Psikologio

studfako de scienco pri mensaj kaj kondutaj procezoj

Psikologio, psiĥologio, aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco (el la greka vorto ψυχη 'psiko' aŭ 'animo' + λογία 'studado') estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.

Psi (Ψ), greklingva litero ofte asocia kun la psikologio.

Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Etimologio redakti

 
La teminon "psikologio" eble unue enkondukis Marko Marulić.

La vorto psikologio venis de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo'.

Pli precize la greklingva vorto ψυχή (psyĥé) signifas «animon», «menson», «spiron», «vivon», «malvarman venton», «frostan blovon» kaj estis reprezentita simbole per papilio,[1][2] dum -λογία (-logia) priskribas la «paroladon», la «diskurson», «traktaĵon», «doktrinon», ktp.;[3] kaj tial, psikologio signifus laŭvorte «studon de la animo» kaj denotacie la «studon de la menso».[4]

La vorto "psikologio" estis uzita por la unua fojo en latina lingvo fare de la poeto kaj kristana humanisto nome Marko Marulić, en sia libro Psichiologia de ratione animae humanae fine de la 15-a jarcento aŭ komence de la 16-a jarcento[5]​ kaj poste en la verko de germana aŭtoro, nome Rudolf Göckel, kiu publikigis la tekston Psychologia hoc est de hominis perfectione, anima, ortu (Marburgo, 1590). Kelkaj fakuloj konsideras, ke la esprimo devenas de iama traduko de la libro De Animo de Aristotelo.​[6]

La termino disvastiĝis pere de la Protestanta Reformacio en Germanio kaj de la verkoj de Philipp Melanchthon, kaj oni trovis la terminon ankaŭ en franca lingvo, por ekzemplo en la teksto Psichologie ou traicté de l'apparition des esprits, de Noël Taillepied (1588).[7] Pri la angla lingvo, la unua referenco konata de la termino "psychology" aperis en la verkaro de Steven Blankaart, en 1694.[8]​ Ĉiuokaze la termino ne tute populariĝis en la klera medio ĝis ĝia uzado fare de la germana filozofo Christian Wolff, kiu uzis ĝin en siaj verkoj Psychologia empirica (1732) kaj Psychologia rationalis (1734).[4]

Specifaj nomoj redakti

Termino Teoria fako Aplikata fako
Ĉefa termino asimilinta psikologio, psiĥologio psikologio (medicino)
esperantiginta psikoscienco psikomedicino
pura esperanta mensoscienco mensmedicino
Profesiisto

(formala)

asimilinta psikologo (scientisto) psikologo (medicisto)
esperantiginta psikoscientisto psikomedicisto, psikokuracisto, psikoterapiisto
pura esperanta mensoscientisto mensmedicisto, menskuracisto, mensterapiisto
Profesiisto (neformala)

Scienca medio redakti

 
Wilhelm Wundt (side) kun kolegoj en lia psikologia laboratorio, nome la unua de tia tipo.

La diversaj skoloj, teorioj kaj psikologiaj sistemoj fokusigis siajn klopodojn en tre diversaj fakoj, kaj tial ekzistas el fokusoj kiuj centriĝas ekskluzive en la observebla konduto (kondutismo), pasante tra tiuj kiuj okupiĝas pri la internaj personaj procezoj tiel kiel la pensaro, la rezonado, la memoro, ktp. (kiel faras la kognismo) aŭ la orientigoj kiuj akcentas la homajn rilatojn kaj la humanisman pensaron de la postmoderneco kaj en la komunikado surbaze de la teorio de sistemoj, ĝis la psikologiaj sistemoj kiuj fokusiĝas en la senkonsciaj procezoj (kiel la psikoanalizo kaj la analiza psikologio). La atingo de la teorioj enhavas areojn aŭ kampojn kiuj gamas el la studo de la infana disvolvigo de la "evolua psikologio" ĝis kial la homaj estaĵoj sentas, perceptas aŭ pensas; kiel ili lernas adaptiĝi al la medio kiu ĉirkaŭas ilin kaj solvas konfliktojn.

Por kelkaj fakuloj, kiel tiuj de la akademia anglasaksa skolo Behavioural sciences, la medio de esplorado kaj agado de la scienca psikologio estas ekskluzive la homa konduto, kaj distingas nur tri areojn, nome la jenaj: "scienco de la konduto", kognoscienco kaj neŭroscienco.

Kiel scienca fako, ĝi registras la interagadojn de la personeco en tri dimensioj: nome kogna, korinklina kaj de la konduto. Estas polemiko ĉu eble ankaŭ aliaj dimensioj (kiel la morala, socia kaj spirita, inklude la religiajn kredojn) de la homa sperto formas aŭ ne formas parton de la medio de la psikologio, same kiel, pri kiu grado la alproksimiĝo al tiuj aspektoj povas esti konsiderata scienca.

Metodoj de esplorado pri psikologio redakti

 
Grupa foto de 1909 antaŭ la Clark Universitato. Antaŭ vico: Sigmund Freud, G. Stanley Hall, Carl Jung; malantaŭa vico: Abraham A. Brill, Ernest Jones, Sándor Ferenczi.

Pri uzita metodologio, la psikologio disvolviĝis tradicie laŭ du esplorebloj:

  • La psikologio komprenita kiel baza aŭ eksperimenta scienco, enkadrita en la pozitivisma paradigmo, kiu uzas sciencan metodon de tipo kvanteca, tra la kontrasto de hipotezoj, kun kvantigeblaj variabloj en eksperimentaj kuntekstoj, alvoke ankaŭ al aliaj sciencaj studfakoj por plej klare ekzempligi siajn konceptojn. La uzitaj metodoj ene de tiu perspektivo estas la jenaj: korelacio esplorado, eksperimenta psikologio, naturisma observado, studo de kazoj, sondesplorado ktp.[9] La unua studlaboratorio de eksperimenta psikologio estis fondita en 1879 de la germana psikologo Wilhelm Wundt.
  • Oni klopodis kompreni la psikologian fenomenon en ties reala komplekseco, el perspektivo pli ampleksa sed malpli rigora, pere de la uzado de metodologioj kvalitaj de esplorado kiuj pliriĉigas la priskribadon kaj interpretadon de procezoj kiuj, pere de la klasika eksperimentado kvantigebla, rezultas malfacile enhaveblaj, ĉefe ĉe klinikaj medioj. Diference de la metodo eksperimenta naturisma, la esplorado de socikultura fokusigo ne okupiĝas pri la studo de specifaj procezoj aŭ izolaj variabloj, produktitaj aŭ analizitaj eksperimente, sed kiu intencas klarigon de la fenomenoj en ties reala dimensio, kompreninta la realon de la subjekto kiel kompleksa scenejo de procezoj integritaj kaj interrilataj, kaj en la individuo kaj en lia socikultura medio, kaj kun histori-biografia perspektivo, subkompreninte, ke neniu procezo povas esti izola kaj eĉ ke temas pri nereverteblaj procezoj.

Sciencaj organizaĵoj pri psikologio redakti

 
Studento de psikologio proponanta atelieron de eduka psikologio al studentoj de bazlernejo.

La psikologoj kutime estas organizitaj surloke en profesiaj kolegioj kaj ankaŭ en sciencaj asocioj, kiuj povas esti de loka, nacia, kontinenta kaj tutmonda karakteroj. Pri profesiaj kolegioj, tiuj plenumas normigan funkcion, ĉar en multaj landoj oni postulas al psikologoj posedi rajtigon aŭ permesilon por praktiki sian profesion, kio estas nomata sendistinge licenco, kolegieco aŭ registro, inter aliaj esprimoj. Ne estas internaciona profesia kolegio; kiam psikologo bezonas praktiki sian profesian agadon en lando alia el tiu en kiu li akiris sian titolon, tiu devas revalidigi sian titolon kaj akiri novan permesilon.

La International Union of Psychological Science (IUPSyS, laŭ sigloj en angla, Internacia Unio de Psikologia Scienco) estas la ento kiu reprezentas la psikologion en la mondo, kunigante landajn komitatojn kiuj reprezentas la naciajn Asociaciojn de Psikologoj de ĉiu lando. La IUPsyS estis fondita en 1951 laŭ sugesto de Unesko.[10][11] Psikologiaj departementoj ekde tiam abunde kreiĝis tra la tuta mondo, baze ĉefe sur la eŭrop-amerika modelo.[12][11] Ekde 1966, tiu Unio publikigis la gazeton International Journal of Psychology.[10] IAAP kaj IUPsyS interkonsentis en 1976 organizi po unu kongreson ĉiun kvaran jaron, laŭ ampleksintervala bazo.[13]

Unu de la asocioj de psikologoj plej gravaj estas la Usona Psikologia Asocio (APA, laŭ anglalingvaj sigoj, UPA esperante), kiu publikigis normojn por la prilaborado kaj publikigo de sciencaj verkoj amplekse disvatigitaj kaj uzitaj en diversaj medioj de la scienco. IUPsyS agnoskas 66 landajn psikologiajn asociojn kaj almenaŭ 15 aliaj ekzistas.[13] La APA estas la plej malnova kaj plej granda.[13] Ties membraro pliiĝis el 5 000 en 1945 ĝis 100 000 nuntempe.[14]

En Latinameriko, elstaras la Sociedad Interamericana de Psicología (SIP). En 2002, oni fondis la Unión Latinoamericana de Entidades de Psicología (ULAPSI),[15] cele al generado de scienca kaj profesia komunumo de psikologoj de tiu regiono, kaj al generado de konceptaj kaj praktikaj alternativoj kiuj korespondu al la grandaj necesoj kaj al la kultura diverseco de tiuj landoj; ĝi intencas psikologion kun sociala engaĝiĝo kaj opozicion al la tradicia scienca koloniismo por dialogi kritike kun konataj eŭropaj, aziaj kaj nordamerikaj psikologoj.

Historio redakti

 
Nobel-premiito Ivan Pavlov.

En la fino de la 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.

En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Wundt, kiu notis psikologion kiel scienco aparte el biologio kaj filozofio, estis la unua persono kiu nomiĝis psikologo.[16] Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonano William James kaj la aŭstro Sigmund Freud.

La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la Mio, la Supermio kaj la Ĝio.

Ekde la mezo de la 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de Freud, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.

Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognoscienco. Kognoscienco denove konsideras la menson priserĉebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.

Fakeroj[17] redakti

Evolua psikologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Evolua psikologio.
 
Studentoj uzantaj ekzempleron de la «Skatolo de Skinner» en la iama Laboratorio de Eksperimenta psikologio de la Fakultato de Psikologio de la Universidad Nacional Mayor de San Marcos. Lima, Peruo, 1999.

Evoluaevolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere de adaptadaj kaj evoluaj signifoj. La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio en ĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evolucio favoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.

Pozitiva psikologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pozitiva psikologio.

La pozitiva psikologio estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn kaj vivkvalito, kiel feliĉo, optimismo, sekureco, fido, pardono kaj interhoma solidareco, kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo Martin Seligman "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj.

Skoloj redakti

 
Burrhus Frederic Skinner, pioniro de Kondutismo.

Psikanalizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikanalizo.
 
Carl Gustav Jung.

Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psikoanimo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio.

La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mond, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.

Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas interalie Alfred Adler, Wilhelm Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.

Aplikoj redakti

Psikoterapio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikoterapio.
 
Carl Rogers

Psikoterapio (greke ψυχοθεραπεία, psiĥoterapía - kuracado de la psiko) estas la trakto de homoj kun emociaj, korpaj aŭ kondutaj perturboj aŭ malsanoj, per sistema apliko de psikologiaj metodoj de voĉa kaj senvoĉa komunikado.

Ekzistas diversaj psikoterapiaj skoloj. En iuj, aparte en la psikoanalizo kaj parencaj skoloj, aparte gravas la kompreno kaj trakto de la malkonscio, la profundaj pensoj, sentoj, memoroj kaj motivoj, kiuj influas la konscian mondkoncepton kaj la konduton, sed ne estas rekte percepteblaj kaj konscie klaraj al la individuo kiu petas pri psikoterapia helpo. En aliaj skoloj, ekzemple la interparola terapio laŭ Carl Rogers aŭ la racia kondutoterapio, pli centras la konscia pensado kaj sentado, kiu analiziĝas kaj modifiĝas por pli da bonfarto.

En la unuopaj ŝtatoj de la mondo malsamas la kriterioj, kiuj rajtigas je la titolo "psikoterapiisto". En multaj ŝtatoj kuracistoj kaj psikologoj, kiuj post la faka studado plenumas aldonan psikoterapiistan studon, post sukcesa fino de ambaŭ edukoj rajtas je la titolo - en iuj landoj kaj cirkonstancoj ankaŭ fakuloj de aliaj profesioj, ekzemple pedagogoj, post plenumo de aldona psikoterapiista studo rajtas je ĝi. Kutime oni diferencigas inter psikoterapio de plenkreskuloj kaj tiu de infanoj kaj adoleskuloj, ĉar aparte por la terapia trakto de infanoj aplikiĝas signife aliaj metodoj ol por tiu de plenkreskuloj.

Metodoj redakti

 
Fakultato de Psikologio en Peruo.

Testo de intelekto estas ilo de psikologia diagnozado uzata por mezuri la intelekton de homo. Ĉar intelekto estas difinita malsame, ekzistas tre malsamaj specoj de tiaj testoj. Estas supozite ke diferencoj en efikeco en testoj de intelekto ankaŭ reflektas diferencojn en efikeco en ĉiutaga vivo.

Famaj psikologoj redakti

 
Sigmund Freud.

Vidu la klasifikon publikigitan en "A Review of General Psychology" de 2002, de plej gravaj psikologoj en la 20-a jarcento. [18]

El Eŭropo redakti

El Ameriko redakti

Organizoj redakti

Terminaro redakti

 
Deprimo en bildo de Vincent van Gogh

Psikologio kaj Esperanto redakti

E. James Lieberman, en sia artikolo Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron,[19] el la vidpunkto de la psikologio skizas paralelojn inter Esperanto kaj la teorioj de Sigmund Freud. Por J.C. Flugel estis kvazaŭ religia entuziasmo pro la "interna ideo", kiu estus kompendio de bonvolaj intencoj al la homaro. "La lingvo Esperanto estis senkondiĉa donaco al la tuta homaro."[20] El tiu lingvo derivas multaj pozitivaj devenoj, "parolante novan lingvon, oni fieras pro lerteco".[21] Tre interesa estas la paralelo kiun oni establas inter la figuroj de Freud kaj Zamenhof, judaj, kleraj, movadistoj, kuracistoj, fumantoj..., kaj ambaŭ parolas pri "la afero" (germane die Sache).[22] Kaj same pri la diferencoj, dum Freud klopodas teorion, Zamenhof preferas la kreadon de praktika solvo. Alia paralelo estas establita inter Esperanto kaj hipnozo, ambaŭ duarangaj aferoj en la celoj de la du pioniroj: ambaŭ praktikoj estas malhelpataj pro ĉarlatana etoso, kiel simplaj praktikaj solvoj, pro senklereco kaj pro manko de mona aŭ morala subteno.[23] Sekvanto de Freud, nome Otto Rank emfazis la estimon de diversaj kulturoj, la homaranisman sopiron, la sanigan impulson al amikeca "familia rondo". Simile, sekvanto de Zamenhof, nome Claude Piron emfazis el vidpunkto de psikologo la gravecon de la lingvaj digno kaj rango, fronte al diskriminacio.[24]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «psyche». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  2. Jung, Carl Gustav (2003). Simbología del espíritu. México, D. F.: Fondo de Cultura Económica. pp. 14, 15, 17. ISBN 968-16-0832-1.
  3. «-logy». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  4. 4,0 4,1 «psychology». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 18an de julio 2014.
  5. Classics in the History of Psychology – Marko Marulic – The Author of the Term “Psychology” K. Krstic (1964) Uuafoje publikigita en Acta Instituti Psychologici Universitatis Zagrabiensis, no. 36, pp. 7-13. Alirita la 14an de Oktobro 2022.
  6. Gantet, C. (2008). "Âme et identité dans le Saint Empire (début du XVI-début du XVIII siècle). L’homme et la societé." Revue internationale de recherches et de synthèses en sciences sociales, 167-168-169. Numéro spécial, «Marges et marginalisation dans l’histoire de la psychologie» (Michel Kail, kunord.), 17-52.
  7. «psychologie». Centre national de ressources textuelles et lexicale (en franca). Alirita la 14an de Oktobro 2022.
  8. (Steven Blankaart, p. 13) citita en "psychology n." A Dictionary of Psychology. Eldonita de Andrew M. Colman. Oxford University Press 2009. Oxford Reference Online. Oxford University Press. oxfordreference.com
  9. Morris, Charles (1997). Introducción a la Psicología (Naŭa eldono). Prentice Hall. ISBN 968-880-856-3.
  10. 10,0 10,1 Ludy T. Benjamin, Jr., kaj David B. Baker, "The Internationalization of Psychology: A History", en Baker (eld.), Oxford Handbook of the History of Psychology (2012).
  11. 11,0 11,1 Irmingard Staeuble, "Psychology in the Eurocentric Order of the Social Sciences: Colonial Constitution, Cultural Imperialist Expansion, Postcolonial Critique" en Brock (eld.), Internationalizing the History of Psychology (2006).
  12. Anand C. Paranjpe, "From Tradition through Colonialism to Globalization: Reflections on the History of Psychology in India", en Brock (eld.), Internationalizing the History of Psychology (2006).
  13. 13,0 13,1 13,2 Wade Pickren & Raymond D. Fowler, "Professional Organizations", en Weiner (eld.), Handbook of Psychology (2003), Volume 1: History of Psychology.
  14. C. James Goodwin, "United States", en Baker (eld.), Oxford Handbook of the History of Psychology (2012).
  15. Página web oficial de Ulapsi
  16. Carlson, Neil and Heth, C. Donald (2010) Psychology the Science of Behaviour. Pearson Education Inc. ISBN 0205547869. p. 18
  17. Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.
  18. Haggbloom, S. J., Warnick, R., Warnick, J. E., Jones, V. K., Yarbrough, G. L., Russell, T. M., ... & Monte, E. (2002). The 100 most eminent psychologists of the 20th century. Review of General Psychology, 6(2), 139-152.
  19. E. James Lieberman, Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron En La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 438-442.
  20. Samloke, paĝo 439.
  21. Samloke.
  22. Samloke, pp. 439-440.
  23. Samloke, paĝo 440.
  24. Samloke, pp. 441-442.

Bibliografio redakti

  • Baker, David B. (eld.). The Oxford Handbook of the History of Psychology. Oxford University Press (Oxford Library of Psychology), 2012. (ISBN 978-0-19-536655-6)
  • Brock, Adrian C. (eld.). Internationalizing the History of Psychology. New York University Press, 2006. (ISBN 978-0-8147-9944-4)
  • Cina, Carol. "Social Science for Whom? A Structural History of Social Psychology." Doctoral dissertation, accepted by the State University of New York at Stony Brook, 1981.
  • Cocks, Geoffrey. Psychotherapy in the Third Reich: The Göring Institute, second edition. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, 1997. (ISBN 1-56000-904-7)
  • Forgas, Joseph P., Kipling D. Williams, & Simon M. Laham. Social Motivation: Conscious and Unconscious Processes. Cambridge University Press, 2005. (ISBN 0-521-83254-3)
  • Guthrie, Robert. Even the Rat was White: A Historical View of Psychology. Second edition. Boston, Allyn and Bacon (Viacon), 1998. (ISBN 0-205-14993-6)
  • Herman, Ellen. "Psychology as Politics: How Psychological Experts Transformed Public Life in the United States 1940–1970." Doctoral dissertation accepted by Brandeis University, 1993.
  • Hock, Roger R. Forty Studies That Changed Psychology: Explorations Into the History of Psychological Research. Fourth edition. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, 2002. (ISBN 978-0-13-032263-0)
  • Morgan, Robert D., Tara L. Kuther, & Corey J. Habben. Life After Graduate School in Psychology: Insider's Advice from New Psychologists. New York: Psychology Press (Taylor & Francis Group), 2005. (ISBN 1-84169-410-X)
  • Severin, Frank T. (eld.). Humanistic Viewpoints in Psychology: A Book of Readings. New York: McGraw Hill, 1965. ISBN
  • Shah, James Y., and Wendi L. Gardner. Handbook of Motivation Science. New York: The Guilford Press, 2008. (ISBN 978-1-59385-568-0)
  • Wallace, Edwin R., IV, & John Gach (eld.), History of Psychiatry and Medical Psychology; New York: Springer, 2008; (ISBN 978-0-387-34708-0)
  • Weiner, Bernard. Human Motivation. Hoboken, NJ: Taylor and Francis, 2013. (ISBN 978-0-8058-0711-0)
  • Weiner, Irving B. Handbook of Psychology. Hoboken, NJ: John Wiley & Sons, 2003. (ISBN 0-471-17669-9)
    • Volumo 1: History of Psychology. Donald K. Freedheim, eld. (ISBN 0-471-38320-1)
    • Volumo 2: Research Methods in Psychology. John A. Schinka & Wayne F. Velicer, eld. (ISBN 0-471-38513-1)
    • Volumo 3: Biological Psychology. Michela Gallagher & Randy J. Nelson, eld. (ISBN 0-471-38403-8)
    • Volumo 4: Experimental Psychology. Alice F. Healy & Robert W. Proctor, eld. (ISBN 0-471-39262-6)
    • Volumo 8: Clinical Psychology. George Stricker, Thomas A. Widiger, eld. (ISBN 0-471-39263-4)

Eksteraj ligiloj redakti