Subkonscio estas jam antikva termino uzita en psikologio por aludi la mensan staton kiu estas malforte aŭ milde konscia, kaj por tio kio estas antaŭ la sojlo de la propra konscio aŭ eĉ estas neatingebla por tiu ĉi. Reale aktuale ties uzado estas pli propra al la nefakula lingvaĵo ol de la psikologia leksikono. Laŭ komparo kun la psikoanaliza teorio de Sigmund Freud, oni povus egaligi subkonscion kun antaŭkonscio, kiu estis unu el la fundamentaj elementoj de la unua temaro de la psika aparato. La nuntempa psikologio malatentas ĝin, koncentrigante sin nur en ekzisto de konscio kaj nekonscio.

Vidu ankaŭ redakti