Malfermi la ĉefan menuon
Rodin : skulptaĵo "Le Penseur" (la pensanto)
Rodin : skulptaĵo "Le Penseur" (la pensanto)

Filozofio, el la antikvgreka vorto φιλοσοφία (kunmetita de φιλεῖν, filein: "ami" kaj el σοφία, sofia: "saĝo" aŭ "scio")[1], laŭvorte signifas "ami la saĝon", estas intelekta fako aŭ scienco, kiu strebas kritike interpreti kaj kompreni la mondon, la scion kaj la homan ekziston[2].

Kontraste al aliaj sciencoj, la kampo de la filozofio ne estas limigebla al difinita aro de temoj kaj metodoj. Homoj el diversaj epokoj kaj socioj tre malsame respondis kaj respondas la demandon pri la plej gravaj taskoj kaj temoj de la filozofio.

Ĝi okupiĝas interalie pri esto, moralo, logiko, scio, vivo, morto, amo, vero kaj dio. Pensante pri la plej fundamentaj temoj, la filozofoj traktas (ofte laŭ momenta bezono) ankaŭ demandojn pli specifajn; ekzemploj estas aborto kaj eŭtanazio.

En la filozofio tre gravas racieco — ĝi estas ĉefa bezono por la kritiko de la kono. Filozofiaj sistemoj devas krei raciajn argumentojn (paradokse eĉ en neracia filozofio). Laŭ multaj filozofoj la filozofio estas la ununura scienco, kiu konstituas ĉiujn sciencojn. Tial la filozofio estas ofte difinita kiel pensa esplorado. Tiu esplorado neniam kontraŭdiru la logikon, kiu estas grava parto de la filozofio.

Difino de filozofioRedakti

 
La Akademio de Platono, planka mozaiko en Pompejo, 1-a jarcento.

La difino de "filozofio" ŝanĝiĝis laŭlonge de la historio. Tiun fenomenon influas progreso de scienco kaj redifinado de ĉefaj ideoj konforme al la animo aŭ socia sentaro de epoko. Filozofio estas do indico de la karaktero de la epoko kaj eĉ ĝi strekas historion de la civilizo.

Ĉiu epoko prezentas malsaman difinon de la filozofio. Difino estas do konforma al la rilato de la filozofio al la mondo. Ekzemple al Platono, kiu sian sistemon filozofikan konstruis per la metafiziko, filozofio estis scienco metafizika, kaj al pozitivisma filozofio ĝi eĉ ne ekzistas. Filozofio tamen okazas en ĉia pensado. Eĉ instalado, ke io estas malfilozofia estas instalado filozofia (parolis M. Krąpiec). Filozofio kreadas do la ĉefan problemaron de ĉia scienco kaj arto.

Multaj filozofoj opinias, ke filozofio estas scienco eĉ moderne. Ekzemple Husserl, kiu sian fenomenologion konstruis per matematiko kaj sciteorio, opiniis, ke filozofio estas eĉ scienco ekzakta (sciencoj ekzaktaj estas ekzemple matematiko, fiziko, kemio ktp). Fenomenologio, kiu estis uzita en multaj sciencoj moderne vere emigas multajn filozofojn al tezo, ke filozofio estas scienco, aŭ strikte parolante - sciencado.

Ĉefa problemaro de la filozofioRedakti

Filozofio okupiĝas pri:

 
Vero, tenanta spegulon kaj serpenton (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko, Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono
  • Problemoj rilataj al la scio pri la vero (realo, naturo, mekaniko). Gravaj problemoj de la moderna filozofio rilatas al la kognoscienco kaj la psikologio.
  • Problemoj pri la esto, la ekzisto kaj ekzistaĵoj: Kategoriigo de ekzistaĵoj (ekzemple fizikaj objektoj kontraste al abstraktaj konceptoj); ligo inter ekzistaĵoj kaj fenomenoj; strukturo kaj naturo de la esto, substanco, aĵo, nenio ktp.
  • Problemoj de la aksiologio: Etiko, moralo, virto, menso, konscienco, estaĵo de valoroj. Hierarkioj de valoroj. Difinado de ĉefaj valoroj de homo (ekz. bono, malbono, vero kiel valoro). Kaj ankaŭ estetiko — la esplorado de la naturo de beleco, teorioj de verko (ekz. teorio de verkoj literatura, muzika, ktp).
  • Problemoj pri supernaturaĵoj: Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj aŭ neniu dio? Al tio ankaŭ rilatas la problemo de la kaŭzo de ekzistado de la mondo. Tiel teologio estus fako de la filozofio.

Oni povas dividi la filozofion en diversajn branĉojn: la ontologion (kiun multaj konsideras parto de la metafiziko; antikve oni kalkulis eĉ ĝis la fizikon), la sciteorion, la logikon, la filozofion de scienco, kaj la aksiologion (i.a. estetiko, etiko; antikve konata kiel moralo). Ĉe kelkaj universitatoj kaj ontologio kaj teologio estas partoj de la metafiziko.

Filozofio kaj ideologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ideologio.

Filozofio komprenata kiel mondkoncepto, intenca komprenado mondon estas ofte miskomprenata kiel ideologio. Tiu fenomenas plej ofte en propagando kaj politiko kie scienca filozofio estas misuzata al potenco de la ŝtato (aŭ anarkio). Ideologio fenomenis jam en ĉiu historio de ŝtatoj sed plej ofte estas kunigita kun naziismo kaj komunismo - ekzemploj de plej mortigintaj modeloj de ideologio en historio. Inter ideologioj oni povas rigardi: naciismon, socialismon, slavofilismon, klerikalismon, tuthelenismon, tutislamismon ktp. Laŭ multaj filozofoj ideologio estas malsekura al vero kaŭze de ĉia interna intencismo. Ideologio de filozofoj devas laŭ multoj esti batalado kontraŭ ideologio kaj intencismo. Ankaŭ la esperantaj homaranismo kaj tutmondiĝa ideo (tutmondiĝo) estas ideologioj.

Etimologio kaj origino de filozofioRedakti

La nocio filozofio estis verŝajne unue uzita en la vortkunigo ὁ φιλόσοφος (aŭ ἡ φιλοσοφία) fare de Heraklito en lia fama verko Frazoj. Unue ĝi estis komprenata kiel amado kaj adorado al saĝo kaj scio. La filozofio aperis origine kaŭze de subita bezono de scienco kaj morala edukado. Tiu apero estas opiniata hodiaŭ kiel la unua kleriĝo de la mondo (la dua kleriĝo estus poste la Klerismo klasikisma). Alian komprenadon de tiu vorto prezentas Pitagoro. La vorto φιλοσοφος signifas homon, kiu okupiĝas pri ĝenerala scienco. Laŭ postaj komentistoj, Pitagoro komprenadis filozofion kiel amon de saĝo, ĉar ĉio estas saĝo, sed nur per amo de ĝi kono estas ebla. Poste la filozofio estis komprenata fare de Platono kaj Aristotelo kiel “la unua scienco”. La saĝo de Aristotelo estis poste dividita fare de Andronikos el Rodos en specojn de sciencoj kiel la hodiaŭaj, i.a. fiziko, logiko, kosmologio, psikologio kaj aliaj. La filozofio estis do la patra scienco de ĉiuj aliaj sciencoj; ĉiujn sciencistojn ĝis la formiĝo de la moderna scienco oni eĉ nomis filozofojn (ekz. Leonardon da Vinci, Kopernikon kaj Paracelson).

La historio de filozofio estas la studo de filozofiaj ideoj kaj konceptoj tra tempo. Temoj specife ligitaj al historio de filozofio eble inkludos (sed ne estas limigitaj al): Kiel ŝanĝoj en filozofio povas esti enkalkulitaj kaj rakontitaj historie? Kio motivigas la evoluon de pensaro en sia historia kunteksto? Al kiu grado filozofiaj tekstoj de antaŭaj historioj laŭ epokoj povas esti komprenitaj eĉ hodiaŭ?

Filozofiaj tradiciojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Filozofia sistemo.

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tio naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian. Iom aparte de ambaŭ ankoraŭ ekzistas la Afrika filozofio.

Hinda filozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hinda filozofio.

Estis fondita per saĝoj de la religiaj majstroj de ĝajnismo, budhismo kaj hinduismo. Ĝi fenomenis unue en Vedoj kaj precipe en Upaniŝado en kiuj estas prezentitaj kredoj pri la naturo de la mondo. De teologio de Kriŝno devenas ankaŭ multaj idearoj pri la spiritualismo de la mondo. Hinda filozofio formigis ankaŭ materialismon kaj ateismon.

Multaj opinias, ke budhismo ne estas religio sed filozofio, tamen kulto de Budho rigardebla ekzemple en tibeta lamaismo prezentas alie. Unue tamen Budho opinis, ke mondo estas maja - la sonĝo, Dio ne ekzistas kaj estas nur simpla iluzio. Homo laŭ li devas do strebi al libero de la sufero (laŭ Budho: sufero = vivo) per la okobla vojo al nirvano - liberiĝo de la ĉiama renaskado.

Ĉina filozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina filozofio.

Ĉina filozofio estis fondita nerilate al hinda filozofio. Ĝi devenis de politika tradicio. Unue estis dominanta konfuceismo, poste taoismo kaj leĝismo. Poste al Ĉinio alvenis budhismo.

Ĉefa iniciatinto de tiu filozofio estis Konfuceo. Li kreis filozofion de la saĝo en la potenco. Lia saĝo estas filozofio de la vivo de socio, ĝustaj manieroj, edukado kaj potenco de la ŝtato. Tiu filozofio estis la fundamento de la politiko de la ĉina imperio. Alia filozofio estas novtaoismo kiu devenis de la mistika sistemo taoismo. Ĝia esenco estis metafiziko kaj kosmologio. Moderne ĉina filozofiado okupiĝas pri historio de la kulturo kaj idearo.

Persa filozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Persa filozofio.

Elementoj de filozofio estas rigardeblaj en saĝo de Zaratustro. Li prezentis ĉefe novplatonisman sistemon (neniu scias kiam fakte vivis Zaratustro; Aristotelo opinias ke li naskiĝis 2000 jarojn antaŭ Sokrato; spite tion, lia sistemo similigas gnostikismon novplatonisman de la komprenado de la mondo. Ĝi tre similigas gnozan maniĥeismon kaj prezentas duoblan naturon de la mondo - kaj bona kaj malbona. Zaratustro estas persono de la verko de Friedrich Nietzsche nome "Tiele parolis Zaratustro".

Filozofio de la OkcidentoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okcidenta filozofio.

Filozofio de la okcidento estas plej riĉa en revolucioj filozofiaj ĉeestantaj kun la desorĉado de la mondo fare de Max Weber. Laŭ li, filozofio devis fondiĝi de la miro (kiel ĉe Aristotelo) kaj la dubo. Multaj tamen diskutas ĉu filozofio okcidenta estis fondita de religio greka ĉu de esploroj de vojaĝantaj en mondo Helenoj.

Okcidenta filozofio rilatas al la unua filozofio - filozofio de la antikva Grekio, filozofio de Romio kaj mezepoka araba filozofio. Ĝi estis influita de la novplatonismo kaj tradicio jud-kristana.

Klasika filozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika filozofio.

Klasika filozofio estas ero de filozofio de la antikva epoko al la Renesanco. Multaj opinias, ke filozofio nuntempa komenciĝis en momento de kopernika revolucio.

Filozofio de la antikvaj grekoj kaj romanojRedakti
La epoko antaŭ SokratoRedakti

Filozofio de la antikva Grekio estas la unua filozofio en la historio de Grekio. Elementojn de filozofio konstateblas jam ĉe poemoj de Homero kaj Heziodo. La unua konata filozofo estis tamen Taleso de Mileto kiu laŭ multaj informoj fondis en Mileto skolon filozofian. Li opiniis, ke ĉio estas konstruita per la akvo kaj ĉio kio ĝin konsistas. Li tiel komencis filozofion de la naturo. Liaj lernuloj - ĉefe Anaksimandro kaj Anaksimeno- disvolvis ĝin al nivelo similantan ontologion (precipe al kreado de la nocio arĥe kaj senfineco). Poste Heraklito priskribis ĉiaman ŝanĝadon formigante nocion de movo. Lia kontraŭulo - Parmenido el Elajo, kreinto de la ontologio, opiniis, ke la movo ne ekzistas, ke ekzistas nur unua esto - nome la mondo- kaj malesto ne ekzistas. Li kreis do la unuan kriterion de estado de esto - kriterio de la sameco, kiu agnoskas, ke esto ne estas sama kun malesto kaj ĉio kio estas malesto simple ne ekzistas. Lia lernulo - Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajn paradoksojn per kiuj oni pruvas, ke movo ne ekzistas. Grava filozofo estis ankaŭ alia filozofo de la naturo, nome adepto de Heraklito - nome Empedoklo- kiu opiniis, ke mondo estis formigita de la kvar elementoj (fajro, akvo, aero, tero) kaj evoluiĝas per evolucio. Adepto de Parmenido kaj Zenono, nome monisto Leŭkipo, opiniis, ke ekzistas nedividebla, konstruanta mondon parteto nomata atomo. Demokrito disvolvis tiun agnoskon kaj opinois, ke mondon oni povas koni nur per mema racio (raciismo), en ontologio formiĝis la nocio de vakuo kaj oni disvolvis nocion de harmonio kaj kredeble oni kreis estetikon. Grava filozofo estis ankaŭ Anaksagoro kiu estas opiniita kiel la unua ateisto. Neniu scias kion precize opiniis pitagorismanoj sed laŭ legendo ili opiniis, ke mondon oni povas priskribi kaj koni per matematiko kaj ekzistas reenkarniĝo.

La epoko klasikaRedakti
 
Alegorio de la filozofio kun Sokrato kaj Platono

La epoko klasika estas la epoko de unuaj sofistoj kiu disvolvadis filozofion de la naturo en etiko, politiko, ontologio kaj sciteorio. La unuaj sofistoj estis Protagoro kaj Gorgio. Protagoro estis kreinto de relativismo. Li mem estis ankaŭ la unua agnostikisto kaj disvolvadis scipovon de eristiko - la scipovo de sukcesa diskutado. Gorgio opiniis, ke nenio ekzistas kaj ĉion oni povas envive atingi per simpla retoriko. Li estas ofte kunigata kun Friedrich Nietzsche laŭ sia filozofio similanta la nihilismon. Laŭ sofistoj ne ekzistas la vero, kion ili pruvis en paradokso de Epimenido. Paradokso estis dissolvita per moderna filozofio analiza (Alfred Tarski). La idealo de la filozofo estiĝis tamen Sokrato. Tiu filozofo estas en ĉiuj skribaĵoj pri li priskribata kiel homo kiu demandis filozofie hazardajn Atenanojn. Oni ne povas scii kion li enfine opiniis ĉar lia lernanto, Platono priskribante lin aldonis siajn opiniojn pri mondo al Sokrato. Ofte ĉia saĝo de Sokrato estas memorigata en pensoj mi scias, ke mi nenion scias kaj la vera saĝulo estas tiu, kiu scias kion ne scias. Tamen al Platono estas atribuata filozofio pri la metafiziko. Inter multaj opinioj pri la mondo (multaj opinias, ke Platono kreis unuan sistemon konsistantan ĉian penson en ĉia scienco kaj kulturo; tial laŭ fama frazo: ĉia filozofio estas piednoto al Platono) Platono kreis teorion de la metafiziko per kiu li interpretas agadon de ĉia sento kaj senco. Laŭ li, Dio estas nur unua movulo (demiurgo) kiu kreas mondon per ideoj. Li kreis ankaŭ skolon filozofian nomatan "Akademio". Lia lernanto, Aristotelo, kreis logikon (bedaŭrinde kun influo de la psikologismo) kaj sur ĝi li konstruis sian filozofion. Unue li okupiĝis pri sciteorio kaj eraro de la homa menso, por trairi al teorio de la esto. Laŭ li, la eston oni povas koni per kategorioj. Tiu konkretigo estas konado eston per abstrakto. Konstruata filozofio estis nekontraŭebla ĝis Koperniko. Li fondis ankaŭ sian skolon, konkurencan al "Akademio", nomatan Likejono. Akademio estas hodiaŭ nomo de universitato, Likejono estas nomo de liceo.

La epoko helenaRedakti

La epoko helena komencas ankoraŭ dum vivo de Aristotelo. Ĝi estas epoko de stoikoj, cinikuloj, cirenistoj, epikuristoj kaj skeptikuloj. Stoikismo estis kompleta filozofia sistemo kiun adeptis kaj disvolvadis Marko Aŭrelio, Zenono el Kitono, Cicerono, Seneko kaj Krizipo. Pejorative stoika homo estas tiu, kiu trankvile vivas en konscio, ke ĉio finiĝos bone. Cinikismo estas la unua filozofio nearistokrata. La plej fama fondinto, Antisteno en ontologio kreis reismon (nocio poste formigita de Tadeusz Kotarbiński). Lia plej fama lernanto - Diogeno - opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur kiam li vivus per tio, kio estas bezonata al vivo minimume. Cinikistoj disvolvadis senkonscie ian socialismon kaj ofte kunigantaj estas kun filozofio de Karlo Markso. Homo cinikisma pejorative estas tiu, kiu ne estimas plej fundamentajn valorojn. Cineristoj kaj epikuristoj opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur strebante kaj atingante agrablon (hedonismo). Dum baroko kaj klasikismo, novhedonistoj francaj nomiĝis libertinistoj (famaj libertinistoj estis Don Juan kaj Tartufo). Skeptikistoj opiniis, ke nenio estas certa kaj homo povas atingi ĉioscion, klerecon nur demandante (Seksto). Enfine Plotino revenigis metafizikon de Platono en novplatonismo. En ontologio li kreis nocion de unuaĵo al kiu ĉia esto venas. Konforme kun Pitagoro, li renovigis nocion de dualismo ontologia - ekzistis laŭ li mondo spirita kaj materia. Laŭ li, homo povas koni ĉion per metafiziko.

Filozofio mezepokaRedakti
 
Sankta Aŭgusteno

La unua kaj unu el plej grandaj filozofoj de la mezepoka filozofio estas Sankta Aŭgusteno el Hippo Regius. Li unue estis gnostika maniĥeisto sed li estis prozelitita de sia patrino, sankta Monika. Li kreis sistemon konforman al platonismo kaj religio katolika. Lia sistemo estas "platonismo en kristanismo". Li kreis multajn pensojn revoluciajn al ontologio kaj gravaj en moderna filozofio. Ekzemple penso mi dubas, do mi estas, kiu estas opiniata kiel preciza formo de postea cogito ergo sum de Kartezio.

Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn pri novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia membiografio, lia vojo al la fido.

Aŭgusteno parolas ankaŭ pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:

 
 Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno. 
Islama filozofioRedakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama filozofio.
 
Reprezento de Sokrato en araba manuskripto ilustrita de la 13-a jarcento.

Tre grava por pensado okcidenta estas la Islama filozofio. Ĝi estis kreita per influo de platonismo kaj aristotelismo. Plej gravaj filozofoj de ĝi estis Aviceno kaj Averoeso.

La islama tradicio kombinas kelkajn pensojn de la novplatonismo kaj de la aristotelismo kun aliaj konceptoj kiuj estis aligitaj pere de la disvolvigo de Islamo. Kelkaj gravaj filozofoj kiel la araba Al-Kindi kaj la persaj Al-Farabi kaj Aviceno, same kiel Ibn Tufail kaj Ibn-Ruŝd, devenaj el Iberio, precizigis kelkajn interpretojn de Aristotelo kiuj poste estis absorbitaj de la judaj kaj kristanaj saĝuloj. La historio de la islama filozofio enhavas gravajn ekzemplojn de aliaj filozofoj kiuj frontos grandan nombron de demandoj kiuj finfine influis la mezepokan skolastikismon de Eŭropo, inter kiuj troviĝis Algazelo kaj Mulla Sadra.

Same kiel okazas en aliaj filozofiaj sistemoj, ankaŭ en la Islama filozofio estas diversaj skoloj, inter kiuj menciindas la peripatetika aŭ promenema skolo (maŝŝa) inspirita en Aristotelo kaj reprezentata de Aviceno, la skolo Iŝrak, bazita sur la pensaro de Ŝahab al-Din Suhraŭardi (1154-1191), konata ankaŭ per la nomo de Ŝeiĥ al-Iŝrak, kaj la skolo de la Transcenda Filozofio, disvolvigita de la persa filozofo Mulla Sadra.

Skolastika filozofioRedakti

Skolastikismo estas plej populara tendenco de la mezepoka filozofio. Laŭ ĝi, mondo estas teologie konstruita, do ĉia pensado estu konforma al diaj reguloj. Plej gravaj skolastikistoj estis Anselmo de Canterbury (aŭtoro de la ontologia pruvo), Abelardo, Duns Skoto kaj Roger Bacon. Plej grava skolastikisto estis Tomaso de Akvino kiu sian filozofion konstruis sur aristotelismo. Li estis kreinto de la fama pruvo de dia ekzistado. Laŭ li homo ekzistas nur danke al memoroj kiun li nomigas transcendentaloj. Li opiniis ankaŭ ke en homo kaj en mondo estas la batalo de bono kaj malbono. Skolastiko komencis detruiĝi kiam William Ockham formigis tezon de la razilo. Laŭ ĝi, oni ne povas multigi estojn super esto. Tial li dividis teologion de filozofio same detruante skolastikon.

La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu hegemoniis kiel la ĉefa filozofio de Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de katolikismo partikulare ĝis eĉ hodiaŭ. En skizo, en la Summa, li traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando. La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas kohera kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Filozofio nuntempaRedakti

Simbole filozofio nuntempa komencas de la publikigo de Meditoj de Kartezio. Tamen ĝi fakte komencis de la revolucio de Koperniko kaj komenco de la Renesanco.

HumanismoRedakti

Humanismo estas nocio formigita en 19-a jarcento. Ĝi rilatas al konceptoj de filozofio kaj kulturo de renesanca epoko. Ofte estas primemorigata kiel la moto de la humanismo frazo de Terencio - Mi estas homo kaj ĉio kio estas homa ne estas al mi fremda. Plej gravaj humanistoj estis Makiavelo, aŭtoro de libro Princo, kie li prezentas tutan teorion de la potenco (li estis ankaŭ kreinto de sistemo filozofia en kiu li agnoskas, ke historio ne povas ripetiĝi), kaj Michel de Montaigne, kiu en siaj verkoj formigas nocion de oportunismo.

Skolastiko komencis finiĝi kvankam la teorio de la razilo de la Okhamo ne povis ĝin tute fermi. Katolika eklezio plu ĝin disvolvadis. Oni devis krei novan sistemon filozofian por la mondo kiu estus pruvita kaj nedetruebla. Enfine skolastiko estis finita per heliocentrika (suncentra) hipotezo filozofia de Koperniko kiu kreis fundamentojn de nuntempa astronomio. Adepto de Koperniko estis fama herezulo (laŭ la katolika hierarkio) Giordano Bruno laŭ kiu ne nur la Tero ne estas centro de la mondo sed eĉ same la Suno ne estas tio. Laŭ li, ekzistas multaj mondoj - planedaj sistemoj- kaj multaj civilizoj.

Raciismo kaj empiriismoRedakti
 
Frans Hals: René Descartes (1648).

La plej gravaj sistemoj filozofiaj de la nuntempa filozofio estis raciismo kaj empirismo. Raciismo estis revenigita (el antikva epoko) de Kartezio. Kartezio elpensis la metodon de ĝenerala dubo: Kiam oni kreas filozofian sistemon, oni unue pridubu ĉion, kaj poste pripensu kion oni tamen povas scii. La unua afero, kiun oni povas scii, post kiam oni ekdubis pri ĉio, estas ke oni mem ekzistas, ĉar aliokaze oni eĉ ne povus pensi pri sia propra ekzisto. Tion Kartezio esprimis per la fama frazo: "Mi pensas, do mi estas (cogito ergo sum)".

Kartezio estis baroka filozofo sed liaj idealoj estis enfine prezentita kaj disvolvita nur en klasikismo. Tio, kio estas ankaŭ grava por Esperantistoj estas fakto, ke li estis unua homo en nuntempa epoko kiu esprimis bezonon de lingvo internacia. Laŭ li, povas esti lingvo kies gramatiko estus lernebla dum nur kelkaj horoj (laŭ Zamenhof esperantan gramatikon oni povas lerni en unu horo). Li opiniis, ke plej grandan sukceson atingus lingvo kreita el ekzistantaj, popularaj lingvoj tiel, ke vortoj estus rekoneblaj tuj fare de sufiĉe multaj homoj. Li tial estis influanto de estontaj projektoj de tutmondaj lingvoj aposterioraj.

Granda filozofo raciisma estis ankaŭ Spinozo, kiu kreis sistemon ontologian de la spiriteca mondo. Laŭ li ekzistas en ĉio potenco de Dio, kiu ekzistas ĉie. Li estis inter la unuaj famaj senreligiaj homoj en Eŭropo (kvankam li kredis je Dio, li forpuŝis sian familian judismon kaj malakordis kun kristanismo).

Alia granda filozofo estis Gottfried Leibnitz kiu kreis ontologian regulon de la pravo sufiĉa kaj regulo de la sameco. Li opiniis, ke Dio kreis la plej bonan mondon (tiun tezon mokis poste Voltero en Kandido). Enfine Blaise Pascal, kiu kreis sian paskalan agnoskon kaj disvolvadis skeptikismon de Montaigne.

Opozicie al raciismo ĉe Britujo disvolvadiĝis filozofio empiriisma. Laŭ ĝi, homo povas koni mondon ne per la racio sed per la sperto. Grava empiriisto estis Bakono, kiu elpensis la bazojn de la scienca metodo. Poste John Locke kreis nocion de tabula rasa kaj rigardis, ke valoroj de la aĵoj estas ĉiam subjektivaj. David Hume, kreinto de la nuntempa skeptikismo, kreis la fundamentojn de pozitivisma kritiko de la metafiziko kaj teleologismon en filozofio. George Berkeley opiniis, ke mondo estas iluzio kaj konscio estas vera sed ne povas sin koni (vidu artikolojn: idealismo, solipsismo).

Grava estas ankaŭ afero de filozofio de la politiko. Tre grava tie estas nomo de Thomas Hobbes kiu en la verko Leviatano opiniis kiel Aristotelo, ke homaro, nacio bezonas unue monarkon, por ke estu ordo. Simile opiniis Jean Bodin.

Mekanika filozofio estas filozofia doktrino, kiu klarigas la realon de nur mekanikaj leĝoj de la movado. Ĝi asertas, ke la sola formo de kaŭzeco estas la fizika influo inter la materiaj elementoj, kiuj konsistigas la realan mondon kaj, tial, defendas ankaŭ materiismon.

Klerisma epokoRedakti

Klerisma epoko (vidu artikolon Klerismo) komencis en Francio dum klasikismo. Ĝi estis ege influita de Kartezio kaj finis koincide kun la granda Franca Revolucio. Raciismo estas tial franca filozofio nacia. Sendube plej granda filozofo de la klerismo estis Voltero. Li agis en granda organizaĵo kies celo estis krei unuan Enciklopedion. Gravaj filozofoj de la movado de la "Enciklopedio" estis Denis Diderot, Jean Jacques Rousseau kaj Jean Le Rond d'Alembert. Laŭ Rousseau, homo estas bona sed malsana estas ideo de la ŝtato. Voltero estis kontraŭulo de tiu tezo. Li strebis kunigi raciismon kun empiriismo.

Revolucio KantiaRedakti

Immanuel Kant (esperante nomata Kantio), la plej granda filozofo depost la antikveco ŝanĝis tute la mondan koncepton de la antaŭaj epokoj. Li kreis nocion de la transcendeco kaj pruvis, ke homa konscio estas limigita. Laŭ Kantio povas esti, ke aĵoj konformiĝas al homa kono, inverse kiel oni opiniis antaŭe. Sian sistemon Kantio nomigis revolucio kopernika.

Idealismo germana kaj polaRedakti

Opoziciuloj de Kantio estis idealistoj. Plej gravaj el tiuj estas Hegelo kaj Friedrich Schelling. Hegelo kreis modernan dialektikon ontologian kaj laŭ ĝi konstruis plenan sistemon okupiĝantan pri ĉiaj sferoj de homa vivo. Hegelo opiniis, ke ĉefa elemento kaj regulo de la mondo estas racio. Tiun dialektikon uzis Karlo Markso al sia filozofio kaj kreis modernan komunismon. Hegelo kreis filozofion nacian de sia naciisma idealismo, sed per la kreado de tezo de cela historio (regulo de historiozofio) li influis mesianismon, nome polan filozofion naciisman. Mesianismo agnoskas, ke homaro celas al unuigo en unu ideo tial, ke ĉiu homo estas same konstruita de Dio. De tiu filozofio estis kreita sistemo filozofia de Józef Hoene-Wroński, Karol Libelt (kiu opiniis, ke ne racio sed um estas regulo de la mondo) kaj August Cieszkowski (kreinto de fama nocio: cibernetiko). Libelt opiniis, ke mesianismo estas la filozofio de slavoj. Laŭ li, post epoko raciisma germaneca, estos epoko neraciisma slaveca en kiu oni pruvos ke ekzistas Dio kaj vero (filozofio ĝis analiza filozofio ne povis pruvi veron). Neraciismo estos poste filozofio nacia propra de rusoj kaj plej gravaj filozofoj de tiu sistemo estis Lev Ŝestov kaj Nikolaj Berdjajev.

PozitivismoRedakti

Epoko pozitivisma estas epoko de filozofoj kiuj opiniis, ke ĉio agas konforme al ia ĉefa sistemo. Tial ne povas ekzisti metafiziko kaj eĉ filozofio (kiel agnoskis la Viena Rondo). Pozitivismo komenciĝis post koncepto de Darvino pri evolucio. Plej grandaj pozitivistoj estis John Stuart Mill kaj Jeremy Bentham, kreintoj de utilismo. Laŭ Bentham, homo strebas al agrablo kiun oni povas atingi per uzado ĝustajn manierojn. Mill uzadis utilitarismon en ontologio sed ankaŭ en ekonomio. Li estis grava influanto ankaŭ por Markso. Mill senkonscie antaŭrigardis ankaŭ fino de psikologiismo logika. Li estis ankaŭ kreinto de moderna liberalismo kaj batalis pri rajtoj de la virinoj. De utilitarismo estis formigita ankaŭ alia filozofio - nome pragmatismo. Fondinto de tiu filozofio nome William James esploradis eston ne per ĝia esenco sed per ĝia bezono. Li opiniis, ke celo de homo estas efikeco. Poste disvolvos liajn pensojn John Dewey kaj ĉia usona pragmatismo.

Moderna filozofioRedakti

Filozofio moderna rilatas al la plej grandaj revolucioj en la historio: la revolucioj komunismaj kaj socialismaj, la industria revolucio, la scienca kaj teĥnologia revolucioj (inkluzive de atom-energio), du mondmilitoj, la revolucio de internacia organizado, kaj la revolucioj kontraŭkomunismaj. Subitaj ŝanĝoj devigis, ke la homaro sekurigu la aferon de la paco en la mondo. En filozofia kampo ekzistas ankaŭ la ideo analizi filozofion per la historio de la ideoj.

Kontinenta filozofioRedakti

Filozofio moderna en Eŭropo komenciĝis per la fondo de la fenomenologio fare de Husserl. Lia filozofio, nov-kantia, estas opiniata kiel la tria (post Koperniko kaj Kantio) revolucio filozofia. Unue Husserl forpuŝis eraron kiu estis faradita dum antaŭaj epokoj. Tiu eraro estas psikologismo. Poste, li kreis sistemon de la filozofio sen agnoskoj. Laŭ fenomenologio, tio, kion rigardas homo ne estas certe esto (neniu povas pruvi, ke ĝi estas) sed certe estas fenomeno. Tial same fenomenologio estas neracia kaj logika sistemo. Fenomenologio havas ankaŭ sian konkretigon de la mondo, kiu estas nomata redukto fenomenologia. Studentino de Husserl, nome Edith Stein, priskribis tomismon (la filozofion de Sankta Tomaso) fenomenologie, kreante fundamentojn de novtomismo. Alia studento de Husserl, nome Martin Heidegger, uzis fenomenologion al sia propra filozofio. Li estis ekzistadisto. La ideo de ekzistadismo, aŭ ekzistencialismo, estis formigita de Kierkegaard kaj estiĝis unu el la plej popularaj filozofioj ĝishodiaŭe. Krom sia disvolvado de la ekzistadismo, Heidegger estiĝis unu el la plej gravaj filozofoj rilate al la historio de ideoj, diskutante pri ĉia tradicio filozofia. Li enfine fermis metafizikon kaj komencis krei ontologion ne sur esto sed sur estado (Sein). Tial li penis pruvi, ke antaŭa ontologio estis tute erara ĉar esto ne estas certa kaj nur estado estas certa. Liaj metodoj estis uzataj en nova sistemo filozofia, nome hermeneŭtiko. Sendube unu el la plej gravaj hermeneŭtikistoj estis Hans-Georg Gadamer kaj aliaj Paul Ricoeur kaj Władysław Stróżewski.

Ekzistadismo estas tre populara en hodiaŭaj Eŭropaj sistemoj filozofiaj. Plej gravaj fundamentoj de tiu nova sistemo devenas de filozofio de Jean-Paul Sartre, Albert Camus, Henri Bergson kaj nihilisto ekzistadismeca Friedrich Nietzsche. Nietzsche kreis filozofion nihilisman kiu agnoskas, ke ĉio strebas al superrigardo, preter la bono kaj la malbono ĉar Dio estas morta. Tial li parolis, ke homoj devas ankaŭ strebi al superhomeco. Li antaŭparoladis la finon de sia filozofio kaj plenumiĝon ĝin kiam homo ĝin forpuŝos. Li estas opiniata kiel ekzistadisto pro lia opinio, ke la homo estas sola kaj devas esti detruita per pli genia, do vivinda, potenco. Jean Paul Sartre opiniis, post Nietzsche, ke ĉio estas simple absurda kaj ke la homo devas strebi por ia valoro heroe ĉar nur batalo kontraŭ absurdeco estas valoro. Camus kaj Bergson kreis, post Heidegger, tre gravan ontologion de la homa kaj socia estado.

Analiza filozofioRedakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Analiza filozofio.

Vidu ankaŭ artikolon: Skolo Lvova-Varsovia.

En Britujo, Usono, Germanio, kaj Pollando disvolviĝis tre grava sistemo filozofia kiu ne celas krei novajn sistemojn sed esplori kaj analizi la mondon al siaj plej ĉefaj kaj fundamentaj elementoj. Analiza filozofio estis iniciita de Gottlob Frege, kiu, same kiel Husserl, konstruis sian filozofion sur la matematiko. Elementoj de analizismo estas rigardeblaj ĉe Franz Brentano kaj George Edward Moore. La plej grandaj analizismaj filozofoj estis sendube Bertrand Russell, kiu opinis, ke ĉia matematiko povas esti priskribata per logiko, Ludwig Wittgenstein, kiu opiniis, ke ĉia kono de homo rilatas al homaj lingvoj, kaj filozofoj de la pola skolo analiza. Tre grava filozofo analiza estis ankaŭ Rudolf Carnap. Sistemoj, kiu formiĝis per esploroj de la filozofio analiza estas strukturismo, modernismo, postmodernismo, kaj nov-pozitivismo. Unu el la plej grandaj sukcesoj de la filozofio analiza estas la dissolvo de la paradokso de Epimenido per Alfred Tarski, kiu kreis novan, devigantan en moderna filozofio, difinon de la vero. Paradoksoj rigarditaj fare de Wittgenstein ne estas dissolvitaj ĝis hodiaŭ. Li penis pruvi, ke ĉia homa kono estas en lingvo, do oni devas analizi lingvon, por ke eble oni povu atingi filozofan sukceson. Bertrand Russell penis pruvi, ke la matematiko estas reduktebla al la logiko, kaj ke oni devas analizi la homan scion en ĝiajn logikajn atomojn, kiuj mem ne estas plue redukteblaj. Danke al filozofio analiza formiĝis nova fako de scienco, nome sociologio. Plej gravaj kontinuigistoj de analiza penso estis Michel Foucault kaj Jacques Derrida. Hodiaŭ la plej gravaj filozofoj sociologiaj kaj postmodernismaj estas, inter aliaj, Sigmundo Bauman, Thomas Kuhn, kaj Francis Fukuyama.

SocifilozofioRedakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socifilozofio.

Socifilozofio aŭ socia filozofio estas la branĉo de la filozofio kiu temas pri la studado de la socia homa konduto. Ĝi kunhavas kun la sociologio sian materialan celon, nome la socio, sed, dum la sociologio studas kiaj estas la rilatoj inter la diversaj komunumoj, la socifilozofio direktas sin al sciaro kiaj devas esti tiuj rilatoj por ke reale estu formaligitaj kiel perfekteco por la homo. Krome ĝi kunhavas kun la scienco pri politiko la juran raciecon en la socio por ke ĉio tio estu efika en la praktiko.[3]

Filozofio de la Esperanto-movadoRedakti

Ankaŭ ekzistas filozofiaj ideoj ligitaj al la Esperanto-movado. Tamen estas dubinde ĉu oni vere povas paroli pri "Esperanta filozofio", aŭ ĉu nur temas pri filozofiumado de unuopaj esperantistoj lige al la idearo de la Esperanto-movado.

Jam ĉe L. Zamenhof oni povas trovi filozofiajn ideojn: laŭ li, la homaro povas unuiĝi (simile kiel en mesianismo) nur kiam ĝi povas interkompreniĝi (same kiel en kibernetiko de August Cieszkowski). Tial laŭ li enkonduko de la universala lingvo efikos kiel unuiĝo de ĉiuj homoj en kulturo, eduko kaj politiko. Zamenhof ne konsciis, ke tiumaniere li kreis ideon de tutmondiĝo (jam en unuaj vortoj de la "Unua libro" li revas pri unuiĝo de homaro en unu grandan familion de samaj celoj kaj idealoj), kiu fakte estis prezentita post la Unua mondmilito. Li esperis, ke ideo de unuiĝo per la lingvo estos grava en la mondo.

Kiam Esperanto komencis sukcesi, li tamen komencis krei novajn ideojn. La unua estis la religia ideo hilelismo, kiu estis distancigo el kristanismo kaj judismo. La dua estis homaranismo - kiu laŭ Zamenhof povus esti interreligia kredo simile kiel Esperanto estas intergenta lingvo. Tamen homaranismo neniam trovis tiom da subteno kiel Esperanto; eĉ inter esperantistoj ĝi ne havis multajn subtenantojn. Homaranismo agnoskas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, tiel ke la plej natura maniero rilati al ili estas kun favora koro.

Grava sukceso por Zamenhof en la filozofia kampo estis, ke la projekto Esperanto estis agnoskita kiel ĝusta kaj bezoninda fare de la Usona Filozofia Societo en Filadelfio en la jaro 1888. Poste Zamenhof skribis en aldono al la "Dua libro", ke lia agado estas finita kaj Esperanto nun disvolviĝos sen li. En 1907 Zamenhof parolis en Ĝenevo, ke ne la utileco de tiu lingvo estas grava por li, sed la ideo por kiu vivon oferis Leopold Einstein, W. H. Trompeter kaj aliaj grandaj Esperantistoj. La francaj filozofoj Louis Couturat kaj Léopold Leau kreis tamen Delegacion por Enkonduko de Lingvo Universala, kiu proponis "reformitan Esperanton", kiu fakte estis aparta lingvo, nome Ido. La malakordo inter Esperantistoj kaj la kreinto de Ido, Louis de Beaufront tre malhelpis la Esperantan ideon. Oni povas konsideri la batalon pri lingvo universala ankaŭ kiel batalon filozofian.

 
Lanti havigis duan fortan filozofion helpe al Esperanto. nome sennaciismo.

La dua ideologio de Esperanto estis 'sennaciismo' . Laŭ ĝi la homoj devas forigi sian nacian identecon por iĝi nur "homoj de la mondo". La ideo estis iniciatita de la esperantisto Lanti en 1912. Tiu ideo estis tre riproĉita de kelkaj esperantistoj pro sia ideologiemo kaj malemo por la natura diverseco de homoj. Multaj filozofoj kaj sociologoj kiel Jacques Lacan aŭ la postmodernisma Zygmunt Bauman opinias, ke nur per ŝirmado de diverseco la homaro havos plu etoson kaj hejmecon - la nocio de Sigmund Freud pri gardo de sia normaleco (sameco, simbolemeco). Laŭ kelkaj, la ideo de sennaciismo estas kontraŭekzistadisma kaj socialema — laŭ sociologoj, se ĝi plenumiĝos, la historio finos kaj malaperos humanismo, sameco kaj morala valoro (koncepto de Jean Baudrillard).

Aksiologio de la lingvo Esperanto estis uzita de kristanaj Esperantistoj. Inter ili aŭtoroj de la manlibroj, ekz. pastro Jan Sidełko. Eĉ Louis de Beaufront tradukis preĝaron kiu estis atestita de la Katolika Eklezio. Tre grava kristana esperantisto estis ankaŭ grava filozofo: papo Johano Paŭlo la 2-a. La plej grava kristana filozofo kiu estis ne nur adepto de Esperanto sed ankaŭ parolis ĝin, estis la rusa verkisto Lev Tolstoj kiu skribis, ke "lernado de Esperanto estas la devo de kristano".

Pro tre grava ideo de homaro kaj socio en la esperantismo kaj homaranismo, tiuj ideoj estis uzitaj en kelkaj komunismaj propagandiloj. Ekzemple Lenino diris, ke Esperanto estas la voĉo de la revolucio. Esperanton lernis ankaŭ Stalino (estis ankaŭ la klaĉo ke Stalin povas lerni nur lingvon kiu estis tiel faciligita kiel estas Esperanto, ĉar li ne bone sciis eĉ la rusan lingvon). La Esperanta ideo iĝis tamen malsekura por komunismo kiam ĝi iĝis tre populara inter komunismaj nacioj. Tial Stalin portis rusajn Esperantistojn al Siberio kaj al aliaj malproksimaj partoj de Rusujo aŭ mortigis ilin.

Grava filozofo de ideo de internacia lingvo estis ankaŭ Mieczysław Mackiewicz, kaj pri ĝi parolis grava pola filozofo analiza Tadeusz Kotarbiński. Laŭ li, Esperanto estas perfekta kunigo de genio kaj simpleco. Pri la esperanta afero okupiĝis ankaŭ Stanisław Lem, verkisto kaj ekzistadisma filozofo. Adepto de Esperanto estis ankaŭ la filozofo Rudolf Carnap. Esperanton mokadis filozofo kaj verkisto James Joyce en sia Uliso.

Ĉe filozofio de agado de Esperanto oni ne povas forgesi ankaŭ pri granda filozofo kaj organizisto de Esperanto, nome Henri Lurie. Grava filozofo kiu agis por la esperanta afero estis ankaŭ la sciencfikcia verkisto Olaf Stapledon. Kaj Lem kaj Stapledon okupiĝis pri sameco de la homo. Lem okupiĝis pri ĝi pli ontologie, Stapledon pli sociologie.

Se temas pri filozofio ontologia kaj sciteoria de Esperanto, sendube tre grava persono estas profesoro Émile Boirac, grava pioniro de Esperanto. Tiu rektoro de la Akademio de Esperanto okupiĝis ankaŭ pri fenomenologio kaj fiziko. Li prezentis hipotezon ke homo konas mondon ne nur racie, neracie kaj empirie sed ankaŭ supersense. Li nomis tiun scipovon metagnomio. Se ĝi estus la vero kaj ne penso kiel ĉe Kartezio, sed metagnomio, estas pruvo pri esto de la homo. Li tial kreis la nocion de supersensa percepto (ESP). En sia plej revolucia verko L’Avenir des Sciences Psychiques li kreis ankaŭ la faman nocion déjà vu (paramnezio).

Elementoj de filozofio ekzistas ankaŭ en verkoj de Kálmán Kalocsay, kiu okupiĝis pri idealismo kaj klasikismo, kaj Julio Baghy kiu okupiĝis pri filozofio de la socio. Tre grava en literaturo estis Sándor Szathmári, kiu estis ia kristana socialisto.

Hodiaŭe la plej grava filozofianta subtenanto de Esperanto estis Umberto Eco, kiu esploradis en sia verko "Serĉante lingvon universalan" la fenomenon de lingvo universala kaj serĉadis ĝiajn perspektivojn en la moderna epoko.

Unesko kaj la filozofia instruadoRedakti

UNESKO defendas la instruadon de filozofio kiel studobjekton tre utila por atingi liberecon.[4]

Gravaj filozofiaj terminojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (fr) Pri la origino de la termino: Anne-Marie Malingrey, Philosophia. Étude d'un groupe de mots dans la littérature grecque, des Présocratiques au IVe siècle apres J.-C., Paris, Klincksieck, 1961.
  2. (fr) Leksikografiaj difinoj [arĥivo] kaj etimologiaj [arĥivo] de «Filozofio» en Trésor de la langue française informatisé, en la retejo de Centre national de ressources textuelles et lexicales
  3. «Definition of SOCIAL PHILOSOPHY». www.merriam-webster.com (en angla). Konsultita la 7an de novembro 2019.
  4. Herman Lodewijckx, Unesko kaj la filozofia instruado, 2015, Internacia asocio de instruistoj pri filozofio,