Malfermi la ĉefan menuon

Akromatiko estas fakvorto de filozofio. En primitiva greka senco, ĝi estas tio, kio lerneblas per aŭdado, sen uzo de skribaĵo. Tia estas la lernado de muziko sen uzo de notoj. Tiel same la disĉiploj de la grekaj filozofiaj skoloj lernis rekte el la buŝo de la majstro.

Akroamatiko estis vorto uzata de la komentariistoj de Aristotelo, por distingi, en ties verkaro, verkojn por la ekstera publiko, nomataj eksoterikaj kaj verkojn por aŭdantoj jam alkutimitaj al la filozofio, nomataj akroamatikaj. Poste, ekde Klemento el Aleksandrio oni nomis esoteraj al tiuj lastaj, la akroamatikaj verkoj de Aristotelo. Tiu tradicio troviĝas en la apokrifaj leteroj de Aleksandro al Aristotelo, kaj donis al la akroamatikaj verkoj de Aristotelo karakterizon ezoteran, kontraste kun la ekzoteraj skribaĵoj. Kelkaj informoj atribuis al la lecionoj de mateno la akroamatikan karakterizon, kaj al tiuj de posttagmezo la eksoteran. Tamen la nomo esotera ne povas havi la sencon de fermita, okulta, hermetika instruado, sed nur kiel aparta didaktika pli scienca prezentado, kontraste kun la paroladoj al ekstera publiko.

Alia klasado de la aristotelaj verkoj estas la jena: dialogoj kun dialogantaj personoj, kaj verkoj en prozo. La unuaj estis eksoterikaj, por la ekstera publiko, kaj la duaj estis akroamatikaj, por la disĉiploj. La akroamatikaj verkoj de Aristotelo konserviĝis. Eble la aliaj havis pli belan stilon, sed la akroamatikaj estas pli gravaj. Ili estis prezentitaj de la komentariistoj jene: verkoj teologiaj, praktikaj kaj logikaj.

Informoj diras, ke Sila (138-78 a.K.), romia venkinto de Mitridato el Ponto, kunportis al Romo la lecionojn de Aristotelo, kiujn Androniko el Rodo kunordige publikigis je la duona parto de la 1-a jarcento a.K.. La distingo inter akroamatikaj kaj eksoteraj skribaĵoj jam ekzistis antaŭ la eldonado de Androniko, ĉar jam menciita de Cicerono (106-43 a.K.). Tiu romiana stoikisto de la 1-a jarcento a. K. laŭdis la dialogojn de Aristotelo kaj informis pri la eksotera celo kaj ke la akroamatikaj skribaĵoj estis pli filozofiaj. La fontoj de informo de Cicerono estis Antioko el Askalono (ĉ. 125-68 a.K), kiu bone konis la doktrinojn de Akademio kaj Liceo.