Neŭrologio[1] (el greke νεῦρον (neŭron)", fadeno, nervo" kaj la sufikso -logia), aŭ neŭromedicino estas la scienca studo de la nerva sistemo (vidu la artikolon neŭroscienco), aplikata al la medicino. Laŭ tiu ĉi limigita senco, neŭrologio estas subfako de medicino, kiu pristudas la strukturon kaj funkciadon de la cerbo kaj de la nerva sistemo. Kuracistoj specialigitaj en la nerva sistemo nomiĝas neŭrologojnervmedicinistoj.

La termino "neŭrologio" estis uzata ankaŭ en pli larĝa senco kiel sinonimo de nervoscienco. En tia senco neŭrologio estas branĉo de vivoscienco (biologio). Tamen nervoscienco estas nuntempe interfaka scienco, kiu kunlaboras kun aliaj kampoj kiel ekzemple kemio, komputilscienco, inĝenierarto, matematiko, medicino, filozofio, fiziko, kaj psikologio. Laŭ tiu ĉi senco, la esprimo neŭrobiologio estas kutime uzita interŝanĝeble kun la esprimo neŭrologio, kvankam la unua specife aludas al la biologio de la nerva sistemo, dum la lasta aludas al la tuta scienco (inkluzive de siaj medicinaj aplikadoj) de la nerva sistemo.

La amplekso de neŭrologio plilarĝigis kaj nun inkludas malsamajn alirojn por studi la molekulajn, ĉelajn, evoluajn, strukturajn, funkciajn, komputilajn, kaj medicinajn aspektojn de la nerva sistemo. La teknikoj uzitaj per neŭrologoj ankaŭ disetendiĝis grandege, de molekulaj kaj ĉelaj studoj de individuaj nervĉeloj ĝis figurado de sensaj kaj movaj taskoj en la cerbo. Lastatempaj teoriaj progresoj en neŭrologio ankaŭ estis helpitaj per la studo de neŭralaj retoj.

Konsiderante la kreskantan nombron de sciencistoj kiuj studas la nervan sistemon, pluraj eminentaj neŭrologiaj organizaĵoj estas formitaj por disponigi forumon por ĉiuj neŭrologoj kaj edukistoj. Ekzemple, la International Brain Research Organization (Internacia cerbo Esploradorganizaĵo) estis fondita en 1960, la International Society for Neurochemistry (Internacia societo por Neŭrokemio) en 1963, la Eŭropa Cerbo kaj Konduta Societo en 1968, kaj la Society for Neuroscience (Societo por Neŭroscienco) en 1969.

Studkampoj redakti

Temas pri plurdisciplina studado, kiu iras de la molekula nivelo al ĝeneralaj psikologiaj konsideroj. Inter la plej studataj temoj troviĝas:

La neŭropediatrio (ankaŭ nomata infana neŭrologio) estas la medicina fako kiu traktas la nervajn malsanojn de infanoj.

Especifa vortprovizo redakti

Termino Teoria fako Aplikata fako
Ĉefa termino asimilinta neŭrologio, neŭrobiologio neŭrologio (medicino)
esperantigita neŭroscienco neŭromedicino
pura esperanta nervoscienco nervmedicino
Profesiulo

(formala)

asimilinta neŭrologo (sciencisto) neŭrologo (medicinisto)
esperantiginta neŭrosciencisto neŭromedicinisto
pura esperanta nervosciencisto nervmedicinisto
Profesiulo (neformala)

Historio redakti

Famaj neŭrologoj redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 782

Vidu ankaŭ redakti