

Vidu ankaŭ redakti