Filozofii signifas esplori kaj pritrakti la filozofion aŭ problemojn de la filozofio. Aliflanke filozofi signifas pensi, paroli aŭ konduti kiel filozofo. Do ĉi tiuj du verboj ne havas precize la saman signifon; tamen iliaj signifoj estas similaj, ĉar filozofo ja esploras kaj pritraktas la filozofion. Se oni filozofias, oni ja kondutas kiel filozofo, do oni filozofas. Tamen "filozofi" eble havas pli larĝan sencon ol "filozofii", ĉar eblas konduti kiel filozofo sen mem esplori aŭ pritrakti la filozofion; do eblas filozofi sen filozofii.

Praktike tamen multaj uzas la du vortojn interŝanĝe.

Du demandoj propre filozofiaj povas gvidi nin :

  • kial filozofii ?
  • kiel filozofii ?
Platono
Platono

Kutimaj opinioj redakti

La vortoj « filozofio », « filozofo », « filozofii » estas ĉiuj plursencaj, kaj tiuj sencoj dependas de la kunteksto. Tiu ĉi kunteksto estas difinita de tio kion faras la persono kiu parolas aŭ pri kiu oni parolas, de la temo de nia parolado, aŭ de la agado en kiu ni estas engaĝita. Ekzemple :

  • oni diras ke iu suferas aflikton filozofie; « mi estas filozofo », « necesas uzi la vivon per filozofio », ktp. ; la vorto estas sinonimo de sereneco, memkontrolo kaj eĉ rezigno ;
  • sed esti filozofo estas ankaŭ havi opiniojn per kritika menso, esti kapabla pensi per si mem ;
  • filozofia verko esprimas ian filozofion, ian koncepton de la mondo (morala, scienca, historia, ktp.) ;
  • la filozofio de filozofo, alivorte ties doktrino, ties kohera sistemo de ideoj ;
  • la lekciaro pri filozofio, t.e. la fako kun enhavo difinita per programo.

Nocioj kaj divido de la filozofio redakti

Ĉu ni lernas la filozofion aŭ filozofii ? redakti

Sur kio portas la filozofian agadon ? La kutimaj esprimoj sendube ne ĉiam kongruas kun la propra senco de agado filozofii sed oni povas aperigi enhavon, t.e. objekton kiu formas la temon de la fako nomita « filozofio ». Tamen tiuj objektoj estas multnombraj : la homo, la mondo, la manieroj de konado, la morala kaj politika agado. Ĉiuj tiuj pripensotaĵoj tamen similas ĉar ili supozas uzon de ideoj, nocioj, konceptoj. Sed tiu uzo certe ne estas hazarda kaj ni atendas ke la filozofio estu io kiel rezon-arto, t.e. ekzameni, kunigi, kompreni, ktp. konceptojn laŭ striktaj reguloj. Tiel teorio estas aro de konceptoj racie organizitaj. En filozofio, ekzistas pluraj eblecoj organizi la konceptojn, eblecoj des pli multnombraj ke la agado de la filozofio ne estas limigita per « unu » objekto. La tuto de konceptoj povas ekzemple esti organizita laŭ la helena divido de la filozofio : konado de la naturofiziko, etiko kaj logiko, scienco de rezonado, tio estas metodo de bona regado de la intelekto. Pro tio la logiko strukturas la konadon de la mondo kaj ordigas ĉiujn nociojn de la morala filozofio. Tiu tria kampo povas ankaŭ esti konsiderata kiel teorio de la konado. Tiun apartigon oni iafoje atribuas al Platono, sed ĝi estas precize esprimita ekde la stoikismo. Alia divido, prenante en kalkulon la fakto ke nuntempe la fiziko ne plu estas parto de la filozofio, konsistas distingi nur la teorion de konado kaj etikon. Sed ekzistas en realo multaj aliaj kampoj, kiel estetiko, politika filozofio, ktp., kiuj iĝis pli malpli aŭtonomiaj dum historio de filozofio.

Teorie, la filozofio kovras ĉiujn kampojn de la realo, ĉar ĝia objekto tipe estas la realo mem, fizika kaj mensa (tiusence, la filozofio estas nomata « filozofio unua » aŭ metafiziko). Fakte estas nur limigita nombro de konceptoj kies la listo estas ĉiam malfermata kaj tiujn konceptojn oni devas esplori cele eklerni filozofion. Ilin oni povas esplori por ili mem (trejnado de la penso, de la analizo, de la argumentado ĝenerale), aŭ kun aliaj konceptoj kun kiuj ili formas apartan kampon (moralo, estetiko, ktp.), aŭ ankaŭ laŭ ilia historia estiĝo (konado de la filozofiaj sistemoj, historio de la filozofio). Tiel, la studo de konceptoj unuflanke, kaj studo de logiko aliflanke, formas kompletan eklernadon al filozofio kies la celeco estas pensi per si mem : sapere aude.

Se tio trafas, tiam ni povas kompreni kial ni ne povas lerni la filozofion : ne estas enhavo difinita kaj konstituita pri kiu oni povas diri : jen la tuta filozofio. la filozofio, kiel scienco plenumita, ne ekzistas. Eklernado de filozofio do ne estas eklernado de la memoro sed trenajdo de la racio. Tiu ĉi trenajdo baziĝas sur evidenteco de la konceptoj kaj sur la neceseco de la demonstroj.

La metodo por lernigi la filozofion ne povas esti dogma (ĝi ne povas esti nediskutebla kaj rifuzi ĉian kritikon) ; ĝi devas esti zetetika(1). Sed ĉu ni povas rezigni ĉian lernadon ? Ni vidis ke ne.

« La nuntempa filozofio enhavas ĉion kion produktis la laboro de jarmiloj; ĝi estas la rezulto de ĉio kio antaŭis » Hegel.

Necesas do ankaŭ eklerni la historion de filozofio.

(1) zetetika : pri metodo uzita por malkovri la kialon kaj la naturon de estaĵoj.

Kritika pensado kaj aŭtonomio de la penso redakti

La filozofia idealo estas do pensi per si mem, fiksi al si mem sian propan normon. Esti libera, tio povas do signifi partopreni -- aktive kaj konscie -- la historion de la mondo propragvidante. Sed, tiukaze, kial la plejmulto de homoj kontentiĝas de tuja filozofio, alivorte de ordinara saĝeco kiu ne estas klera ? Ĉar ili estas senkuraĝaj kaj pasivaj :

  • pensi estas riski vidi siajn kredojn detruitaj de la kritiko ;
  • pensi postulas egan laboron malfaciligita de nia natura pigreco.

Tiel estas du eblaj pozicioj antaŭ la filozofio :

  • rifuzi ĝin, tio kio volas diri konsenti pri la antaŭjuĝoj, la opinioj de aliuloj, la manipuladoj ;
  • akcepti ĝin, havi sian propran mondkoncepton, pensi kaj filozofii.

Vivarto redakti

Praktike, la filozofio povas esti priskribita laŭ multaj vidpunktoj kiuj sendube ne estas samvaloraj.

  • La profesiaj filozofoj ricevas laborpagon por lernigi tradician scion. Ili mem povas ne pensi. Franca pensulo (Pierre Thuillier Pier' Tulie) skribis pamfleton titolita « Sokrato ŝtatoficisto ».
  • Tute same estus ekscesa nomi « filozofoj » ĉiujn lernantojn pri filozofio.
  • Onidiras kelfoje ke historiistoj pri filozofio ne nepre estas filozofoj kvankam ili estas universitataj profesoroj pri filozofio (tamen ili gravas ĉar, kiel historiistoj, ili povas havi gravan esploragadon).

Eble la filozofo ne estas tiuflanke. La uzo de la vorto « filozofio » en la ĉisupraj sencoj povas eĉ esti ironia.

Filozofio kaj saĝeco larĝsence redakti

La saĝeco estas vivarto; ĝi esprimas preceptojn por la konduto de la vivo. Ankaŭ proponas tion la filozofio, kaj bone vivi estas unu el ĝiaj celoj, eĉ eble la nura. Sed la saĝeco estas esprimo de la komuna saĝo, de la prudento (pri kio ĉiu estas normale dotita) : ĝi tiam estas tuja spert-saĝeco pri eventualaj aferoj, ĝi ne povas baziĝi sur scio sed nur sur opinio kaj kredo. La popola saĝeco estas fakte iafoje nekohera kaj proverboj estas kontraŭdiraj. Tiu saĝeco ne estas firma kaj ĝi ne respondas ĉiujn niajn demandojn ; ĝi embarasas nin. La saĝeco de la komuna saĝo ne estas tio kion ni celas per filozofio sed la vekita embaraso certe survojigas nin al pli alta saĝeco.

Inklino al filozofio redakti

Kial iuj personoj pasiiĝas pri filozofio, dum aliaj malestimas ĝin ? La filozofoj proponas plurajn klarigojn, de Heraklito al Bertrand Russell kaj per Kartezio. Jen la kunaj vidpunktoj :

A. Vivi sen filozofii, alivorte sen pripensado pri niaj agoj kaj la senco de niaj valoroj, tio ne estas entute vivi ; la ideo de dormado ofte revenas, ekzemple ĉe Heraklito :

« La aliaj homoj ne scias kion ili faras dum maldormado kiel ili forgesas kion ili faras dum dormado. »

Ankaŭ por Kartezio :

« Vivi sen filozofii estas ĝuste havi la okulojn fermitaj, ĉiam sen provi malfermigi ilin »

Rifuzo aŭ manko de filozofio provokas malklerecan vivon, vivon kiun ni travivas senkonscie. Tiel Platono notas ke filozofo estas mallertulo ĉar liaj absorbaj zorgoj ne koncernas la ĉiutagan vivon ; li do estas sensperta, ignorante tion kion la aliuloj pensas interesa. La filozofo estas rigardita kiel homo malmulte memfida, kiel stultulo, almenaŭ kiel homo kiu forfuĝas la mondon per serĉado de eternaj vereco (vd Teeteto de Platono).

Sed por filozofo, vivi sen pensadi ne estas vivi.

B. La miro kaj la dubo ofte ŝjanas esti la ekpunkto de la inklino al filozofio. Pri miro, pluraj intepretadoj eblas :

  • miro kiel ekkonsciiĝo de nia nescio ; tiukaze, la miro estas formulita per demando. Ekzemple : Kio estas la deveno de la estaĵoj ?

« Efektive la miro instigis la unuaj pensuloj al filozofiaj spekulativoj. Je la komenco, tiu ĉi miro iris al malfacilaĵoj kiuj eniris iliajn mensojn ; kaj iom post iom, ili disvolvis sian esploradon al pli gravaj problemoj, kiel fenomenoj de la Luno, de la Suno kaj de la steloj, finfine la deveno de la Universo. Nu ekvidi malfacilaĵon kaj ekmiri pro tio estas konfesi sian nescion (pro tio amo de mitoj estas iamaniere amo de saĝeco ĉar mito estas kunigado de mirrakontoj). Tiel do, se la unuaj filozofoj praktikis la filozofion por eskapi la nesciadon, ili ja deziris scii nur cele la sciado kaj ne cele utilecaĵoj. » (Aristotelo, Metafiziko, libro A).

  • miro kiel vertiĝo de duboj kiun ni spertas antaŭ la malfirmeco de la realo. Jen la ekspliko de Bertrand Russell : ĉu la mondo estas reala ? Cu niaj sentoj ne erarigas nin ?
  • miro kiel timo antaŭ la nekonato kaj ĉefe antaŭ la morto. Tiukaze, la filozofo sin demandas ĉu eblas serene vivi konsciante pri nia fino. Ĉu morto ne estas evidenta maljusteco ?

La filozofio naskas el nia miro pri la mondo kaj nia propra ekzisto kiuj fariĝas necesaj al nia menso kiel enigmo kies la solvo senĉese maltranviligas la homaron... (Arthur Schopenhauer).

 
Aristotelo

Riskoj de la filozofio redakti

Male la naturaj sciencoj kiuj estas difinitaj per objekto kaj metodo, la filozofio ne havas limojn apriore. Tiu ĉi libero devenas de la pensado mem, de la lingvo, de la parolado kaj de la realo, la filozofio interesiĝas pri ĉiuj temoj kiujn ni povas esprimi kaj analizi por formi kompreneblajn konceptojn. Pro tio Bertrand Russell pensas ke la filozofio povu enteni multege pli da aferoj ol ni povas trovi surtere kaj ĉiele. Tiu koncepto, de ne esti limigita apriore, estas ankaŭ komuna al matematiko, kaj fakte al ĉiuj kreivaj fakoj kiuj baziĝas sur la imagpovo de la fakuloj aŭ kreantoj.

Unua tipo de riskoj redakti

Tiu libero startiĝas gravaj problemoj ĉar okazas ke kvazaŭ-filozofoj proprigas al si la aŭtoritecon de la pensado, apogante sin sur la ĉarmoj de la retoriko (kaj nuntempe per amasinformiloj). La filozofia parolo disiĝas, perdante sian pravecon kaj nomon. Lukiano de Samozato, dum Antikveco (kaj antaŭ li Platono, Aristotelo, ktp) jam atentigis pri tiaj danĝeroj diskonigante, en kaŭstikaj parodioj (Vendotaj filozofioj), misuzon de la lingvo kiu konsistas sensencigi la parolon. Necesas do rimarkigi ke kvankam la filozofio ne havu limojn kaj leĝojn apriore, tio ne signifas ke ĝi ne bezonas, por havi sencon kaj ekzaktecon, establi regulojn pri sia praktikado. Kvazaŭaj paroladoj , vantaj vortinundoj de nesciuloj kaj de iuj laŭmodaj filozofoj, diletanteco devas nepre forpelitaj. Tiu temo de la logika ekzakteco oponas jam de pluraj dekjaroj la filozofion nomita « analitika » kaj la tradicia filozofio, la unua akuzante la dua fali en relativismon kaj oportunismon.

Atentu ni do ke la filozofio generas la logikon, kaj tio ebligas al la filozofio havi ekzaktecon fondintan de sia sciado ; tiucele, la filozofio baziĝas sur preciza difino de la konceptoj, difino sen kiu nek senco nek dialogo eblas. Pri tiu punkto, oni legu la libron Γ (gamma) de Metafiziko de Aristotelo kiu povas servi kiel eklernado al pensado.

Dua tipo de riskoj redakti

La filozofio estas la sola scienco pri kiu ni povas diri ke ĝi estas libera ĉar ĝi estas submetita je nenia objekto. Tial la veraj filozofoj povas erari kaj perdiĝi en fantaziaj spekulativoj : la homa menso ne estas neerarema kaj povas eluziĝi kiel la korpo. De Quincey tiel rakontas la lastajn tagojn de Kantio.

Kial filozofii ? redakti

Al tiu demando, ni povas respondi turnante sin al origino de la filozofio : temas unue koni la naturon, ties principojn kaj la kialojn de la estado. Tiu ĉi studkampo rilatas nuntempe al scienco (la fiziko estis konsiderita kiel dua filozofio ; vd René Descartes (Kartezio), Galileo Galilei (Galileo), Isaac Newton (Neŭtono)). Tia apartigo eble ne estas tute prava. Fakte, eĉ se nuntempe la filozofo ne plu estas scienculo, tamen veras ke la scienca konado servu al li por multnombraj pripensoj : ekzemple en etiko kun problemoj starigitaj de disvolviĝo de la privivaj sciencoj (bioetiko). Faradoj filozofia kaj scienca estas do neapartigeblaj malgraŭ la malfacilaĵoj starigitaj de la disvolviĝo kaj fakiĝo de la moderna sciado.

Dum Antikveco la filozofio parte sin deturnis de la fiziko kaj ĉefe priveligiis la moralon ekde Sokrato ; la scienco iĝis servistino por serĉado de la feliĉo, tio kio ĝenis sian disvolviĝon. Eble ni vidas ankoraŭ la filozofion tiuvidpunkte kiam ni sin demandas : « kiel vivi ? » aŭ laŭ la formulo de Kantio : « Kion mi faru ? ». Oni povas do esplori la filozofion por respondi tiun ekzistadan demandon ĉirkaŭ kiu stariĝas demandoj pri morto, sufero, justeco aŭ maljusteco de la ekzisto, aŭ laŭ teologia vidpunkto, la temo de nia destino. Sed ni povas demandi sin ĉu tia limigo taŭgas ; kiel la pripensado de la filozofo entenas la tutan de la penso kaj realo, oni povas limigi ĝin nur reduktante ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Eŭropa vortotrezoro de filozofioj

Filozofia Asocio Tutmonda