Metafiziko
Metafiziko estas fako de la filozofio kiu studas la plej fundamentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, relacio, kaŭzo, spaco, tempo, evento kaj multaj aliaj.
La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo.
Etimologio
redaktiLa vorto "Metafiziko" derivas de la vortoj grekaj μετά (metá) ("post") kaj φυσικά (physiká)("fiziko"). Ĝi ekuzis kiel la titolo de pluraj verkoj de Aristotle.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.galilean-library.org/int3.html Arkivigite je 2005-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.galilean-library.org/int19.html Arkivigite je 2005-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ontology.co
- http://etext.library.adelaide.edu.au/a/a8m Arkivigite je 2004-06-12 per la retarkivo Wayback Machine